43
ĉino estis milita promenado, sed alportis neniun pro-
fiton al Hispanio. Male, al Francio ĝi utilis por entre-
preni ĝian kontroladon de la Hindoĉina teritorio.
La milito kontraŭ Maroko (1859-1860) havis kiel
preteksto iu atako de rifanoj al la hispana fortika ur-
bo de Ceŭto. Laŭ ies opinio, ĝi konstituis klopodon
de koloniisma ekspansio en NordAfriko. Sed ne tiel
ambicia estis la celo de O’Donnell ĉar antaŭe li estis
akceptinta la britan postulon ne okupi Tanĝeron nek
iun ajn teritorion kiu povus modifi la elvilibron en la
areo de la Ĝibraltara mar-kolo. O’Donnell havis
aliajn kialojn por sin implikiĝi en tiu aventuron. La
Liberala Unuo estis reganta de antaŭ du jarojn kaj li
jam estis perceptinta la signojn de la kortegaj intri-
goj celantaj alvenigi denove la moderistojn al la reg-
ado, kaj tiam O’Donnell inventis la militon de Afri-
ko, maljusta milito ĉar la malfeliĉaj maŭroj akcept-
adis ĉiujn hispanaj postulojn, eĉ mort-pendumi la
sengravulojn kiuj estis la kaŭzo de la konflikto; sed
estis necese distri la reakcian kortegon per la milito
kontraŭ la islamanoj, kiuj per ilia subevoluo kaj mal-
riĉeco estis facile venkeblaj, kaj tiamaniere la milita
gloro plifortigus lian registraron kaj haltigus la kort-
egajn intrigojn.
Alisence, ankaŭ la celo trankviligi la ambiciajn mi-
litistestrojn estis plensukcesa. Oni atingis meti finon
al la konstanta kutimo de la militistaj pucoj surbaze
de politikaj ambicioj per abunda rikolto da premioj
kaj rekompencoj: promocioj, medaloj… krom nobe-
laj titoloj por la estroj de la armeo: O’Donnell mem
estis nomumita Duko de Tetuán. La operación oni
faris per iu armeo malbone ekipita kaj eĉ malpli
bone preparita, kun infanterio da nespertaj rekrutoj.
El la proksimume ok mil mortintoj en la milito, kvin
mil estis viktimoj de ĥolero kaj aliaj malsanoj pro la
malbonstato de la nutraĵoj. Tamen la propagando pri
la milito estis tre optimisma kaj emfazis venkojn kiel
tiuj de Castillejos kaj Tetuán. Sed la profito de tiu
milito estis preskaŭ nula.
Dum la daŭro de tiu kampanjo estis en Madrido iu
karlista konspiro. Estis planita iu militista operacio
por entronigi iun filon de la pretendinto Carlos. Sed
la afero fiaskis kaj kelkaj konspirantoj estis arestitaj
kaj pafmortigitaj.
O’Donnell implikiĝis en aliaj eksteraj konfliktoj en
interakorto kun Francio kaj Britio. Tiu de Meksiko
alportis nek profiton nek gloron al Hispanio. Tamen
Napoleono la 3a sukcesis entronigi tie iun imperi-
estron, sed fine ankaŭ tiu afero rezultis malsukcesa.
Same okazis kun la reaknesado de Dominiko al His-
panio; la usona interveno igis ke la procezo fuŝiĝis.
Ĉiuj-ĉi eksterlandaj aventuroj de la registaro de
O’Donnell utilis nur por iome plulongigi la daŭron
de ties regado kontraŭ la konstanta intrigado kaj pre-
mo de la kortega kamarilo, al kiu aldoniĝis, en la ja-
ro 1857 la pastro Claret, konfesprenanto de la reĝ-
ino, kaj en kiu estis tiam iu nova favorito de Izabela,
ĉi ties sekretario Miguel Tenorio.
Olózaga kritikadis en la parlamento la toleron de la
registaro antaŭ la ekscesoj de tiu klerikara kamarilo,
kiel la bruligado de libroj kondamnitaj de la eklezia
cenzuro. Aliflanke, la formulo de la Liberala Unio
sin estis fendiĝanta perdante forton kaj efikon. Du-
me Cristina, la patrino de la reĝino, ankoraŭ ekziliita
en Portugalio konspiradis kun la parlamentanoj por
ebligi ŝian revenon al Hispanio. Kiam O’Donnell
volis dissolvi la Parlamenton, la reĝino rifuzis kon-
senti tion kaj provokis la demision de la registaro kiu
estis la plej daŭra de ŝia tuta reĝado.
Por multaj historiistoj kaj la oficialaj historioj de
postaj reĝimoj de Hispanio, la periodo tiam finiĝanta
karakteriĝis pro la militaj, eksteraj, operacioj, ĉefe
tiuj de NordAfriko. Sed plej grave por la progreso de
nia lando estis la granda industria impulso de tiuj ja-
roj kaj la kultura evoluo de la hispana socio. Kvan-
kam en la kamparoj daŭre estis granda procento de
analfabeteco, en la urboj kaj industriaj centroj, kons-
ciaj pri la febleco en kiun metis ilin la nesufiĉo de la
eduksistemo, la organizitaj laboristoj klopodis aliri
per si mem al la akiro de la kulturo. Ekde la kvarde-
kaj jaroj de la jarcento aperadis edukaj centroj sen-
dependaj de la ŝtato. Pri la efiko de tiuj rimedoj ates-
tas la impulso kiun tiam ricevis la presaro kaj la
libro-eldonado. Ankaŭ la teatro estis tiam efika ilo
por la politika edukado de la amasoj.
Ĉar tiam la libroj estis sufiĉe multekostaj, la amasoj
sojfantaj kulturon svarmis en la ekzistantaj bibliote-
koj. Sed la plej provizita biblioteko en la lando trov-
iĝis en la reĝa palaco por ties uzado far unu sola per-
sono kiu neniam eniris en tiu ĉambro kaj preferis of-
te uzadi la danc-salonon de la sama palaco. Post
multaj jaroj, kiam la reĝino estis ekzilita en Francio,
ŝi rekonis ke ŝi multe eraris dum sia reĝado pro la
nesufiĉa eduko kiun ŝi estis ricevinta.