65
senvunde sed mortis 24 personoj kaj 107 estis
vunditaj.
La 25an de januaro 1907 revenis al la povo la
Konservativa Partio. Mirigita, la lando konstatis
ke ĉi foje ne okazis la kutimaj “orientaj krizoj”
Dum preskaŭ tri sinsekvaj jaroj la lando estis
regita, senŝanĝe, kun ministraraj alĝustiĝoj sed
fare de sama prezidento: Antonio Maura. Sed oni
povas diri ke poste tiu registaro havis “tragikan
finon”. Okazis ke la 18an de julio
1909 iuj sociaj incidentoj en Bar-
celono evoluis al kelktaga kvazaŭ
revolucio konata en la historio
kiel “la Tragika Semajno”.
Sed ni priskribu la antaŭaĵojn de
ĉi tiu afero. Post la perdo de Ku-
bo kaj Filipinoj, Hispanio serĉis
ĉeeston en la nordo de Afriko,
atingante en la kolonia Disdivido
de Afriko de 1904 kaj en la Kon-
ferenco de Algeciras de 1906, la
kontrolon sur la norda zono de
Maroko. La 9an de julio de 1909
la hispanaj laboristoj kiuj laboris
en la konstruado de fervojo kiu
unuigos la urbon Melilla kun la
minejoj de Beni-Buifur, posedo
de socio kontrolita de la grafo de
Romanones kaj la markizo de Co-
millas, elstaraj kaj konataj hisp-
anaj nobeluloj kaj politikistoj, es-
tis atakitaj de la berberoj de la
zono. Tiu eta evento, kiu iĝos la
komenco de la Rif-milito kiu daŭ-
ros ĝis 1927, estos uzata de la re-
gistaro de Maura por komenci ko-
loniisman projekton kontraŭ la
hispana popola opinio tiam influ-
ita de sento pacifista kaj kontraŭ-
militista. Oni ordonis la rekrut-
adon de rezervistoj, kio estis mal-
akceptita de la popolaj tavoloj,
ĉar la riĉuloj povis pagi por ne
esti rekrutitaj; krome plejparto de
rezervistoj estis familipatroj kaj
solaj subtenantoj de la familio.
Dimanĉe 18an de julio estis la an-
taŭplanita dato de la unua enŝipigo de rekrutitaj
laboristoj en la haveno de Barcelono; kelkaj barce-
lonaj nobelulinoj aŭ riĉulinoj klopodis kontentigi
la soldatojn per donaco de religiaj skapularioj, me-
daloj kaj tabako, kio kaŭzis popolajn tumultojn
kiuj akriĝis kiam alvenis novaĵoj pri amasmortigoj
en la milita zono. En Madrido oni decidis ĝenera-
lan strikon por la 2a de aŭgusto, sed en Barcelono,
Solidaridad Obrera decidis agadi surprize kaj de-
cidis strikon de 24 horoj por lunde la 26a de julio,
kio estis la komenco de la Tragika Semajno. La
guberniestro de Barcelono, Ángel Ossorio, demi-
siis pro malakcepti la deklaron de la stato de mili-
to en la urbo, kaj estis anstataŭita de la valencia
advokato Evaristo Crespo.
La 26an, la ĝenerala striko estis sekvita majoritate
en Barcelono, Sabadell, Tarrasa, Badalona, Ma-
taró, Granollers kaj Sitges. La aŭ-
toritatoj ordonis la eliron de la ar-
meo surstraten, kion malakceptis
la popolo per krioj de Vivu la
Armeo! Kaj Mortu la milito!, kaj
krom esceptoj estis paca tago. La
27an, la alveno de novaĵoj el Ma-
roko pri la batalo de Barranco del
Lobo, ĉe Melilla, kie pereis ĉir-
kaŭ 1.200 rezervistoj, ĉefe el la
grupo kiu enŝipiĝis en Barcelono
la 18an de julio, provokis la ko-
mencon de grava insurekcio kaj la
starigo de barikadoj surstrate. La
komenca plendo kontraŭmilita
iele iĝis protesto kontraŭ-klerika-
la per bruligado de preĝejoj, mo-
naĥejoj kaj religiaj lernejoj.
La 28an de julio en Barcelono
mateniĝis per fumkolonoj el la
religiaj konstruaĵoj atakitaj kaj
incendiitaj. La strik-komitato ne
kapablis kontroli la laboristaron
kaj la insurekcio plenigis la tutan
urbon ĉar policanoj kaj armeanoj
rifuzis pafi kontraŭ la strikantojn
konsiderataj kunuloj. La 29an la
insurekcio ekmalfortiĝis, ĉar ne
okazis simila reago en la cetero
de Hispanio, ĉefe ĉar la registaro
izoligis Barcelonon kaj misdis-
vastigis la falsan novaĵon ke la
insurekcio estis separatista. Tiu-
tage alvenis al Barcelono novajn
trupojn el Valencio, Zaragozo,
Pamplono k. a. La insurekcia im-
pulso elĉerpiĝis pro tio ke mankis
al la ribelo politikaj gvidantoj kaj
longa-tempaj celoj.
La bilanco de la tumultoj kalkulis ĉirkaŭ 78
mortintojn (75 civilaj kaj 3 militistaj); duonmilo
da vunditoj kaj 112 bruligitajj konstruaĵoj (el kiuj
80 religiaj). La registaro de Maura, ekkomencis
tuje, la 31an de julio, akregan kaj arbitregan sub-
premadon. Oni arestis kelkajn milojn da personoj,
el kiuj multaj estis torturitaj kaj 2000 estis pro-
Francisco Ferrer Guardia