8
Kutime la unua oktobra semajno estas rezervita por la tradicia E-aranĝo en Hispanio. La ĉi-jara
jubilea 20-a E-Semajno okazis en la ĉemara urbo “Cambrils”, situanta 16 kilometrojn sude de Tarragono.
La aranĝon organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis
Serrano Pérez. Dum la aranĝo li ankaŭ prizorgas libroservon.
Ĉi-foje la aranĝo atingis rekordan nombron da partoprenantoj. Alvenis 144 gesamideanoj el 13
landoj. Ni loĝis en granda 4-stela hotelo “Cambrils” en proksimeco de la plaĝo, kiu etendiĝas je 18
kilometroj laŭ la maro. Multaj profitis la posttagmezajn paŭzojn por promenadi laŭ ĝi kaj ankaŭ baniĝi en
Mediteraneo. La vetero en tiu ĉi sezono estas ĉiam agrable varma. Ankaŭ la hotela naĝejo estis ĉiutage
plenplena de hotelgastoj. La hotelo disponas pri 400 ĉambroj. Ĉiuj estis okupitaj. Oni aŭdis krom la franca,
plejparte la rusan lingvon. Iuj gastoj scivolis pri Esperanto. Nia aranĝo estis la lasta de tiu-ĉi sezono dum kiu
la hotelo funkciis. La prezoj estas malpli altaj ol dum la someraj monatoj.
La dimanĉan inaŭguron ĉeestis kaj bonvenigis nin la urbestrino de “Cambrils” kaj aliaj du membroj
de la urbestraro. Nome de UEA salutis la ĉeestantaron Barbara Pietrzak el Pollando. Ŝi pli poste prelegis pri
la 125-a centjariĝo de la Unua Libro. La saman temon oni ankaŭ pritraktis en debato, kiun gvidis Luis
Serrano. Ĉiutage (krom la tuttaga ekskurso) Rodica Todor el Rumanio animis kun granda sukceso la E-
kurson. Pro ŝiaj profesiaj psikologiaj spertoj la kurso fariĝis interesa kaj sekvis ĝin multaj entuziasmaj
lingvoŝatantoj. Ŝi havis ideon krei komunan libron pri la temo: ”Kial restas multaj personoj ĉiamaj
komencantoj kaj kiamaniere ni povus solvi tiun fenomenon?”. Gian Carlo Fighiera el Italio alloge prezentis
la verkon de Victor Hugo “La Belulino, la Monstro kaj Nia Damo”. La geedza paro Michèle kaj Hubert el
Belgio klarigis kiel plibonigi sian esperanto-lingvoscion per prelegoj. Per bildoj kaj komentario ili rakontis
pri siaj spertoj en Esperantujo. Josée Boccadifuoco el Francio rakontis kortuŝan biografion de siaj gepatroj.
Temis pri “Rememoro de milito”. Profesoroj Júrate Buŝiene kaj Aldis Buŝs el Latvio prezentis serion da
prelegoj. Ili konigis al ni informojn pri baltaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Pri sia lando ili montris
film-fragmentojn el kultura kaj festa vivo kaj rakontis pri sistemo de instruado en Latvio. Krome ni eksciis
kio estas hipofeo - planto kun oranĝaj beroj enhavantaj multe da vitamino C. Manfred Sona el Germanio
enkondukis kaj klarigis interesan temon: “Baza enspezo senkondiĉa”. Ĝi estus bona rimedo por forigi
malriĉecon kaj doni kondiĉojn, por ke ĉiu povu vivi digne. Lia prelego instigis al vigla diskutado. La
prezidanto de HEF (Hispana E-Federacio) José Antonio del Bario rememorigis gravajn hispanajn
esperantistojn de antaŭ la hispana intercivitana milito. Pro la ĉiutaga vespera hotela programo ne eblis
okazigi kelkajn el niaj vesperaj programeroj. Tial iuj gesamideanoj pli frue enlitiĝis, aliaj profitis dancadon,
spektis flamenkan prezenton kaj magiaĵojn. Tamen ni ĝuis la du interkonajn vesperojn kun hispana “Cava”
- ŝaŭmvino kaj ankaŭ vesperon kun “cremat” (bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj). Nur bedaŭrinde la
folklora ensemblo “Montjuic” pro certaj miskomprenoj ne venis ĝojigi nin per siaj kantoj. La hotelo
provizis disko-muzikon kaj kontentigis nin per kelkaj havanaj melodioj.
La premio “Ada Sikorska” estis ĉi-foje aljuĝita al Vilhemo Lutermano, kiu multe laboras por
Esperanto. Li organizas retforumon MAS, redaktas Esperanto-version de “Le monde diplomatique” kaj
eldonas E-librojn. Li loĝas en Kubo kaj pro tio li ne povis transpreni la premion persone.
Kutimaj (dum tiu ĉi aranĝo) estas unu tuttaga kaj du duontagaj ekskursoj. Dum la unua duontaga
ekskurso ni vizitis la E-muzeon en “Pau d’Ordal” kaj la vinkelon “Massana”. Tie ni gustumis kaj povis aĉeti
diversspecajn vinojn. La dua duontaga ekskurso celis la monaĥejon de “Escornabou”. Ĝi estis plurfoje
renovigita kaj nun servas kiel muzeo. Apuda rigardejo donis eblecon observi belan kaj vastan ĉirkaŭaĵon.
La tuttaga ekskurso estis ĉi-foje iom nekutima. Unue ni vizitis planetarion en la urbo Castelló”. Poste
atendis nin surprizo. Ĉiuj 90 ekskursantoj estis invititaj al la hispana specialaĵo “paella”. Preparis ĝin je niaj
okuloj s-ro Conejero en sia hejmo. La afabla akcepto fare de la familio estis por ni vere agrabla surprizo. Ni
ankaŭ gustumis kelkajn fruktojn el la ĝardeno de la gastigantoj.
La Semajno estis sukcesa, la vetero favora, hotela manĝo abunda, la etoso gaja kaj amika. Koran
dankon al niaj fervoraj organizantoj kaj kunhelpantoj pro la bona laboro, kiu ebligis al ni ĉeesti tiun ĉi
ŝatatan aŭtunan eventon. Ĝis revido venontjare denove en Katalunio.
Liba Gabalda
2
2
0
0
a
a
I
I
n
n
t
t
e
e
r
r
n
n
a
a
c
c
i
i
a
a
E
E
s
s
p
p
e
e
r
r
a
a
n
n
t
t
o
o
-
-
S
S
e
e
m
m
a
a
j
j
n
n
o
o
d
d
e
e
l
l
a
a
K
K
u
u
l
l
t
t
u
u
r
r
o
o
k
k
a
a
j
j
T
T
u
u
r
r
i
i
s
s
m
m
o
o
Cambrils, de la 6a ĝis la 13a de oktobro 2012
9