47
La politika krizo estis perceptebla antaŭ la eksplodo
de 1868. La reĝado de Izabela la 2a baziĝis sur kons-
titucia sistemo en kiu oni ne respektadis la Kons-
titucion. El la partioj funkciantaj en la sistemo, nur
la moderista apogadis la sistemon kaj monopoligis la
povon. La progresistoj povis nur resti en la opozicio
kaj uzi la puĉon aŭ la insurekcion por aliri al la
regado. Tiele identigitaj la trono de Izabela kaj la
moderista partio, la fino de iu estis ankaŭ la fino de
la alia. La moderista partio post pli ol du dek jaroj en
la povo, sen renovigo de la antikvaj lideroj, restis
senprestiĝa kaj sen novaj ideoj en sia programo.
Senprestiĝa ankaŭ pro la manko de etiko en la publi-
kaj aferoj kaj pro la kortegaj skandaloj.
Sed estas ankaŭ novaj faktoroj kiuj karakterigis la
revolucion. Temis ne nur je malkontento kontraŭ la
moderistoj sed ankaŭ malkontento kontraŭ la pro-
gresistoj mem. Kiel disiĝo de ĉi tiu jam estis naskiĝ-
inta en 1849 la demokrata partio. La bazaj ideoj de
tiu partio estis: strikta nacia suvereneco, totala res-
pekto al la homaj rajtoj kaj universala voĉdon-rajto.
Tiuj ideoj furoris en la universitataj medioj de la
epoko. Tial la revolucio de 1868 kalkulis je politika
movado kun ideologio, kio mankis en antaŭaj revo-
lucioj. Kvankam la insurekcio kontraŭ la monarkio
estis organizita kaj gvidita fare de membroj de la
meza kaj malalta burĝaro, ĝi estis plene alprenita de
la popolaj amasoj. Tiu partopreno de la plej malaltaj
soci-klasoj donis al la revolucio de 1868 iun specia-
lan karakteron, kiu igis derivi ĝin al ŝtormaj vojoj.
Por kompreni la socian problemon dum la lasta eta-
po de la reĝado de Izabela oni devas prikonsideri la
tiaman socian strukturon. Hispanio estis agrara lan-
do; plejparto el la loĝantaro daŭre estis kamparana.
Tiu karakteraĵo diferencigas la sociajn perturbojn
okazantaj en Hispanio dum la 19a jarcento el tiuj de
la cetero de Eŭropo. En Hispanio neniam okazis re-
volucio de la agraraj strukturoj kiel okazis en Fran-
cio ekde 1789. La latifundisma reĝimo persistis en
Hispanio spit’ al la bien-alienigo. La firmiĝo de la
alta burĝaro kaj la aristokrataro kiel grandaj ter-po-
sedantoj kaj la disrompiĝo de la prikontraktaj kon-
diĉoj de la feŭda tradicio ebligis la aperon de iu rura
proletaro sen rajtoj kaj sen rimedoj, kiu fariĝis preta
faktoro por la kamparanaj perturboj komenciĝintaj
meze de la jarcento. Iu krizo de nutraĵ-manko povas
konstitui la eksplodigilon de revolucio. Iu malbona
rikolto, la senlaboreco kaj la malabundo, la falo de la
konsumo kiu efikas kontraŭ la entreprenoj ofte venas
kune. La solaj favoratoj de la krizo estas la riĉaj ter-
posedantoj kaj la komercistoj de cerealoj. La cetero
el la socio suferas la sekvojn.
Tiu revolucio de 1868, kiu ricevis la nomon de “La
Glora” komenciĝis per la klasika militista ribelo, kiu
baldaŭ akiris la karakteron de revolucio. La inicit-
intoj de tiu revolucio kaj ties celoj estis plene burĝaj,
kaj tamen, oni povas percepti en tiu movado grandan
partoprenon de popol-amasoj. En la ekonomia tereno
oni povas konstati agrokulturan krizon nutraĵ-man-
ko, meze de kiu eksplodas la revolucio. Tiu cirkons-
tanco okazis dum longdaŭra etapo de ekspansio de
ĉiuj sektoroj de la hispana ekonomio, kiu, tamen, es-
tis bremsata de financa kaj komerca krizo antaŭ la
komenciĝo de la insurekcio.
Nek la krizo pro manko je nutraĵoj, per si mem, nek
la financa krizo kapablis generi revolucian movadon
kiel tiu de 1868, sed ili tre influis. Al la malkontento
de la popolaj klasoj aldoniĝis tiu de la ŝparistoj, kies
rentoj malpliiĝis; kaj tiu de la bankieroj, kiuj troviĝis
subminace de bankroto; kaj tiu de la komercistoj kaj
industriistoj kies negocoj paraliziĝis, kaj eĉ tiu de la
proprietuloj, kiuj vidis deprecitaj siajn posedaĵojn.
Do, estis la kunfluo de la tri faktoroj (politika, socia
kaj ekonomia krizoj) tio kio provizis al la insurekcio
de 1868 ĝian veran revolucian dimension.
En Madrido konstituiĝis komitato formita de uni-
onistoj, progresistoj kaj demokratoj prezidita de
Eduardo Chao, kun la tasko organizi balotadon kies
celo estis la elektado de iu definitiva Konsilio. Bar-
celono kaj Zaragozo aldoniĝis al la Revolucio kaj
48
formis siajn respektivajn Konsiliojn. Komence de
oktobro formiĝis provizora Registaro prezidita de
Generalo Serrano kaj kiel ministroj estis: Generalo
Prim, Admiralo Topete, Ruiz Zorrilla kaj Sagasta.
Ĝia unua tasko estis meti finon al la pov-dueco oka-
zigita pro la ekzistado de la lokaj revoluciaj Konsi-
lioj. Por atingi tiun celon, Serrano devis fari serion
da koncesioj al la demokratoj: maskla universala
voĉdon-rajto, pres-libereco, asoci-libereco, institui
ĵurion… La demokratoj akceptis la formadon de la
registaro kun progresistoj kaj unionistoj kaj konsen-
tis pri la solvo de iu demokrata Monarkio. Tamen ĉi
tiu afero dividis la demokratojn; parto el ili, kiel Pi-
y-Margall, formis la Respublikanan partion. Ili havis
grandan apogon en la federalistaj sektoroj de iuj pro-
vincoj, kie la revoluciaj Konsilioj sin montris kon-
traŭcentralismaj. La kontraŭcentralismo nutriĝis el la
priekonomia malkontento kaj la elreviĝo pro la kon-
traŭrevolucia teniĝo de la provizora Registaro.
Kiuj estis la membroj de tiuj Konsilioj aŭ revoluciaj
komitatoj? Ŝajnas ke ne apartenis al ili la homoj de
la malalta popolo nek de la po-
sedantaj klasoj. En Andaluzio la
revoluciuloj apartenis al la urba,
bonhava mezklaso formita de ad-
vokatoj, komercistoj kaj eĉ ban-
kieroj, kaj ĉiuj kunhavis fortan
kontraŭ-klerikalan senton kon-
traŭ iu Eklezio kiu estis la plej
firma kolono de la politika re-
akciularo. Rezulto de tiu teniĝo
estis la forpelo de la jezuitoj kaj
la atakoj al la temploj kaj reli-
giaj monumentoj. Tamen, estis
proponoj je disigo inter la Ŝtato
kaj la Eklezio kiuj estis rifuzitaj
ĉar oni konsideris ilin tro radika-
laj. En Barcelono la gvidado estis
en manoj de profesiaj politikistoj, kun ĉeesto de iuj
laboristoj (kio okazis nek en Madrido nek en Anda-
luzio). Tiu bona rilato estis rezulto de la jardekoj an-
taŭ la Revolucio. En Valencio la Konsilio konstituis
neniun danĝeron por la Registaro, la demokratoj es-
tis malplimulto, kaj ties prezidanto estis progresisto,
kiu dissolvis la Konsilion kiam oni nomumis lin gu-
berniestro de la provinco.
Por la dissolvado de tiuj Komitatoj, la ĉefa problemo
estis la t. n. “Volontuloj de la Libereco”, popolaj mi-
licoj, armitaj je la triumfo de la Revolucio, kaj kiuj,
super-regantaj en la stratoj, estis kvazaŭ gardistoj de
la revolucia ordo. La agado entreprenita de Prim
subskribante dekreton por ilia reorganizado, sed kies
celo estis ĝia dissolvado, metis finon al la milicoj,
sed nur post sufoki ian rezistadon en Kadizo kaj Ma-
lago. Tiu dissolvado plifaciligis la malaperigon de la
Konsilioj, kaj la Registaro restis kun liberaj manoj
por kunvoki konstituan Korteson kiu provizu leĝan
formon al la sistemo elirinta el la Revolucio.
La Parlamento por pristudi novan Konstitucion estis
kunvokita por la 11a de februaro 1869. Ŝajnas ke por
ĝia elektado Sagasta organizis la aferon sufiĉe bone,
kun granda respekto al la libereco je presado, es-
primado kaj kunvenado. La voĉdonado estis univer-
sala, t.e. por ĉiuj viroj el la lando; la voĉdon-rajto de
la inoj devis atendi en Hispanio pluajn 8 jardekojn.
En tiu Parlamento la respublikanoj kaj la karlistoj
atingis malplimultojn. Estis plimulto la ensemblo de
progresistoj kaj demokratoj. Tiu Parlamento ellabo-
ris la Konstitucion de 1869. Ĝi konsistas el 11 ĉapi-
troj dividitaj en 112 artikoloj. Laŭ ĝia grando, ĝi me-
zas inter tiu plej granda de 1812 kaj tiu plej mal-
granda de 1837. Rilate al la ideoj, ĉi tiu konstitucio
respegulas iun tipon je radikala liberalismo. Ĝi em-
fazas la difinon de ĉiuj rajtoj, kiujn la deputitoj no-
mis “homaj rajtoj”. La rajto je persona libereco, ne-
tuŝeblo de loĝloko kaj de korespondaĵoj, libera ins-
truado… konstituas la ĉefaj karakteraĵoj de ĉi tiu
teksto. Daŭre estis polemika la temo de la religia
libereco. Unuafoje en la hispanaj konstitucioj oni
rekonas la rajton de la hispanoj al
la praktikado, publika aŭ privata,
de iu religio malsama ol la kato-
lika. La konstitucia teksto dekla-
ras ke la suvereneco apartenas al
la nacio, el kiu devenas ĉiuj po-
voj. Kun la opono de la respu-
blikistoj, oni deklaris la Monar-
ĥion kiel formo de regado. La
Korteso aŭ Parlamento dividiĝas
en du ĉambroj: Deputitaro (aŭ
Kongreso) kaj Senato. Al la mo-
narĥo oni rekonas la rolon no-
mumi la ministrojn kaj dissolvi la
Parlamenton. La kronon oni ri-
cevados laŭheredo sed la Kons-
titucio mencias neniun dinastion.
La ministroj respondecus antaŭ la Parlamento. Tem-
ante pri la ĵura povo, la Konstitucio instituas la ĵurio
por ĉiuj deliktoj politikaj kaj komunaj. Kaj en kio
rilatas al Diputacioj kaj Municipoj, la Konstitucio
firmigas la administracia centralismo.
Aprobita la Konstitucio, en kiu oni rekonas la Mo-
narkion, Serrano devis alpreni la Regentecon ĝis la
ĵuro de nova reĝo. Do li ĉesis esti registrar-preziden-
to kaj alprenis tiun respondecon Prim. Poste ambaŭ
generaloj dediĉiĝis al la serĉado de nova reĝa dinas-
tio por Hispanio. Oni ekskludis la opcion de la bur-
bona dinastio. La demarŝoj ĉe la kortegoj de Eŭropo
serĉante novan monarkon por Hispanio konstituas
unu el la epizodoj pli groteskaj de nia historio… kaj
ankaŭ tragikaj, konsiderante la sekvojn ene kaj for
de la lando.
La afero estis komplika pro la opono de la respublik-
istoj, kiuj ne akceptis la decidon de la plimulto. Ilia
reago atingis grandan gradon je perforto en Tarago-
Generalo Juan Prim
49
no, kie la guberniestro volis malpermesi iun mani-
festacion sub la slogano: Vivu la federacia Respubli-
ko! La manifestaciantoj murdis la sekretarion de la
guberniestro. La registaro ordonis la dissolvon de la
Volontuloj de Taragono kaj Tortoso kaj tiu dispono
estis interpretita kiel provoko kaj okazigis ĉagrenan
plendon de la deputitoj kiuj troviĝis en Madrido. En
Barcelono okazis iuj manifestacioj je protesto kiuj
estis perforte subpremitaj. La revolucia eksplodo
etendiĝis al kelkaj provincoj kaj metis en danĝeron
la transirado al la nova Monarkio. La provizora reg-
istaro prezentis al la Parlamento projekton por
eventuale ĉesigi la konstituciajn garantiojn dum la
daŭro de la insurekcio kaj deklari la milit-staton en
tiuj lokoj en kiuj estus necesa iu armita interveno.
Kun la protesto de la respublikistoj: Castelar, Figue-
ras, Pi-y-Margall… la leĝo estis aprobita la 5an de
oktobro 1869 kaj Prim povis sufoki la respublik-
istajn fokusojn en Zaragozo, Alikanto, Valencio kaj
Andaluzio. Restarigita la
ordo, la leĝo estis nuligita
kaj oni restarigis la konsti-
tuciajn garantiojn.
La serĉado de nova reĝo
dividis la revolucian koali-
cion; ĉiu partio preferis iun
kandidaton kiu konvenus al
siaj interesoj. La unionistoj
preferis la Dukon de Mont-
pensiero, edzo de la frat-
ino de la reĝino Izabela kaj
filo de la franca eksreĝo
Filipo de Orleans. Ci tiu
estis intriginte transdonante
monfondusojn al la revolu-
ciuloj, sed estis granda la
opono kontraŭ lia kandida-
teco ene kaj for de la lan-
do; Napoleono la 3a komu-
nikis al Prim sian kontraŭ-
staron kaj ĉi tiu akceptis la
vetoon. Demokratoj kaj progresistoj aprobadis la
kandidatecon de Ferdinando de Coburgo, vidvo de la
reĝino de Portugalio. La reĝeco de tiu persono povus
efektivigi, estontece, la reŭnuiĝon de ambaŭ iberiaj
landoj, kio ne estis akceptebla por Britio kaj Francio.
Tial estis la kandidato mem kiu rifuzis pretekstante
multaĝon. Prim penis altiri la arkidukon Leopoldo
de Hohenzollern-Sigmarigen, sed denove aperis la
opono de la franca imperiestro, kiu timis danĝeron
por la ekvilibro en Eŭropo se oni akceptus tiun ger-
manan kandidaton. Lia premo sur Wilhemo de Pru-
sio por ke oni retiru tiun kandidatecon estis la kaŭzo
de la franc-prusia milito kaj sekva malapero de la
franca imperio. Tiu kazo estas iu klara ekzemplo de
la t. n. “papilia efiko”. La teorio de la “papilia efiko”
asertas ke movado de papili-flugiloj povas okazigi
ŝtormon en la kontraŭa flanko de la planedo. Tiele,
la malkontento de la loĝantaro de malgrava lando
kia Hispanio ekigis procezon kiu fine okazigis la mi-
liton inter du grandaj imperioj kaj la malaperon de
unu el ili.
Oni pristudis ankaŭ la eblan kandidatecon de Espar-
tero, sed li mem rifuzis en eble ties plej saĝa decido
en sia vivo. Do ne restis multaj opcioj, ĉefe se oni
devus trovi iun kiu ne vekus maltramkvilon en la eŭ-
ropaj ministrejoj. Fine, la negocado kun la itala reĝo
Victoro Enmanuelo donis frukton. Oni interakordis
kun li ke lia dua filo Amadeo de Sabojo, Duko de
Aosto, sin surkapigu la hispanan kronon se la Par-
lamento de Madrido akceptus lin. Prim prezentis kaj
defendis en la Parlamento tiun kandidatecon la 16an
de oktobro de 1870. La rezulto de la voĉdonado es-
tis, inter la tuto de 334 voĉdonintoj, 191 voĉdonoj
favore al Amadeo de Sabojo, 60 deputitoj voĉdonis
favore al iu Federacia Respubliko, la Duko de Mont-
pensiero atingis 27 voĉdo-
nojn, Inter alie, estis eĉ 8
voĉdonoj por Espartero kaj
2 por Alfonso, la filo de
Izabela.
Do, estis proklamita reĝo
de Hispanio la Duko de
Aosto, Amadeo de Sabojo.
Eble la 19 voĉdonoj sen-
nomaj (favore al neniu)
apartenis al la karlistaj de-
putitoj. Ili ne tuj, sed bal-
daŭ poste, forlasus la par-
toprenon en la institucioj
kiam ilia pretendanto Car-
los la 7a, nepo de la unua
pretendinto Carlos, eniros
en Hispanion por gvidi
trian karlisman militon kiu
daŭrus kelkajn jarojn.
Krom ĉio ĉi, la nova reĝi-
mo devis alfronti aliajn
problemojn. En Kubo, iu el la malmultaj teritorioj
kiuj restis el la iama grandega kolonia imperio de
Hispanio, naskiĝis movado celanta la sendependiĝon
de tiu kolonio. Kontraŭ la opinio de Prim, kiu ne
volis ke Hispanio havu kroman militon tiel mal-
proksime, aliaj regantoj postulis kaj disponis la
sendadon de trupoj por kontraŭbatali tiun movadon.
Tiam Prim estis ankaŭ en malakordo kun Serrano, la
alia ĉeflidero la insurekcio de 1868. Okazis ke spit’
al la influa situacio de Serrano ene de la post-
revolucia regantaro, li ne sukcesis, pro la opono de
Prim, ke la fervoja firmao el kiu li estis akciar-
posedanto ricevu la ŝtatajn subvenciojn kiujn li celis.
Pro diversaj kaŭzoj, en tiuj momentoj Prim havis
multajn kaj potencajn malamikojn en la landaj pov-
sferoj.
Karikaturo pri la demarŝoj de Prim kaj Serra-
no serĉante novan reĝon por Hispanio.