59
- kelkaj leĝo-projektoj de disponoj rilate al la ju-
ĝoj pere de ĵurio.
- leĝo de asocioj por religiaj kongregacioj kaj por
soci-tipaj asocioj.
- leĝo de loka administracio, de ekonomia disvolv-
igo kaj de fervojoj.
- leĝo de reformo de la armeo. Oni dekretis la ar-
mean servon devigan, kun la opono de la konser-
vativuloj.
- leĝo de maskla universala voĉdon-rajto. Ĝi trovis
grandan oponon.
En ĉiuj ĉi reformoj Sa-
gasta ĝuis la helpon de
kapablaj personoj kona-
ntaj diversajn aferojn,
kiel Camacho pri Finan-
coj, Alonso Martínez kaj
Montero Ríos pri Justi-
co, Moret pri ŝtataj afe-
roj kaj Gamazo pri la
transmaraj teritorioj.
Sagasta devis demisii se-
kve de iu prifinanca ska-
ndalo. En la balotado de
1891 venkis la konserva-
tiva partio. Tiu politika
ŝanĝo signifis ankaŭ ia
ŝanĝo en la ekonomia te-
reno. La liberaluloj de Sagasta estis praktikinte
liber-komerciismon, kaj sekve de la plendoj de la
industriistoj kaj produktistoj de cerealoj, la kon-
servativuloj promulgis protektisman dogan-tarifon
taksante per alt-kostaj impostoj la importadon. Ĉi
tiu dogan-tarifo alportis grandan profiton al la
superregantaj ekonomiaj grupoj.
Ĝis la jaro 1901 estis ses balotadoj sin turnigante
en la regantaro (registaro
kaj parlamento) ambaŭ
dinastiaj partioj, la libe-
rala de Sagasta kaj la
konservativa de Cánovas
del Castillo. Restis for
de la sistemo la du kont-
raŭ-dinastiaj partioj: kar-
listoj kaj respublikanoj.
T. e., al tiuj partioj ne
eblis atingi la povon por
regadi la landon, sed ta-
men, kelkaj el iliaj membroj sukcesis esti elektitaj
kiel parlamentanoj. Eblis tio malgraŭ la granda
povo de ĉiu reganta partio fabriki en la balotoj
parlamentan plimulton favore al si mem, ĉar en la
teritorioj kie la karlistoj kaj la respublikanoj estis
fortaj la manovr-kapablo de la regantaro por trom-
pi la pribalotan rezulton rezultis ege malgrand-
igita. Sed la rilato inter la partioj de la sistemo
estis de baza konsento pri la esencaj aferoj; eĉ se
estus inter ili malakordo pri iuj temoj, tio povus
generi konkuran enparlamentan bataladon sed
neniam institucian rompiĝon. Tio signifas ke la
sinsekvaj venkoj kaj malvenkoj en la balotado
estis grandparte paktitaj kaj interakorditaj.
Tiu sistemo garantiis institucian politikan pacon
kaj publikan ordon en la socio, sed la sistemo baz-
iĝis sur malvero aŭ nerealo, t. e. la socia realo de
la lando kaj la nacio ne
koincidis kun la politika
vivo videbla en la funk-
ciado de la institucioj kaj
estis ignoritaj de ĉi tiuj.
Kaj, ĉu la politikistoj de
la sistemo konscius aŭ
ne pri la soci-politikaj
aferoj kaj ĉi ties ŝanĝoj,
ĉi tiuj ekzistis kaj la so-
cio estis evoluanta al po-
ziciojn, kiuj ne estis an-
taŭviditaj de la patroj de
ĉi tiu dua etapo de la Re-
starigo.
Laŭlonge de la lasta jar-
deko de la 19a jarcento,
en Hispanio burĝonis,
marĝene de la la oficialaj konstituciaj kanaloj de
la ŝtato, tri soci-politikaj movadoj: la kataluna na-
ciismo, la eŭska naciismo kaj la laboristaj mov-
adoj. La kataluna naciismo komence havis nur
kulturan karakteron, ĉefe la defendo de la kataluna
lingvo, sed evoluis al politika movado. En 1892
oni ellaboris dokumenton titolitan Las bases de
Manresa, per kiu oni postulas ampleksan aŭtono-
mion por Katalunio kaj
leĝodonan povon especi-
fan por tiu regiono. Sur-
baze de tiu programo es-
tis fondita iu politika
partio nomita Liga Cat-
alana (Kataluna Ligo)
kies ĉeflideroj estis E.
Prat de la Riba kaj F.
Cambó.
La eŭska naciismo estis
fondita de Sabino Arana
en 1895. Ĝi aperis kun sendependiga karaktero,
kvankam iom-post-iom estis moderigante siajn po-
ziciojn ĝis la aŭtonomismo.
La laboristaj movadoj estis nepra rezulto kaj es-
primo de la ekkonscio de la laboristaj amasoj pri
la realaĵo de la klasbatalo. Klasbatalo ekzistis
ĉiam kaj ĉie kie estas klasoj kun malsamaj kaj eĉ
Práxedes Mateo Sagasta