5
En la jaro 2009, nia E-Asocio festis sian Centjaron.
Tiujare ni eldonis specialan, cent-paĝan, numeron de
nia revuo Heleco. Laŭlonge de tiu ampleksa publik-
igaĵo ni priraportis la centjaran historion de Astura
Esperanta Asocio kaj de la astura esperantismo ĝene-
rale. Kompreneble, por la ellaborado de tiu historia ra-
porto estis necese kolekti grandnombron da dokumen-
toj: leteroj, ĵurnalaj eltranĉaĵoj, gacetoj, fotoj… Tiu
materialo abundis por kelkaj periodoj sed estis vere
malabundaj, kaj mise dokumentitaj, por la unuaj jar-
dekoj de nia historio.
Raportante pri la unua periodo de AEA, en la 22a paĝo
de tiu 84a numero de nia
revuo aperas la foto kiun ni
prezentas ĉi-paĝe. Temas
pri grupo da 28 personoj
(ĉiuj viroj) inter kiuj estas
kelkaj klerikuloj. Ni sciis
ke tiu foto apartenis al la
historio de nia E-Asocio ĉar
malantaŭ tiu grupo klare
videblas la tiaman flagon
de Astura Esperanta Aso-
cio, kiam ĝi estis enkadr-
igita en la Katolika Centro
de Gijón, sed ni ne povis
precizigi la daton kaj la cir-
konstancojn de tiu foto. Jen la teksto per kiu ni ko-
mentis ĝin:
pli malfacile estas konjekti la naturon kaj la cir-
konstancoj de la grupo aperanta en tiu bildo. Ĝi po-
vas esti Esperanta lernokurso kunsido de la
estraro de la Katolika Centro. En la foto aperas,
krom la du prezidantoj, Tomás Gui-
sasola kaj Francisco Menéndez Rúa,
facile rekoneblaj, ankaŭ aliaj kiuj,
ŝajne, aperas sur la unua foto kiun ni
komentis. Sed estas ankaŭ aliaj tute
ne konataj kaj inter ili ne malpli ol
kvar katolikaj pastroj. Krome du el
tiuj pastroj ŝajnas esti iome altrangaj;
iliaj vestaĵoj ŝajnas indiki ke ili estis
kanonikoj io simila. Tio igas nin
pensi ke temas pri kunsido de la estraro de la Kato-
lika Centro, sed tiukaze ne kongruas la ĉeesto de tri
infanoj en la grupo, nek la flago de Astura Esperanta
Asocio, bone videbla malantaŭ la grupo. Alie, la
grupo estas tre multenombra por temi pri estraro de
iu Asocio. Ĉiuj tri cirkonstancoj apogas la tezon ke
temas pri lerno-kurso de Esperanto, sed tiukaze estas
ne verŝajna tiom granda partopreno de pastroj en la
sama kurso. Antaŭ la manko de preciza informo ni
povas fari supozon, kaj nia opinio estas ke temas pri
la partoprenantoj en Esperanta lernokurso sed kon-
sentis pozi por la foto ankaŭ kelkaj altranguloj de la
Katolika Centro por esprimi sian simpation kaj apo-
gon al Esperanto...
Nu, hodiaŭ ni povas pli ĝuste informi. La informon ni
trovis hazarde en Interreto. Priserĉante alian aferon en
la monda reto ni trovis la paĝon, ret-adreso:
http://galeon.com/lucasbruma/antiguas.htm
Temas pri retpaĝo entenanta kelkajn antikvajn fotojn
de nia urbo, Gijón, kaj inter tiuj fotoj estis du sur kiuj
aperas Francisco Menéndez Rúa, fondinto kaj unua
Prezidanto de Astura Esperanta Asocio. Kaj jen unu
el tiuj fotoj estas tiu, kiun ni komentas. Kaj pli bone
estas ke la menciita retpaĝo
indikas la daton kaj la cir-
konstancojn de la foto,
samkiel la nomojn de kel-
kaj el la personoj kiuj ape-
ras sur ĝi. Tiele ni eksciis
ke la foto estis farita en la
episkopa ĝardeno de Gijón,
la 17an de aŭgusto de 1930,
kaj estis farita okaze de la
transdono de la titolo de
Honora Prezidanto de nia
E-Asocio al la tiama epis-
kopo de Oviedo. La nomo
de la episkopo ne aperas en
tiu ret-paĝo sed ni povis konstati, per alia inform-fonto,
ke la tiama episkopo de Asturio estis Juan Bautista
Luis y Pérez (1878-1934). Li estas la klerikulo kiu
sidas en la unua vico de la grupo, preskaŭ en la centro
de la foto, apud Tomás Guisasola, Prezidanto de la
Katolika Centro de Gijón. La alia klerikulo sidanta
apud Tomás estas alia episkopo, ĉi-
kaze de Salamanca, kaj nomiĝas, l
informas la citita retpaĝo, Francisco
Frutos Valiente (1883-1933). Flanke de
ĉi tiu, maldekstre en la foto, estas Fran-
cisco Menéndez Rúa, unua Prezidanto
de AEA. La episkopa ĝardeno menciita
kiel loko de la foto ni ne scias precize
kie ĝi troviĝis, sed estas sufiĉe verŝajne
ke estis en iu loko nomata Las Clotas
(Contrueces) kie tiam ekzistis iu palaco en kiu somer-
umadis la episkopoj de Asturio.
La alia foto sur kiu aperas Francisco Menéndez Rúa
estis farita la 6an de aŭgusto de la sama jaro, do 11
tagojn antaŭ la alia foto. En tiu bildo la Prezidanto de
AEA promenas surstrate akompanita de Calixto de
Rato y Roces, pri kiu ni povis scii ke estis iu fama
kuracisto de tiu epoko en Gijón.
Jen ĉi tiu informo iome prilumigas epokon ne bone
konata de la historio de nia E-grupo, pri kiu estas
ankoraŭ nekonataj datumoj.