40
da tumultoj en Kastilio, kie la ribelintoj bruligis la
faruno-farejojn kaj la ŝarĝitajn vetur-portilojn krom
iujn magazenojn en Valladolido, Palencio kaj Me-
dina-de-Ríoseco. La regantaro ne volis aŭ ne sciis
rekoni ke estas rekta rilato inter la mizero de la ama-
soj kaj la malboniĝo de la publika ordo. O’Donnell,
per iu diskurso, atribuis la tumultojn de Kastilio, sa-
me kiel la strikojn de Katalunio kaj aliajn konflik-
tojn tiam okazantajn en Valencio kaj Zaragozo, al
inspiro de la socialismo kies programo povas kon-
kretiĝi per la devizo: “Batal’ kontraŭ ĉiu posed-
anto!”. Laŭ li, la registaro devus puni tiajn grandajn
krimojn.
Tio, kio reale okazis, estis ke la plej radikalaj gene-
raloj, ĉefe Serrano, estis pretaj meti finon perforte al
la progresista registaro, kaj tiusence ili faris premon
sur O’Donnell. La mal-
akordo ene de la registaro
igis necese ke ambaŭ lide-
roj, Espartero kaj O’Don-
nell, samtempe prezentu il-
ian demision antaŭ la reĝ-
ino. Sen la aprobo de nova
konstitucio, daŭre validis
la antikvaj normoj por la
ĉesigo kaj starigo de regist-
aroj, normoj kiuj asignis
gravan povon al la monar-
ĥo por tiuj funkcioj. Iza-
bela akceptis la demision
de Espartero kaj mendis al
O’Donnell estri novan reg-
istaron. Kiam oni anoncis
publike la nomumon, la
14an de julio, la anonco
iris akompanita de deklara-
cio de sieĝ-stato en la tuta
lando. Temis pri vera puĉo
aŭ ŝtat-renversigo far iu
reĝino kaj la politikaj de-
marŝantoj de la interesoj de
la posedantaj klasoj, kiuj
sin sciis sufiĉe fortaj por renversigi la situacion
kreitan de la revolucio de 1854.
La kontraŭrevolucia puĉo okazis kiam la deputitoj
de la Parlamento estis feriantaj, kun la konstitucio
redaktita sed ne publikigita, kun la intenco reunuiĝi
la 1an de oktobro por kulmini la konstitucian taskon.
La deputitoj urĝe kunsidis la 14an de julio por rifuzi
la novan registaron, decido kiu estis aprobita per 82
voĉdonoj kontraŭ unu. Sed la komisio kiu devus ko-
muniki tiun decidon al la reĝino eĉ ne estis akcept-
ita en la palaco, kaj la deputitoj restis en la parla-
mentejo dum la tuta nokto de la 14a al la 15a de
julio. Laŭ ordono de O’Donnell oni kanon-pafis
kontraŭ la konstruaĵo de la Parlamento. Tial ke ilia
malgranda nombro ne permesis al ili disponi ion, la
deputitoj iom post iom forlasis la kongresejon.
La civitana milico de Madrido pretiĝis rezisti, sed
Espartero, anstataŭ alpreni la gvidadon de movado
preta apogi lin, hastis sin kaŝi. La armeo, kiu okupis
la stratojn kun la helpo de artilerio, fine frakasigis la
popolajn fortojn al kiuj mankis estro por gvidi ilin
kaj kiuj apenaŭ disponis je sufiĉe da municio. Estis
rezistado en diversaj lokoj en Hispanio, ĉefe en Bar-
celono ekde la 18a de julio, komenciĝinta per iu ma-
nifestacio kiu estis mitral-pafita laŭ ordono de Zapa-
tero. Sabate, la 19an, oni ne batalis, sed oni estis
starigante barikadojn. Dimanĉe, la 20an, la batalado
pliintensiĝis: oni batalis de strato al strato kaj la in-
surekcio etendiĝis al la ĉirkaŭaj urboj dum la ka-
nonoj de Montjuïc denove bombardadis Barcelonon.
Fine, la 21an, Zapatero ordonis alsalti la barikadojn
bajonet-atake, dum daŭre uzis la kanonojn en la stra-
toj, tiel ke la 22an oni po-
vis likvidi la lastajn foku-
sojn de la rezistado. La fi-
na rezulto estis 63 mort-
intoj en la armeo kaj pli ol
kvarcent de la civila loĝan-
taro krom la postaj vikti-
moj de sovaĝaj reprezalioj.
La lasta fokuso de la re-
zistado estis Zaragozo kies
regiona ĉefgeneralo kapitu-
lacis kaj fuĝis al Francio.
Dume, forlasante tiujn, ki-
uj konfidis je li, kaj for-
oferis siajn vivojn por sub-
teni lian povon, Espartero
restis kaŝita en Madrido ĝis
la 3a de aŭgusto, kiam li
adiaŭis la reĝinon kaj pre-
nis diliĝencon kiu portis lin
for de Madrido kaj de la
historio. Por sin pravigi, li
deklaris ke li estus povinta
venki O’Donnell-n sed ke
tiele ankaŭ estus falinta la
monarkio. Ke Izabela daŭ-
re plu reĝu pli gravis por li ol la libereco de la
hispanoj!
La registaro de O’Donnell aboliciis la nacian mili-
con, dissolvis la Parlamenton, eksigis provincajn kaj
municipajn aŭtoritatojn, haltigis la alienadon de la
ekleziaj posedaĵoj, silentigis la presaron kaj restar-
igis la moderistan konstitucion de 1845. Tri mona-
tojn poste, plenumita la kontraŭrevolucia tasko, Iza-
bela la 2a konsideris ke kun la malpura laboro farita,
ŝi povis liberigi sin de O’Donnell kaj adiaŭis lin. Por
prezidi sekvan registaron la reĝino elektis… Nar-
váez-n. Kiam finiĝis la kontraŭrevolucia jaro 1856,
tiu aŭtoritatema generalo denove estis reganta la
landon laŭ sia konstanta kutimo, t.e.: per dekretado.
Tia estis la trista realaĵo de la konstitucia reĝimo de
Hispanio!
La reĝino Izabela la 2a