6
71a Hispana Kongreso de Esperanto
La landa E-Kongreso okazis ĉi-
jare en la urbeto
Almagro (Ciudad Real) de la 27a de aprilo al la
1a de majo. La kongresejo estis la Palaco de la
Grafoj de Valparaíso, konstruita en l
a jaro 1699.
En la urbo estis aliaj monumentaj konstrua
ĵoj de
la baroka epoko kiel la t. n. «Corral de Come-
dias» (komedikorto), kiu konserviĝas senŝanĝe
de tiam. La gekongresanoj
ĝuis tiujn belaĵojn
okaze de la vizito al la urbo kaj dum la ekskurso
al Campo-de-Criptana
, en kiuj ciceronis Jorge
Camacho.
Aliaj kongresa amuza
ĵoj estis la projekciado de
filmo pri Esperanto kaj teatro-ludado de iu frag-
mento de la verko Sanga Nupto de Lorca, la
ŭ
traduko de Miguel Fernández. La muzik-
Sinkopo kontribuis p
er koncerto al la solena
inaŭguro de la Kongreso. Estis aliaj artaj pro-
grameroj kiel tiu de la kanzonisto Alejandro Ce-
rro kaj tiu de la kataluna grupo Kaj Tiel Plu, kiu
ludis tradiciajn popolkantojn okcitanajn kaj se-
fardajn, kaj aliajn el la hispana civil-milito,
ĉiuj
en Esperanto.
Ene de la kongresa programo
, Alejandro Pareja
gvidis la lingvajn kursojn por komencantoj. En la
Ĝenerala Kunveno de HEF oni planis agadon por
festi la 125an datrevenon de Esperanto.
Toño del
Barrio estis konfirmita kiel HEF-
Prezidanto.
Okaze de la 20a datreveno de la t. n. Ibera Skolo
oni omaĝis en la kongreso la ĉeestantajn mem-
brojn de tiu grupo: Adúriz, Camacho, Migu
el
Fernández.
Ana Manero raportis pri la nuna stato
de disvolviĝo de la HEF-projekto Bitoteko
, kies
celo estas disponigi, tra Interreto, Esper-
antajn
librojn kaj revuojn.
La presaro bone informis pri la kongreso kaj en
Interreto (En la HEF-kanalo ĉe Youtube
) oni
povas vidi kelkajn filmetojn pri tiu evento.