11
La nun fini
ĝanta jaro 2012 estas la Dujarcento de Kadiza Konstitucio konsiderata kiel la komenciĝo de la
konstituciismo en nia lando. Tial ni decidis priskribi per nia revuo la politikan kaj parlamentan historion
de
Hispanio dum tiuj 200 jaroj. La unua el tiuj du jarcentoj jam estis prirakontita per la anta
ŭa numero de la
revuo, eldonita en aprilo de la nuna jaro; ĉi-numere ni okupi
ĝos pri la dua jarcento, t. e. la periodo inter la
jaroj 1912 kaj 2012. Per la menciita raporto de nia revuo ni vidis ke la historio de la hispana
konstituciismo
kaj de la lando mem dum la periodo 1812-1912 estis sufiĉe ĥaosa, senorda, malharmonia, tempesta,
akcidenta, perforta, malfeliĉa… kaj nun ni vidos ke tiu de la dua sekva jarcento, de 1912 ĝis nun,
tre estis
simile plena je malstabileco kaj malfeliĉaj eventualaĵoj.
Nia antaŭa raporto finiĝis, en
la jaro 1912, Centjaro de la Konstitucio de Kadizo, rakontante la murdon de la
la Registrar-Prezidento Canalejas en novembro de tiu jaro. Nu, en la jarcento anta
ŭ tiu evento aliaj du
Prezidentoj de la Registaro, Prim kaj Cánovas, estis murditaj per similaj atencoj, kaj jen, en la sek
jarcento ĝis nun, aliaj du Prezidentoj Dato kaj Carrero Blanco suferis tian sorton.
Se la antaŭa jarcent
o estis tragike signita de la Karlistaj militoj, jen, la sekvinta vidis la plej kruelan hispanan
civilmiliton, tiun de la jaroj 1936-1939. Anka
ŭ tiu pesto de la militista interveno en la politikon, kun ties
puĉoj, ribeloj kaj regado far militistestroj, kiu karakterigis la 19an jarcenton, havis sian
imitadon en la 20a
jarcento: puĉo kaj diktaturo de Primo-de-Rivera, ribelo de garnizonoj de Jaca kaj Cuatro-Vientos, Pu
ĉo de
Generalo Sanjurjo, ribelo de militistoj en 1936 kaj longda
ŭra frankisma diktaturo, sufokita militista puĉo la
23an de februaro de 1981 kaj posta simila intenco… Se la anta
ŭa jarcento konis la revoluciojn de 1854 kaj
1868, la lasta jarcento havis tiujn de 1917 kaj 1934. Anka
ŭ la strikoj, laboristaj konfliktoj kaj sociaj
konvulsioj simile abundis en ambaŭ jarcentoj. La malfacilaj rilatoj inter la
ŝtato kaj la Eklezio same kiel la
entrudiĝo de la pastraro en la landan politikon kaj la popola perforto kontraŭ la klerikaro estis
similaj en
ambaŭ jarcentoj. Se en la 19a jarcento iuj strangaj kaj samtempe hispane tipaj uloj kriadis: vivu la ĉenoj
!, en
la 20a jarcento aliaj same strangaj kaj ankaŭ same hispane tipaj uloj kriadis : vivu la morto!
La malstabileco de vidpunkdo de la konstitucioj same karakterigis amba
ŭ jarcentojn. Kaj la samon oni povas
diri pri la koloniisma kaj imperiisma aventuremo de la hispana regantaro kaj ties fiasko en tiu tereno.
La
Burbona dinastio, kiu estis detronita kaj poste restarigita en la antaŭa jarce
nto, traspertis saman sorton en la
lasta jarcento. La Re
ĝa familio kulpis pri grava koruptado sub Izabela la 2a, kaj la lasta jarcento alportis pliajn
tiajn skandalojn en la Kortego la Alfonso la 13a kaj eĉ nuntempe… Duafoje oni proklamis Respublikon en ĉ
i
lasta periodo kaj duafoje fiaskis same kiel en la 19a jarcento. La ekonomiaj krizoj frapadas nin same kiel (a
ŭ
eĉ pli kiel akre ol) en la antaŭa jarcenta periodo…
Oni diras ke la popoloj kiuj ne studas sian historion riskas ripeti samajn erarojn… kaj nia
popolo ne emas
studi sian historion. Per
ĉi tiu modesta prihistoria laboraĵo ni intencas iomete kontribui al tio ke la
sekvonta jarcent-periodo estu por nia lando pli paca kaj stabila ol la pasintaj ducent jaroj.