54
La interpretado de la historiaj okazintaĵoj povas esti
objekto de klasbatalo. La altaj soci-klasoj havas sian
interpreton. Laŭ ili, la Unua Respubliko estis nega-
tiva sperto. Ŝajnas ke la lando ne estis preparita
por starigi iun reĝimon kies ideoj estis konataj de
nur malmultaj intelektuloj. Plejparto el la hispana
popolo konfuzis la foreston de la reĝo kun la anar-
kio kaj, ĉar eĉ ne la respublikistoj mem kapablis
interakordi la tipon je respubliko kiun ili volus, la
eksperimento fiaskis. Sendube al tiu fiasko kontri-
buis ankaŭ la karlista milito, sed, eble sen tiu kon-
flikto, la rezulto estus la sama. Atestas pri tio la
fakto ke en la sekvaj jardekoj nur malmultaj inte-
lektuloj intencis restarigi respublikon kiel formo de
ŝtato; la monarkio ne estus diskutita ankoraŭ dum
multaj jaroj.
Sed tiu interpretado ne estas ĝusta. Por la hispanoj
de la malaltaj klasoj la referenco de la revolucio tiam
okazanta en nia lando estis la Pariza Komunumo de
1871. Kaj ankaŭ por la altaj klasoj. Tio eksplikas la
reagon de la hispana burĝaro. La puĉo de Martínez
Campos la 29an de decembro de 1874 estis la dua
parto de tiu de Pavía okazinta ĝuste preskaŭ unu
jaron antaŭe. Ambaŭ kune konstituis puĉon de la
burĝklaso kontraŭ si mem, kontraŭ siaj politikaj
idealoj kaj kontraŭ la homoj kiuj enkarnigis tiujn
idealoj, kontraŭ sia malkapablo regi la landon per si
mem. La burĝaro konstatis ke aperis nova revolucia
klaso: la proletaro, industriaj laboristoj kaj kampar-
anoj. De tiam la burgaro ĉesis esti ĝi mem revolucia
klaso celanta progresistan liberalismon. La revolucio
de la novaj klasoj celis socian, ekonomian trasform-
igon, kaj tio ne konvenis al la posedantaj klasoj. En
tiuj kondiĉoj la burĝklaso preferas ke regu aŭtoritat-
emaj uloj por bari la vojon de la socia revolucio.
Tiele tiuj posedantaj klasoj rezignis apliki sian pro-
pran Konstitucion de 1873, kiu estis la plej progres-
ista el ĉiuj hispanaj konstitucioj ĝis tiam ellaboritaj.
La federacia karaktero de la ŝtato kiun oni intencis
krei esprimiĝis en la Konstitucio per la dispono ke la
regionoj havu kompletan aŭtonomion kaj la eblecon
sin doni propran konstitucion. Asignas grandan po-
von ankaŭ al la municipoj. La civitanoj povus elekti
la municip-konsilantanojn kaj la municip-estrojn aŭ
urb-estrojn.
Rilate al la povo de la Federacio daŭre persistus la
tradicio de du ĉambroj. Senato kaj Kongreso de la
deputitoj, sed la Senato estus ĉambro de federacia
reprezentado. La Deputitaro kaj la registaro estus la
solaj organoj kapablaj prezenti leĝojn. Pri la ĵura po-
vo la konstitucio disponis kolegiitajn tribunalojn kaj
la ekzistadon de la ĵurio. Disponis ankaŭ striktan
apartiĝon inter la Eklezio kaj la Ŝtato.
La konstitucia teksto speciale atentis pri la “naturaj
rajtoj” kiujn ĉiu persono devus vidi respektataj en la
Respubliko: respekto al la vivo, la personan dignon,
libero pri penso, esprimo, religio, presaro, universala
voĉdon-rajto…
La hispana historio de la 19a jarcento povus esti kom-
parata al komedieto, farso, opereto se ne estus la
fakto ke dum ties disvolviĝo la kadavroj de hispano
perforte murditaj aŭ mort-punitaj falis kiel pluvo.
Tamen tralegante ĉi-pa
ĝoj oni vidas multajn rolulojn aŭ
figurojn de opereto: Ferdinando la 7a, la karlistaj pre-
tendintoj, Izabela la 2a, Francisco de Asís, Espartero,
Narvaez, monaĥino Patrocinio, Marfiori… kaj aliaj.
Sed neniu tiel farsanta kaj perfidema
Francisco Serrano.
Liaj multaj politikaj perfidoj igis lin
arketipo de la hispanaj militistoj kaj politikistoj de tiu
jarcento.
Li apogis Esparteron en 1840 kontraŭ la regentino Cris-
tina, poste perfidis lin en 1843. Li estis flanke de la re-
volucio de 1854 kaj poste perfidis
li savis la monarkion de Izabela la 2a, de kiu
unua amanto, kaj poste gvidis la armeon kiu detronigis
tiun reĝinon per
la batalo de la Ponto de Alkoleo. Poste
li perfidis ankaŭ la reĝon Amadeon
estis partopreninta, kaj la Unuan Respublikon.
Li estis 61-jara kiam li prezidis la diktaturon kiu reg-
adis, laŭteorie, nome de la Respubliko,
konspiradis kun la generaloj kiuj volis restarigi la Bur-
bonan dinastion. Tamen lia intenco estis reagadi, dikta-
torece, senlime en la tempo, la
de la franca generalo Mac-Mahon.
La restarigo de la monarkio en la persono de Alfonso la
12a signifis la finon de la “kariero” de tiu
Li akceptis la novan re
ĝon kaj intencis roli en la nova
re
ĝimo kiel estro de la Konstitucia partio, sed li estis
humiligita de Cánovas kaj la re
Sagaston kiel liberala lidero.
La regado de Serrano laŭlonge de tiom da avataroj, re-
zultas sensignifa
ĉar li estis politikisto sen idealoj nek
projektoj, al kiu lia ambicio igis ofte ŝanĝi
orientiĝon kaj la fidelecojn. Oni nomis lin
Arĥonilla pro lia emo perfidi.
Lia retiriĝo el la politiko havis aspek
samkiel lia tuta politika vivo. Kiam restariĝis la Bur-
bona dinastio kaj li ĉesis kiel registrar-prezidento li for-
portis el la reĝa palaco al sia hejmo la arĝentan manĝ-
ilaron kaj telerojn. Por igi lin redoni tiun reĝan posed-
aĵon Cánovas uzis delikatan ruza
Madrido tiu prezidento de la nova registaro publikigis
noton dankante al Serrano tial ke li “savis la ar
servicon de la krono por ke
ĝi ne falu en la manojn de
la revoluciaj hordoj”.