7
97a Universala Kongreso de Esperanto
Kun speciala referenco al la festado de la 125-
jara jubileo de Esperanto
kaj al la longdaŭra viet-
nama milito de la pasinta jarcento, la 97a Univer-
sala Kongreso de Esperanto oka
zis en Hanojo, la
Vietnamia ĉefurbo, de la 28a de julio
ĝis la 4a de
gusto. La sidejo estis la Palaco de Kulturo por
iuj programeroj kaj la hotelo Meliá por aliaj.
En la solena inaŭguro bonvenigis la gekongres-
anojn la Vicprezidento de la Vietnama Social
ista
Respubliko, Nguyen Thi Doan. Salutis ankaŭ re-
prezentantoj de proksimume 60 landoj,
inter ili
ankaŭ aziaj landoj, el kiuj ĝis nun malofte parto-
prenis geesperantistoj en univesalaj kongresoj
:
Laoso, Kamboĝo, Singapuro...
La kongreso havis malgrandan nombron da al-
iĝintoj —nur 866— kaj la nombro da partopren-
antoj estis la plej malalta dum la lastaj 28 jaroj.
La kialo de
en granda parto el la mondo, la fakto ke la kon-
gresurbo estis tre for de la grandaj esperantist
aj
centroj, kaj ties klimato troas en kio rilatas al la
varmo kaj humideco. Tamen la renkonti
ĝo en ĉi
tiu loko ebligis al 150 junaj vietnamaj geesper-
antistoj partopreni Universalan E-forumon.
Kiel kutime en tiutipaj kongresoj, abundis la kul-
turaj aktoj: prelegoj, konkursoj, ekzamenoj, ron-
daj kaj fakaj kunvenoj… kaj ankaŭ la ludaj, amu-
zaj…
Menciinde estas ke en la ekumena diservo
estis neniu pastro. La loka presaro sufiĉe amplek-
se informis pri la Kongreso.
En la ferma saluto de la prezidanto de UEA, Pro-
bal Dasgupta, li disvolvis la ideon ke Esperanto
krom promocii la pacon inter homo kaj homo ce-
las ankaŭ la pacon inter la homo kaj la Naturo.
La 5a de
gusto okazis postkonkresaj ekskursoj
al centra kaj suda Vietnamio, Ho-Chi-Min-
urbo
(iama ĉefurbo de Suda Viet-namio, kiam ĝi nom-
iĝis Sajgono) kaj al Kamboĝo.