14
kreadon de novaj religiaj ordenoj ĝis kiam oni
aprobos iun Leĝon de asocioj aŭ estos pasintaj du
jaroj sen ties prezentado en la Parlamento. Ĉi tiu
ĝena situacio estis fine solvita de Grafo Romano-
nes, rekte negocante kun Romo.
La socia problemaro daŭre restis pli akra ol ĉiam
antaŭe, sed oni devas distingi ĉi tie la situacion de
la industriaj zonoj el tiuj kiuj daŭre dependis de la
agrokulturo. En la alte industriigitaj regionoj la
registaroj ne disponis je amplesa manovr-kapablo
por arbitracii en la konfliktoj inter burĝaj entre-
prenistoj posedantaj la propraĵon kaj la kontrolon
de la produktad-rimedoj kaj iu laboristklaso or-
ganizita kaj enkadrigita en potencaj sindikatoj kiel
la socialista UGT kaj la anarkiista CNT. Oftis la
strikoj, multfoje kun perforto, kaj en la kazo de la
anarkiistoj abundis la teror-
ismaj politikaj atencoj.
Post la t. n. “Tragika Semaj-
no”, kiu tiome timigis la kata-
lunan burĝaron, la regionismo
sin tenis diskrete. Sed, baldaŭ
ĝi reakiris sian impetan agres-
emon. La plej elstara figuro
kiu tiam enkarnigis la voĉon
de la katalunismo en la parla-
mentejo estis Francisco Cam-
bó, tre inteligenta kaj kapabla
homo. La ideo konkretigi kaj
oficialigi la regionismajn as-
pirojn per iu federacio kiel tiu
projektita de Maura estis re-
prenita poste de Canalejas,
kiu atingis la aprobon de la
koncerna leĝo en 1912 fare de
la Parlamento, sed estis Dato
tiu kiu promulgis ĝin per iu
dekreto post unu jaro. Kons-
tituita la kataluna federacio kaj elektita ties pre-
zidento Prat-de-la-Riba, povis ĉi tiu plenumadi ĝis
sia morto profitan agadon serve de la regionaj
interesoj. Tiu politika spertado kontribuis plifirm-
igi ĉe ampleksaj sektoroj de la kataluna loĝantaro
senton pri sia propra identeco kaj emon al al plej
alta grado je aŭtonomeco kaj eĉ sendependeco.
La registaroj de tiuj jaroj devis alfronti ankaŭ la
problemaron rilate al la militistaj operacioj en Ma-
roko. Tiuj operacioj pliintensiĝis en la ĉirkaŭaĵoj
de Melilo. Post la granda sangoverŝado de la jaro
1909 en la t. n. Lup-ravino, la hispanaj trupoj suk-
cesis plifortiĝi en diversaj strategiaj lokoj por cert-
igi la sekurecon de Melilo-urbo kaj kiel bazo por
estontaj operacioj. En la jaro 1911, estante Canale-
jas registrar-prezidento, estis okupitaj, pere de el-
maraj operacioj, Laraĉo kaj Alkazarkiviro, kaj far
de iu militista korpuso, la zono ĉirkaŭ Ceŭto. En la
jaro 1912 oni entreprenis diplomatiajn demarŝojn
rilate al tiu Afrika milito. Sur firmaj bazoj estis
negocita tiujare la franc-hispana intertraktato kiu
asignis al nia lando la “Protektotorato” (kontrolo)
de la nordo de Maroko, t. e. iu terzono mezuranta
28.000 kvadratajn kilometrojn, dum Francio al-
juĝis al si la centran kaj sudan terzonojn, 572.000
kvadratajn kilometrojn. Ekde tiam la militistaj
operacioj de okupado de Maroko daŭris, kaj en kio
rilatas al Hispanio estas menciinda, kiel plej grava
fakto, la konkeradon de Tetuano fare de generalo
Alfau en la jaro 1913. Ĉi tiu afrika aventuro vekis
la rifuzon de la hispana loĝantaro, ĉefe de ĉi ties
plej malaltaj sociklasoj, kiuj devis provizi la
kanon-furaĝon, t. e, la solda-
tojn kiuj devis batali kaj morti
tie favore al la koloniismaj in-
teresoj de la burĝaj invest-
antoj. Dume ĉi lastaj ne atin-
gis grandan profiton en tiu
milito ĉar la teritorio asignita
al Hispanio estis tre malriĉa.
Sed la plej fia sekvo de tiu
aventuro estis la formiĝo de iu
militista klastavolo, al kiu oni
nomis “afrikanista”, kiu ludus
estontece malfeliĉan rolon en
la hispana politiko.
Se la registaroj de tiu epoko
kondutis malprudente en kio
rilatas al la milito en Maroko,
decas agnoski ke ili saĝe tenis
la landon for de la kolosa kon-
flikto kiu kondukis al la mem-
detruado de Eŭropo de la jaro
1914 al 1918. Nia lando, ja,
restis neŭtrale dum la Unua MondMilito. Kaj tio
alportis grandan profiton al la landa ekonomio.
Hispanio, ja, komercadis, de neutralecaj pozicioj,
dum la militaj jaroj, kun ĉiuj militantaj landoj, kaj
tio en epoko kaj cirkonstancoj favoraj por la
vendantoj antaŭ la urĝa neceso de la aĉetantoj…
Rarafoje en la historio, tiam nia lando havis saĝan
politikon dum la mondo agadis freneze. La amasa
eksportado de krudmaterialoj, produktaĵoj de ter-
kulturo, bestbredado kaj industrio igis ke grandaj
monsumoj venis al la poŝoj de la riĉposedantaj
klasoj sed dume provokis plialtiĝon de la prezoj
de la konsumaj varoj, kiuj kreskis pli rapide ol la
salajroj, kaj tio provokis socian malkontenton kaj
problemaron kiuj manifestiĝis jam antaŭ la finiĝo
de la MondMilito, konkrete en la jaro 1917.