3
Ĉar ĉi-jare jam estis eldonita, en monato majo,
alia numero de la revuo, ne estas necese raporti
ĉi tie pri la tutjara vivo de de nia E-Asocio. Kro-
me en monato julio ni aperigis la 10an numeron
de A.E.A.-Informilo per kiu ni priraportis la por-
esperantan aktivadon de la grupo. Se, krom tio,
nun ni havas pluan laboron rakontendan povus
ŝajni ke la membraro de nia E-rondo estas tre
aktiva. Nu, jes ja, aktivado favore al Esperanto
ne mankas ĉe ni dum la tuta jaro, sed… honto-
sente ni devas konfesi ke ni ne sukcesas organizi
kurson pri la Interna-
cia Lingvo. Ni havas
konvenan ejon kie tiaj
kursoj povus okazi, an-
kaŭ instruistojn ni ha-
vas, kaj lernolibrojn por
la instruado, sed man-
kas la ĉefa faktoro de
ĉiu ajn kurso: la gelern-
antoj. Ni sufiĉe propa-
gandis pri la ĉeesto de
nia sidejo en la Univer-
sitata Areo de Gijón,
kaj pri la E-kursoj kiujn
ni volis gvidi, tamen
nia afero tute ne vekas la intereson de la gejun-
uloj de nia epoko. Ĉio en ĉi tiu socio konspiras
kontraŭ aferoj kiaj nia Internacia Lingvo kaj aliaj
similaj homfavoraj idealoj.
Ne nur en nia universitata medio ni propagandis
pri Esperanto. En la pasinta kurso ni havis oka-
zon prelegi pri la Internacia Lingvo en aliaj lo-
koj. Per la 10a numero de A.E.A.-Informilo ni
informis ke la 24an kaj 25an de majo okazis en
la Gimnazio de Moreda iuj aktoj kiuj tie estas
nomataj Kulturaj Tagoj de Aller-Valo. Ĉi-jare la
titolo kaj temaro de la Celebro estis: Kulturo kaj
Komunikado: La mil kaj unu lingvoj. Inter la
prelegoj pri la temo de la idiomoj kaj aliaj es-
prim- kaj komunikad-rimedoj estis ankaŭ kon-
ferencoj pri la Internacia Lingvo. Prelegis pri
Esperanto kaj ties celo la sekretario de nia E-
Asocio.
Alia okazo estis la 8a de aŭgusto, ĉi-foje en la
apudmara urbo Ribadesella. Ni estis ricevinte pe-
ton de iu instruistino de tiu urbo por partopreni
en kunsido de virina babil-rondo kiu kutime kun-
venas por pritrakti diversajn kulturajn temojn. La
anoj de tiu rondo sentis intereson ankaŭ pri la te-
mo de la Internacia Lingvo Esperanto kaj oni
invitis nin informi pri ĝi. Por plenumi tion iris al
tiu urbo la prezidanto de nia E-grupo Carlos En-
rique Carleos kaj la sekretario Faustino Castaño.
La kunsido okazis en agrabla etoso en iu res-
toracio en bela kampara loko en la ĉirkaŭaĵoj de
Ribadesella. Oni transdonis priesperantan do-
kumentaron al la mem-
broj de tiu ina rondo
kiuj tre interesiĝis pri la
afero. En la sekva paĝo
troviĝas foto de kelkaj
membroj de la babil-
rondo kune kun la pre-
legintoj. Kiel kurioza
anekdoto ni aldonu ke
iu el la inoj de tiu rondo
estis Menchu Álvarez
del Valle, avino de la
Princino Letizia Ortiz.
Alia laboraĵo de nia E-
Asocio estas la eldon-
ado de ĉi tiu revuo, Heleco. Ĉi-jare tiu laboro
estis duobla ĉar anstataŭ unu numero en la jaro,
kiel kutime, en 2012 ni eldonis du numerojn,
ambaŭ 76-paĝajn kaj ambaŭ dediĉitaj al la sama
temo: la hispana konstituciismo, okaze de la dua
centjaro de la unua konstitucio de Hispanio. Tiu
numero eldonita en monato majo pritemas la
unuan jarcenton (1812-1912) kaj per ĉi tiu nu-
mero kulminas nia historia priraportado de la
politika evoluo de nia lando.
La temo de la hispana konstitucio respeguliĝas
ankaŭ en nia Interreta paĝo, konkrete en la sek-
cio “Niaj tradukaĵoj”. Carlos E. Carleos Artime,
prezidanto de AEA, entreprenis la taskon esper-
antigi la konstitucian tekston. La laboro estas
ankoraŭ ne-kompleta, sed indas prezenti en nia
retpaĝo la ĝis nun tradukitan parton por iama-
niere festi la duan Centjaron.
En tiu sekcio de tradukaĵoj de nia ret-paĝo estis
publikigitaj lasttempe ankaŭ aliaj materialoj:
4
- hispana teksto kaj ties esperanta traduko de la
manifesto-alvoko de Julio Anguita Ni estas pli-
multo. Civitaneca Fronto”. Tiu dokumento, kiu
aperas –kompreneble nur hispanlingve- en aliaj
interretaj paĝoj, enkadriĝas en la nuntempa pro-
blemaro de nia lando, la ekonomia krizo kaj la
maniero kiel alfrontas ĝin la registaro. Same kiel
la alia menciita tradukaĵo, ankaŭ ĉi tiu rilatas kun
la enhavo de la ĉeftemo de ĉi tiu numero de
Heleco.
- Esperanta teksto de la Himno de Eŭropo,
kantita kaj kun abundaj bildoj de lokoj kaj per-
sonoj de la Eŭropa Unio.
Aliaj sekcioj de la ret-paĝo, sufiĉe ampleksaj,
restas ne-kompletigitaj. Ĉi tiu estas laboro kiu
postulas tempon kaj dediĉon. Pluafoje ni invitas
niajn legantojn kaj nian tutan membraron kun-
labori en la pliriĉigado de nia interreta organo.
Pere de ĝi, de Interreto ĝenerale, oni povas dis-
sendi la poresperantan meŝaĝon mondskale. Ŝaj-
nas ke kiam multaj esperantistaj grupoj kaj klu-
boj, laŭ la tradicia modelo, kiel nia Astura Es-
peranta Asocio, ne kapablas veki en ties geogra-
fia medio intereson pri Esperanto, en Interreto
senĉese kreskas la esperantistan materialon: pa-
ĝoj, libroj, kursoj, vid-filmoj, vorto-difinoj en
Vikipedio… Ĉiu ajn persono en ĉiu ajn loko en
la mondo povas akiri tra la monda reto ĉiutipan
esperantistan materialon kaj tiele ĉesis esti pro-
blemo la manko de organizitaj esperantistaj ko-
lektivoj en multaj lokoj. Do, ni devas adaptiĝi al
tiu ĉi nova situacio kaj profiti la interretajn rime-
dojn por plenumi la ĉefan taskon de la esperant-
istaro: la disvastigadon de Esperanto.