16
venis en Barcelono, kun ĉeesto de deputitoj kaj se-
natanoj el la plej diversaj partioj, ekde la karlistoj
ĝis la socialistoj, kvankam kun la notinda foresto
de la sampartianoj de Maura. La Asembleo faris
sian depostulojn en ordo.
Revolucia striko: Sed ĉi tiu vera politika skuigilo,
ebla sav-rimedo de la reĝimo, fiaskis kiam, post
malmultaj tagoj, ekestis revolucia ĝenerala striko.
La registaro sufokis la ribelon kun la apogo de la
Armeo kaj restarigis la ordon; sed reage kontraŭ la
laborista iniciato, la asembleista fronto, majoritate
burĝa, rezignis ĝian konstitucian celon por apogi
la sociekonomian sistemon. Temis pri tipa reago
de la burĝaro kiu perfidas sian propran politikan
progresismon kiam ĉi tiu povas veki la sociajn de-
postulojn de la proletaro.
Fiaskinta la provo renovigi la strukturon de la Mo-
narkio kaj la ŝtato, starigante veran parlamentan
sistemon, kun aŭtonomio por la regionoj kaj ia
alireco de la maldekstraro al la politika demarŝ-
ado, la registaro plu dronis en la senefikon, tute
for de la landa realo, vane intencante alfronti la
multajn problemojn senĉese aperantajn. La dis-
rompiĝo de la partioj de la reĝimo igis necesaj la
koaliciajn registarojn, kiuj ne sin distingis pro ilia
efiko. Estis krizo ne de la sistemo sed de la reĝi-
mo. La registaroj sin turnantaj de 1918 al 1923 ir-
adis sendirekte, sen plia politiko ol tiu de urĝo-
stato. Estis ega politika malstabileco: dum tiuj ja-
roj okazis en Hispanio tridek registaraj krizoj.
En 1918, antaŭ la graveco de la situacio, la reĝo
Alfonso la 13a per sia propra demarŝado, sukcesis
formi iun nacian registaron prezidita de Antonio
Maura kaj konstituita de la estroj de ĉiuj parla-
mentaj frakcioj (Dato, García Prieto, Romanones,
Cambó, Ventosa, Alba…), kiuj entreprenis gravan
leĝodonan kaj regan taskon, kvankam la daŭro de
la kabineto estis efemera. En tiu malfacila etapo
regadis García Prieto kaj Romanones de la liberal-
ista partio, kaj Maura, Sánchez de Toca, Allende-
salazar, Dato kaj Sánchez Guerra de la konservati-
va partio. La plej gravaj problemoj kiujn devis
alfronti tiuj kabinetoj daŭre estis la regionismo, la
socia situacio kaj la milito en Maroko.
La kataluna afero denove pliakriĝis en la jaro
1918. Komisiono de parlamentanoj redaktis la
bazojn de iu statutaro pri aŭtonomio kiu estis pre-
zentita al la registrar-Prezidento, García Prieto,
por ties studado kaj posta diskutado en la kortesoj.
La teksto estis sufiĉe radikala kaj vekis la rifuzon
de la ceteraj regionoj de la lando. Je la prezentado
de la projekto en la Parlamento, Cambó konstatis
ke tie la ĝenerala teniĝo estis kontraŭa al la katalu-
na iniciato, tial li decidis retiri la regionisman mal-
plimulton. De tiam estis malakordo en la agado.
Dum la registaro subgvide de grafo Romanones
nomumis, en 1919, eksterparlamentan komisionon
por studi eblajn solvojn, la Kataluna Federacio
agadis ribele pretigante Statutaron kaj prezentante
ĝin al la aprobo de la municipoj de la regiono.
Cambó prezentis lastfoje en la Parlamento la kata-
lunan problemon; li akre rifuzis la informon de la
Komisiono kaj kromanfoje deklaris ke la kataluna
problemo ne estis pri malcentralizado sed pri su-
vereneco. Romanones respondis ke la registaro es-
tis preta koncedi la projekton ellaboritan de la Ko-
misiono, sed ne preterpasante ĝin.
Sed tiu afero de la naciismo restis senŝanĝa kaj
kiel duaranga problemo ĉar en Katalunio mem est-
iĝis pli grava problemo: la socia problemo en tiu
regiono fariĝis pli akra ol la aŭtonomisma. La
anarkiismo estis tre aktiva tiam en la tuta lando: en
1921 estis atenc-murdita la tiama registrar-Prezi-
dento, Eduardo Dato. La anarkiistaj atencoj estis
speciale multenombraj en Barcelono ĉefe kontraŭ
la entreprenistoj, kaj estis ankaŭ perforta batalado
inter la membroj de la diversaj sindikatoj.
Al ĉio ĉi aldoniĝis la malbonaj rezultoj de la mili-
taj operación en Maroko. La hispana militista in-
terveno en tiu teritorio cele pacigi la Rifan ter-
zonon ne estis interrompita dum tiuj jaroj spite al
la forta rezisto de la tieaj enloĝantoj. La hispanaj
trupoj antaŭeniradis en la regionon nur pere de in-
tensa batalado. En la jaro 1921, okazis neatendita
katastrofo por Hispanio en tiu milito. La neglekto
de la regantaro, la eraroj en la dispono de la militaj
operacioj kaj la troa konfido de Generalo Silvestre
provokis la militan katastrofon de Annual kaj la
falo de la tuta fronto antaŭ la lerta strategio de la
rifa gerilestro Abd−el−Krim.
Sekve de tiu katastrofa malvenko de Annual
perdis Hispanio, krom grandkvanton da milita
materialo, ankaŭ 14.000 soldatojn, inter mortintoj
kaj milit-kaptitoj far Abd−el−Krim, kaj falis sub la
kontrolo de la rifa militestro la lokoj Dar Drius,
Batel, Monte Arruit kaj Nador. Melilla restis en
tre danĝera situacio fronte al la malamiko.
Antaŭ la graveco kaj amplekso de la malvenko la
lando ricevis egan skuon kaj impreson. Ekde tiam
la milito de Maroko estis la koŝmaro de ĉiuj hisp-
anaj registaroj. La katastrofo kaj la postuloj pri la
klarigo de ĝia respondeco estis afero senĉese uzita
de la opozicio. La hispana militministro ordonis
esploron. Subgvide de Juan Picasso González, la
komisiono alvenis al la konkludo, ke okazis multaj
milit-strategiaj eraroj, sed oni ne kulpigis la reĝon
Alfonson la 13an, kvankam diversaj fontoj mon-
tris, ke la reĝo kuraĝigis la generalon Silvestre al
la ofensivo de Annual. La krizo subfosis la pres-
tiĝon de la monarĥio.