10
INGREDIENCOJ
150 gramoj da ĉokolado
Duon-kilogramo da nuksoj
150 gramoj da butero
200 gramoj da sukero
5 ovoj
Nuksoj por surdekorado
Por la kovraĵo
200 gramoj da ĉokolado
100 gramoj da butero
200 mililitroj da likva lakt-
kremo
ELLABORADO
Oni fandu la ĉokoladon dispecigitan kun la butero.
Batu la ovo-flavojn kun la sukero
ĝis la kremiĝo de la
maso; aldonu la nuksojn dispecigitajn kaj la fanditan
ĉokoladon. Oni miksu ĉion kaj aldonu la ovo-blankoj
n
batitajn ĝis densiĝo. Ver
ŝu la mason en rektangulan
bak-muldilon kaj kuiru ĝin en forno je 180 gradoj
dum
30 minutoj. Malmuldigu la mason kaj atendu
ĝian
malvarmigon.
Kovraĵo. Oni varmigu la lakt-kremon ĝis ekbolo, reti-
ru ĝin el la varmigilo kaj aldonu la dispecigitan ĉoko-
ladon kaj la buteron. Miksu
ĉion ĝis la fandiĝo de la
ĉokolado kaj kovru per ĉi tiu la kukon. Lasu
ĝin en la
fridujo ĝis la malmoliĝo de la kovraĵo kaj fine tranĉu
ĝin kvadrat-forme.
Dekoru ĉiun kuketon surmetante nukso-pecon.