62
Sed aliaj sekvoj de la krizo havis alian karakteron.
En la sferoj de la intelektularo aperis ia kritika
penso-fluo kiu jam tiam ricevis la nomon je “Re-
generismo”. La nacia skuego rezulte de la katas-
trofo de 1898 provokis en la kleraj medioj de la
lando debaton pri la politikaj kaj militistaj respon-
decoj, kio ĵetis lumon pri la malvirtoj de la reĝimo
kaj de la socio ĝenerale. La perdo de la transmara
imperio estis konsiderita kiel katastrofo tiel de
militista kiel de diplomatia vidpunkto, ĉefe pro tio
ke pere de la presaro oni estis emfazinte pri la his-
pana supereco en la militista tereno. Spit’ al ĉio, la
malvenko provokis neniun politikan ŝanĝon. Fak-
te, la krizo de 1898 pli havis intelektularan ol poli-
tikan karakteron.
Sed for de la politikaj medioj, la opinio-fluo favo-
re al regeneriĝo de la hispana socio estis tre forta
kaj celis apliki ĝin en ĉiuj tere-
noj: socia, ekonomia… kaj en
ĉiuj flankoj de la kulturo: arto,
literaturo, historia scienco, ins-
truado… La regenerista penso-
fluo liderita de Joaquín Costa
denoncis la putraĵojn de la sis-
temo kaj klamis por la urĝa re-
novigo de la hispana politika
vivo. La debato pri la politika
kaj nacia identeco de la ge-
hispanoj plenigas la paĝojn de
la divers-tendencaj ĵurnaloj de
la lando. La tradicia novhisto-
riismo serĉis en la pasinto la
elementojn por fondi sur ili la
Novan Hispanion. Male, aliaj
pli kritikaj vidpunktoj rigardas
tiun saman pasinton ĝuste kiel
fonto kaj fundamenta kialo de
la hispana dekadenco kaj la
manko je politika kaj ideologia
orientiĝo por pretersuperi la kolonian katastrofon,
per kiu hispanio, simbole, cedas sian hegemonian
lokon en la mondo al Usono per la perdo de siaj
transmaraj kolonio: Kubo kaj Filipino.
Tiusence la Kortesoj de Kadizo kaj la Konstitucio
de 1812 estis taksataj kiel iu el tiuj momentoj pli
brilaj en la historio de Hispanio. Kiel tiu perdita
ŝanco kapabla ŝanĝi la kurson de la historio kaj
niajn interrilatojn kun la novaj hispanamerikaj res-
publikoj kiuj naskiĝis, ankaŭ ili, subinflue de la
revolucia spirito de Kadizo.
La katastrofo de 1898 pliakrigis la katalunan na-
ciismon kaj akcelis la disvolviĝon de la laborista
movado, ene de ĝenerala senkreditigo de la poli-
tika klaso kiu devis alfronti la konflikton. La reĝi-
mo mem provis, pere de la registaro de Francisco
Silvela, entrepreni ian reviziismon de la canovista
sistemo, pere de iu intenco de renovigo de supre.
Alia esprimo de la regenerismo konkretiĝis en la
tereno de la literaturo. Nomiĝas “generacio de
1898” tiu grupo de verkistoj influitaj de la morala
krizo pro la katastrofo. Ĉeflideroj inter ili estis:
Maetzu, Baroja, Azorín, Machado, Unamuno…
plejparto el ili distingiĝis pro sia kritikismo politi-
ke maldekstra.
Kiel dirite, la kritikismo karakteriginta la Regener-
ismon estis afero de la kleraj, intelektaj sektoroj de
la socio. Plejofte en la historio, tiutipaj sociaj ta-
voloj estis nekapablaj konsciigi kaj movilizi la
sociajn amasojn. Sed en la epoko pri kiu ni temas,
la informmedioj, komunikad-rimedoj, estis sufiĉe
disvolvigitaj por ke la influo de la intelektuloj, kaj
ec pli en krizaj cirkonstacoj, havu ian influon sur
la socio, eĉ se ne tre rapida.
Estas altsignifa la fakto ke la
politika sistemo de la Restar-
igo estis pli kaj pli diskutita de
la popolo ĝuste ekde la epoko
de la katastrofo. Proksimume
unu jardekon por la krizo de
1898 okazis en Barcelono la
tiel nomata “Tragika Semaj-
no”, kiu estis vera revolucio,
kaj ĝi ne estis izolita kazo de
malkontento en la lando.
Alia soci-politika fenomeno
kiu karakterigis la epoko de la
Regeneriĝo estis la evidenta
plikonsciiĝo kaj mensa matur-
iĝo de la urbaj amasoj tiamani-
ere ke ili fariĝis malfacile ma-
nipuleblaj okaze de la balot-
procezoj. Laŭ la pasado de la
tempo, la organizado de la
elektado de parlamentaj pli-
multoj por apogi la registaron de ĉiu etapo laŭ la
sistemo de alterniĝo de la partioj, montris pli kaj
pli grandajn diferencojn inter la loĝantaro de la ur-
boj kaj ties de la kamparo. En la kamparo kaj mal-
grandaj urboj, relative, sin tenis sufiĉe stabila la
sistemo de la kacikismo. Sed tio tre ŝanĝis en la
grandaj urboj. Proksimume tri jardekojn post la
granda traŭmo de 1898 en iu tutlanda balotado por
elekti la municipajn aŭtoritatojn, en la grandaj
urboj venkis, spite al la tradicia manipulado far la
regantaro, la respublikistaj kandidataroj. Tio igis
ne eble la pludaŭron de la monarkio de la Res-
tarigo tiel kiel ĝi estis ĝis tiam.
La estonteco portas en sia sino la rezulton de pasi-
ntaj eventoj, kaj kiam neatendite ĝi riveliĝas ofte
alportas grandajn surprizojn.
La regentino kaj ties filo Alfonso