44
Eksigita O’Donnell, fine de februaro de 1863 la reĝ-
ino trovis neniun, kiu volus gvidi registaron kun Par-
lamento elektita laŭmezure de la Liberala Unio. Ali-
flanke ne eblis elekti tiam alian Parlamenton post la
reĝa rifuzo al O’Donnell fari tion. Estis kelkaj tagoj
je konfuzo intencante organizi registaron de Narváez
kiu ne konkretiĝis. Poste oni formis alian de Armero
kiu ne faris la koncernan ĵuron tial ke la reĝino mal-
permesis al ĝi dissolvi la Parlamenton. Sekve oni in-
tencis denove formi registaron de Narváez kaj alian
de Concha. La reĝino intervidiĝis kun la progresistoj
kiuj deklaris ke ili ne kapablis regi en tiuj cirkons-
tancoj. Fiaskis ankaŭ la reĝaj demarŝoj por ke aceptu
formi registaron Generalo Prim, laste aliĝinta al la
progresistoj.
En tiel konfuza situacio Izabela alvokis la oldulon
Miraflores dum la nokto de la 2a de marto kaj petis
ke li formu registaron se eble tiun nokton mem. Estis
klare ke tiu povus esti nur transicia registaro por eliri
el tiu tikla situacio. La registaro kiun kapablis formi
Miraflores estis ricevita en Parlamento kun ia teniĝo
kiu povas esti difinita kiel miksaĵo de surprizo kaj ri-
fuzo. Kvankam la parlamenta deputitaro estis tre di-
vidita estis klare ke tiu organismo ne eltenus dum
multe da tempo la registaron de Miraflores. Sekve de
iu tumulto en la parlamentejo kontraŭ la registaro es-
tis finigitaj la sesioj la 6an de majo, kaj poste, meze
de aŭgusto estis dissolvita la Parlamento.
En tiuj politikaj cirkonstancoj ne estus konvene ke
tiu malfirma registaro alprenu la aŭtoritateman ten-
iĝon kiun ĝi montris dum la organizado de la balot-
ado por elekti novan parlamentanaron. Paradokse,
kvankam la registaro disponis de ĉiuj ŝtataj instru-
mentoj por certigi al si la elektadon de favora pli-
multo kaj uzis ilin senhezite, meze de januaro 1864
ĝi estis venkita en la asembleo kaj devis demisii.
Sekvis poste nova etapo de efemeraj ministraroj kaj
ĝenerala konfuzo. Arrazola formis registaron kiu
daŭris nur kvardek tagojn dum kiuj ĝi devis suferi la
sekvojn de la problemoj derivitaj de la antaŭa hisp-
ana interveno en Dominiko kaj Peruo. Dum iuj tagoj
kiam la reĝino retiriĝis por akuŝi unu el ŝiaj filinoj,
Francisco de Asís, kunlabore kun la financisto Sala-
manca, intervenis en iu korupt-afero de premado al
iuj ministroj por la akceptado de iu negoco el kiu li,
la edzo de la reĝino, enspezus grandan komision. La
ministroj preferis demisii kaj ili estis anstataŭitaj de
Mon, asociita kun Pacheco kaj Cánovas del Castillo,
kiu paktis kun O’Donnell por disponi je ĉi ties apogo
ŝanĝe de kvar ministrejoj por la Liberala Unio, sed
la konkordo kun la sekvantoj de O’Donnell ne daŭris
multe kaj en septembro de 1864 tiuj ministroj demi-
siis por trudi la falon de la registaro kaj promocii la
revenon de Narváez apogita de O’Donnell mem, al
kiu konvenis la ekzistado de iu reakcia registaro por
prezentiĝi li kiel la sola organizita liberala opozicio,
samtempe ke per tiu manovro oni baris la revenon de
la progresistoj al la aktiva politiko.
Per la falo de Arrazola la progresistoj sin konsideris
trompitaj vidante ke oni ne plenumis la promesojn
kiujn oni estis farinte al ili por reveni al la Parlamen-
to. Sekve de tio tiu partio de la progresistoj sin pro-
noncis favore al retiriĝo. Por multaj el ili tio povus
signifi resti for de la politiko, sed kiam la partioj for-
lasas la laŭleĝan bataladon ili sin sentas devigitaj
preni la armilojn. Kaj ĝuste tio okazis tiam: la histo-
rio de la kvar jaroj inter ĉi tiu krizo kaj la revolucio
de 1868 estis, en kio rilatas al la progresistoj, la ra-
porto de la sinsekvaj intencoj preni la povon perfor-
te, inicitaj en la sama somero de 1864.
En septembro denove estis alvokita Narváez al la
registrar-gvidado. Prim estis plenenmetita en kons-
pirado inter la progresistaj vicoj kiujn la reĝino de-
cidis teni for de la regado laŭ la konsilojn de pastro
Claret kaj la kortega kamarilo. Prim sukcesis unuigi
la progresistojn kaj altiris ankaŭ kelkajn anojn el la
Liberala Unio. Kiel kutime, Narváez regadis brutale
kaj aŭtoritatece. Li perdekrete malpermesis la publi-
kan esprimadon de politikaj opinioj. Iu universitata
profesoro, Emilio Castelar, publikigis artikolon de-
noncante iun kortegan skandalon: la vendado de pu-
blikaj propraĵoj favore al la reĝa familio.
45
La registaro postulis tujan ĉeson de Castelar, sed la
universitata rektoro, Montalbán, rifuzis obei tion.
Kiel reago la registaro nomumis novan rektoron. Tio
provokis movadon de solidareco kun Montalbán kaj
Castelar. Demisiis multaj profesoroj kaj la studentoj
organizis tumultojn kontraŭ la regantaro. González
Bravo, Ministro pri Internaj Aferoj, mobilizis la Ci-
vilan Gvardion por sufoki la movadon. La nokton de
la 10a de aprilo de 1865 pasis al la historio sub la
nomo “masakroj de la nokto de Santa Danielo”. Ti-
am estis granda manifestacio da studentoj kaj aliaj
sociaj sektoroj en la placo “Suna Pordo” kontraŭ la
disponoj de la registaro de Narváez. González Bravo
ordonis al la Civila Gvardio impeti kontraŭ la ma-
nifestaciantoj. En tiu kvartalo troviĝis ankaŭ iuj ar-
meaj unuoj. La armitaj fortoj atakis la civitajnojn
pafante kaj per bajoneto. Rezulte de tiu agado mortis
14 personoj kaj estis 193 vunditoj.
Tiuj eventoj ankoraŭ plu kaj pli damaĝis la bildon de
la reĝimo. Eĉ personoj de la moderistaj medioj, kiel
Cánovas del Castillo, kondamnis la politikon de la
registaro. Kaj eĉ ene de la sama registaro estis mal-
akordo pri tiu temo; tre kritikis la ministron Gonzá-
lez-Bravon, en registara kunveno, alia ministro, Al-
calá Galiano kiu poste mortis pro brust-angino.
Kritikita de ĉiuj kaj pli kaj pli sen apogoj ene de la
armeo, Narváez estis ĉesigita de la reĝino kaj ansta-
taŭita de O’Donnell ekde la 21a de junio. Ĉi tiu ne
sukcesis revivigi sian Liberalan Union ĉar la pro-
gresistoj kiuj iam apogis lin ne pretis aŭskulti lin
tiam, spital tio ke li rehabilitis la punitajn profeso-
rojn kaj iome restarigis la pres-liberon. La progres-
istoj estis evoluintaj de la teniĝo de politika reteniĝo
al la revolucia konspirado por alveni al la regado de
la lando kiun la kortego neadis al ili.
Prim fiaskis en intenco je militista ribelo komence
de la jaro 1866. Poste, la 22an de junio de tiu jaro
okazis ribelo de la serĝentoj de artilerio de la ma-
drida garnizono de San-Gil. Ili intencis okupi la mi-
nistrejon pri Internaj Aferoj por starigi tie provizoran
registaron, sed fiaskigis la operación la tieaj trupoj.
Retiriĝinte al ilia kazerno estis poste submetitaj de la
trupoj gviditaj de Generalo Serrano, dum estis alsalt-
itaj kaj detruitaj ankaŭ la barikadoj kiujn iuj civilaj
ribelintoj starigis en diversaj stratoj de la ĉefurbo. La
registaro ordonis la mortpafon de 66 ribelintoj, sed
O’Donnell kontraŭfrontis la deziron de la reĝino, kiu
postulis milon da mort-kondamnoj.
Do, O’Donnell perdis la konfidon de la Izabela kaj
devis demisii; ĉagrenita li deklaris ke li ne plu eniros
en la palacon dum la reĝado de tiu ino. Lia ĉagreno
estis prava. Post lia demisio, sia anstataŭanto, Nar-
váez, deklaris ke la reĝino pardonis la mortkon-
damnitojn de la ribelo. O’Donnell rajtis pensi ke la
milo da mortkondamnoj, kiujn Izabela postulis al li
kaj tiuj 66 kiujn li fakte permesis ekzekuti estis
truditaj al li far la reĝino por malamikigi lin kun la
militistaro. La 10an de julio komenciĝis la sesa kaj
lasta registaro de Narváez kiu daŭrus ĝis lia morto.
La tuta daŭro de tiu registaro estis kondiĉita de la
timo al la revolucio, en kies favoro estis laborante la
plej aktivaj membroj de la opozicio. La progresistoj
kaj la demokratoj kunvenis en Ostende por inter-
akordi la faligon de la reĝimo. Oni alvenis al Pakto
kiun subskribis, inter aliaj, Prim, Sagasta kaj Ruiz
Zorrilla. Oni interakordis la elektadon de Asembleo
por ellabori novan Konstitucion kaj oni kreis revolu-
cian komitaton en Bruselo cele prepari ribelon por la
monato aŭgusto de la sekva jaro. En tiu dato iuj
militistoj ribelis en Katalunio, Aragono, Béjar kaj
proksime al Madrido. Tamen la registaro lerte reagis
por sufoki tiujn intencojn kiuj, ĉiukaze, ĝuis mal-
grandan apogon. Prim estis alirinta al Valencio por
estri de tie la insurekcion, sed iuj tieaj implikitaj
militistoj rifuzis kunlabori malakorde kun la abolicio
de la sistemo de rekrutado de la revolucia programo.
Prim revenis al Marsejlo kaj de tie iris poste al la
Pirineoj kaj senutile atendis la fortojn kiuj helpus lin
trairi la landlimon. La puĉo estis fiaskinta.
La politiko de Narváez regi sen la Parlamento prak-
tikante egan militistan despotismon, provokis dizer-
tojn eĉ en la reĝa familio. La infanto Enrique denon-
cis ekde Parizo la hispanan situacion. La Duko Mon-
tpensiero, bofrato de la reĝino, esprimis al ĉi tiu la
neceson ŝanĝi la politikon praktikitan de la registaro,
laŭsence de plia liberigo. La rifuzo de Izabela aŭs-
kulti la avertojn de siaj parencoj pelis ĉi tiujn al la
flanko de la revolucio. Fernández de Córdova komu-
nikis al la gedukoj Montpensiero, en decembro
1867, en ties palaco en Seviljo, ke iuj generaloj, kiel
Serrano kaj Dulce, agadus energie por meti ilin sur
la tronon de Hispanio. Tamen la dizerto plej notinda
estis tiu de O’Donnell kaj ties sekvantoj.
La reĝino Izabela la 2a estis la unua hispana mo-
narho kiu estis fotografiita.
46
Narvárez forpasis la 23an de aprilo de 1868 kaj sek-
vis lin kiel registrar-prezidento González Bravo, iu
civilulo ankaŭ li despota kaj aŭtoritatema sed sen la
prestiĝo kaj la aŭtoritato de lia antaŭanto.
De tiam pliaj unionistaj sin montris pretaj puĉi. La
registaro forpelis al Kanari-insuloj la generalojn: Se-
rrano, Dulce, Bedoya… al Lugo Generalon Zavalo,
al Sorio: Generalon Fernández de Córdova, al Balea-
ro: Generalon Echagüe. La gedukoj Montpensiero
estis ekziligitaj for de Hispanio. Sed tiuj disponoj es-
tis kontraŭefikaj ĉar iuj militistoj aldoniĝis al la
konspiro solidarece kun siaj kamaradoj. La sola dife-
renco inter la unionistoj kaj la progresistoj estis la
kandidateco de Duko Montpensiero por la hispana
trono ĉar Prin ne akceptis tion tial ke, laŭ li, Napole-
ono la 3a neniel konsentus ke iu Orleans reĝu en
Hispanio. La afero estis eventuale parkita lasante la
decidon pri tiu temo al la Asembleo kiu devus el-
labori novan Konstitucion.
La revolucia fronto jam estis formita. Progresistoj,
unionistoj kaj demokratoj unuiĝis sub la komuna ce-
lo faligi la monarkion de Izabela la 2a. La koalicio
ne estis solida. Prim malkonfidis pri la demokratoj
post la fiasko de la antaŭa jaro, kaj la progresistoj
malfidis je la unionistaj generaloj. Tamen, laŭ espri-
mo de Olózaga, estis iu obstaklo kiu estis necese fal-
igi, kaj ne eblis ĝin faligi sen ĉies kontribuo. Ĉi tie
oni devas klarigi ke Prim tute ne deziris la interve-
non de la civiluloj en la insurekcio. La sola konce-
sio al la postuloj de Maldekstraro, kiujn li konsentis
fari estis la elektado por Kortesoj ellaborendaj novan
Konstitucion. Cetere li eĉ ne deziris la formadon de
revoluciaj komitatoj far la civiluloj kaj eĉ ne la reor-
ganizadon de la civitana milico. Lia sola celo estis la
regado de la progresistoj sed sen sociaj koncesioj al
la popolo. Ne pli revolucia estis Generalo Serrano;
ni jam vidis lin, laŭlonge de ĉi tiu historia raporto,
apogi ĉiun reakcian politikon. Kion pelis lin al la vi-
coj de la insurgentoj? Li estis akciar-posedanto de
grava fervoja firmao kaj sin metis kontraŭ la reĝimo
de Izabela kiam la lasta registaro de Narváez rifuzis
koncesii al tiu firmao la subvenciojn kiujn li estis
mendinte. Rilate al O’Donnell, li promesis ne plu
apogi la reĝinon sed li promesis ankaŭ ne ribeli kon-
traŭ ŝi. Cetere, kiam okazis la militista ribelo li jam
estis mortinta de antaŭ preskaŭ unu jaro.
La ribelo komenciĝis per puĉo de la mar-armeo en
Kadizo, la 19an de septembro 1868, kiun sekvis de-
klaracion de la generaloj. La devizo de la ribelo es-
tis: Vivu Hispanio kun honoro! Du tagojn poste al-
venis la unionistaj generaloj kiel Serrano kaj iuj ci-
viluloj kiel Sagasta. En Seviljo formiĝis revolucia
Konsilio kiu diskonigis manifeston formulantan la
bazajn principojn de la demokratoj: balot-sistemo
kun universala voĉdonado, pres-libero, abolicio de la
mortpuno, elektado de Korteso por fari novan Kons-
titucion… Poste Malago, Almerio, Kartageno kaj
multaj aliaj urboj aldoniĝis al la insurekcio.
En Madrido la fortoj loĵalaj al Izabela la 2a organiz-
iĝis, kaj iu armeo subgvide de la markizo de Nova-
liches alfrontiĝis kun la ribelintoj kiuj estis venantaj
el la sudo al Madrido. En la ponto de Alkoleo, prok-
sime al Kordovo okazis batalo inter ambaŭ armeoj la
27an de septembro. Kiam la tago finiĝis la venko es-
tis decidita favore al neniu el la batalintaj armeoj.
Ambaŭ armeoj kampadis por tranokti al unu kaj alia
flanko de la ponto. La markizo de Novaliches rezul-
tis vundita dum la batalo; lia anstataŭanto en la gvid-
ado de la elizabeta armeo decidis retiri tiun armeon
dum la nokto. Je la tagiĝo de la 28a de septembro la
armeo de la ribelintoj, gvidata de generalo Serrano,
konstatis ke estis fuĝintaj la trupoj de la reĝa armeo;
sur la kampo restis nur mortintoj kaj vunditoj el tiu
forfuĝinta armeo. Tiu fuĝo signis ne nur la rezulton
de la batalo sed ankaŭ la destinon de la reĝimo. Por
la insurekciaj trupoj la vojo al Madrido restis libera.
La reĝino kaj ties kortego troviĝis tiam somerumante
en San-Sebastián. Kiam ŝi eksciis pri la ribelo de la
mar-armeo kaj ke neniu militista ŝipo restis fidela al
si, ŝi prenis energian decidon: ŝi nomumis novan Mi-
nistron pri Mar-armeo, iu akademia profesoro sen iu
ajn rilato kun la maraj aferoj. Sekve ŝi pretis reveni
al Madrido kune kun la kortego. Kiam la trajno estis
preta por la eliro destine al la ĉefurbo alvenis me-
saĝo el Madrido komunikante ke la situacio estis
multe pli grava ol supozite. Do la kortego decidis
ekziliĝi en Francion. La reĝado de Izabela la 2a al-
venis al ĝia fino. Akompanis ŝin al la ekzilo ne ŝia
edzo kun kiu ŝi jam ne plu kunvivados sed ŝia tiama
amanto, Marfiori, iu nevo de Narváez.