51
campo prezidis la registaron Sagasta kiu kunvokis
novan balotadon por la Parlamento cele atingi kom-
fortan plimulton, kion li atingis, sed tamen li devis
demisii pro iu skandalo. En majo 1872 komenciĝis
alia efemera registaro de Serrano kiu devis alfronti
la karlistan insurekcion. Anstataŭis lin kiel preziden-
to Ruiz Zorrilla, kiu kunvokis novan balotadon por
la Parlamento en aŭgusto. Ĉi foje la nepartopreno en
la voĉdonado estis tre alta (54%). La rezulto, favora
al la registaro, ne alportis, tamen, politikan stabil-
econ pro la multaj problemoj de la lando: milito en
Kubo, karlista milito, respublikistaj insurekcioj…
Tamen oni prenis interesajn disponojn kiel la redukt-
igo de la subvencioj al la Eklezio kaj la malaperigo
de la sklaveco en Porto-Riko (la 21an de decembro
1872).
La manko de kunlaboro de la progresistoj de Sagasta
malfortigis la registaron de
Ruiz Zorrilla. En la nordo de
la lando estis milito kontraŭ
la karlistoj kaj en El-Ferrol
okazis iu respublikista insu-
rekcio. La krizo de la reĝimo
pliakriĝis kiam la registaro
nomumis la generalon Hidal-
go-de.Quintana kiel Regiona
Ĉef-generalo de Eŭskio. Tiu
militisto, en la jaro 1866, ki-
am li estis ankoraŭ kapitano,
partoprenis en la ribelo de la
garnizono de San-Gil kon-
traŭ la reĝino Izabela. Okazis
ke dum la batalo kiu metis
finon al tiu ribelo estis mort-
intaj kelkaj oficiroj de la Ar-
tileria Korpuso fare de la ri-
belintoj. Kvankam Hidalgo
ne kulpis pri tiuj mortoj, lia
nomumo por tiel alta posteno
vekis rifuzon de la Artileria
Korpuso. Li volis demisii sed
la registaro nomumis lin por simila posteno sed en
Katalunio. Sed ankaŭ en tiu regiono la oficiroj de ar-
tilerio respondis dimisiante amase el iliaj gradoj kaj
postenoj. Antaŭ tiu defio la registaro de Ruiz Zorri-
lla prenis la decidon dissolvi la Korpuson de Ar-
tilerio. La koncerna dekreto estis prezentita al la re-
ĝo Amadeo, kiu dubadis antaŭ tiu malfacila alterna-
tivo, ĉar se li subskribus la dekreton li adversiĝus
kontraŭ la militistoj, kaj se ne farus la subskribon li
malamikiĝus kun la solaj politikistoj kiuj daŭre estis
fidelaj al li. Li decidis subskribi la dekreton kaj de-
misii kiel reĝo la 11an de februaro 1873.
La reĝado de Amadeo de Sabojo daŭris du jarojn kaj
du monatojn. Li ne kapablis adaptiĝi al la labirintoj
de la hispana politiko. Eble lia demisio ne estus oka-
zinta en iu sistemo pli stabila.
La lando kiun Amadeo forlasis en februaro de 1873
havis multajn problemojn, interalie du militajn kon-
fliktojn. La plej grava estis la karlista milito ekzist-
inta en Eŭskio kaj kiu poste etendiĝis ankaŭ al Ka-
talunio. La karlisma movado estis trairinta internan
krizon pro la malkvalifikon de la legitima (laŭ iliaj
kriterioj) heredinto de la dinastia rajto, la grafo de
Montemolín, kiu ne alprenis la politikajn valorojn de
la karlisma doktrino sed la liberalaj de la politikaj
malamikoj de lia dinastio. Sed ĉi ties filo, konata
kiel Carlos la 7a, akceptis la karlisman heredaĵon kaj
sin postulis por la hispana krono. Li pasis al His-
panio kaj gvidis la militajn operaciojn en la nordo de
la lando. Fiaskis liaj intencoj etendigi la konflikton
al aliaj hispanaj regionoj, escepte en Katalunio kie
malfermiĝis alia aktiva fronto de la milito, unue
kontraŭ Amadeo kaj poste kontraŭ la respubliko kiu
stariĝis post la demisio de la
reĝo. Tiam estis ia malakor-
do inter la karlistoj; iuj alpre-
nis decide la vojon de la ar-
mita batalado dum aliaj an-
koraŭ respetadis la leĝalecon
kaj restis en la Parlamento.
Poste ĉi tiuj forlasis la insti-
tuciojn de la reĝimo kaj ĉiuj
revenis al la milita vojo.
La alia milito estis tiu de Ku-
bo, kiu komenciĝis tuj post
la hispana revolucio de 1868.
La nacionalisma konscio de
la kuba loĝantaro naskiĝis
kaj plikreskiĝis antaŭ la ne-
kompreno de la hispana ad-
ministracio. La tiea ekzistado
de sklavista socio estis evit-
inta la radikalismon de la lo-
kaj elitoj pro la timo ke iu
ajn ribelo estu profitita de la
ne-blanka loĝantaro kontraŭ
la superreganta blankrasa lo-
ĝantaro. La kreoloj estis ekskluditaj de la publikaj
postenoj. La plikreskiĝo de la produktado de sukero
kaj tabako alportis ekonomian prosperon al la insulo,
kiu okupadis tiam privilegitan situacion en la ensem-
blo de la hispana komercado. Fine de la kvindekaj
jaroj Serrano intencis kanaligi la sendependigajn
emojn kreante reformistan kaj demokratian politikan
partion kiu kunigu kreolojn kaj hispandevenulojn,
sed la eksigo de la registaro de Serrano en 1866 ĵetis
la reformistajn kubanojn en radikalajn sendepedigajn
poziciojn. Ekde oktobro de 1868 la ribelo kontraŭ la
hispana metropolo falis en la manojn de iu gerilo
konstituita je proksimume dek mil homoj. La militaj
operacioj daŭrus ankoraŭ kelkajn jarojn. En la epoko
de la demisio de la reĝo Amadeo Hispanio estis en-
kotigita en tiu milito same kiel en la karlista.
Amadeo de Sabojo