37
En la jaro 1854, post jardeko de moderista supereg-
ado, la politika krizo en Hispanio estis alveninta al
neeltenebla situacio. La ŝtataj financoj estis ruinig-
itaj, en Katalunio estis kvazaŭ dua karlisma milito
kun gerila aktivado kiun la armeo ne sukcesis tute
sufoki, en la sama regiono estis forta ankaŭ la respu-
blikanismo. Paradokse, tie estis fakta kunlaborado
kontraŭ la moderistaj registaroj– de karlistoj kaj res-
publikanoj. Fakte, en la tuta lando ĉiuj politikaj gru-
poj, eĉ la moderistoj mem, staris kontraŭ la moder-
ista registaro kaj kontraŭ la reĝa patrino.
La 28an de junio okazis en Madrido iu militista ribe-
lo gvidita de O’Donnell kaj aliaj generaloj. Post iu
alfrontiĝo kontraŭ trupoj lojalaj al la regantaro la ri-
belintoj adresiĝis al Andaluzio tial ke kili ne atingis
en Madrido la apogon kiun ili esperis. Postkuris ilin
la trupoj de la ĉefurbo, pli multenombraj. Por pli-
bonigi sian situacion, la ribelintaj militistoj serĉis la
apogon de la progresistoj kaj tiucele ili oferis politi-
kan ŝanĝon kiu ne estis en iliaj komencaj planoj.
O’Donnell, laŭ sugesto de Serrano, subskribis la
“Manifeston de Manzanares”, redaktitan de Cánovas
del Castillo, kie proponis “la konservadon de la tro-
no sed sen kamariloj kiuj malhonorigas ĝin”, malpli-
iĝon de la impostoj kaj restarigon de la civitana mi-
lico. Diskonigita tra Madrido ekde la mezo de julio,
la manifesto havis rapidan mobilizigan efikon en ur-
bo kie estis granda senlaboreco.
La registaro ne sukcesis kontraŭbatali la ribelintojn
kun la superaj militistaj fortoj je kiuj disponis kaj ĝia
pozicio malfortiĝis laŭmezure ke la movado etend-
iĝis tra tuta Hispanio kun ribeloj en Barcelono, Va-
lladolido, Valencio, Asturio... Ĉar la situacio tiel
malboniĝis, Sartorius sin sentis devigita cedi la po-
von al Generalo Fernando Fernández de Córdova,
kiu akceptis ĝin la 17an de julio samtempe ke la ma-
dridanoj estis komenciĝantaj tumulton kiu komenc-
iĝis per la alsalto al la palacoj de la financisto Sala-
manca, de Sartorius kaj sekvis per tiu de la María
Cristina kiu devis fuĝi por sin protekti en la reĝan
palacon. Dum oni bruligadis en la stratoj la meblojn
de tiuj palacoj, la amasoj alsaltis la prizonon de Sa-
ladero por liberigi la demokratojn tie enkarcerigitajn.
Fernández de Córdova formis registaron konsistan-
tan el neradikalaj progresistoj kaj opoziciantaj mo-
deristoj, kaj metis ĝin sub la prezidanteco de Duko
de Rivas ĉar li, kiel antikva persekutanto de progres-
istoj, ne taŭgis por negoci kun la ribelintoj. Sed la
popola tumulto igis neebla tiun negocadon. Kun la
armeo malproksime de la ĉefurbo, ne estis en Madri-
do sufiĉaj fortoj por sufoki la revolucion.
La franca ambasadoro konsilis al la reĝino ne forlasi
la ĉefurbon. Eble laŭ sugesto de ŝia patrino, Izabela
decidis alvoki Esparteron. La generalo troviĝis retir-
ita en Riojo, ekde sia reveno el ekzilo. La reĝino
mendis ke li formu registaron kaj petis ke O’Donnell
revenu al Madrido. Espartero postulis, ekde Zarago-
zo, kondiĉojn kiel la kunvokado de Konstituaj Kor-
tesoj, ke Cristina respondecu pri ŝia agado kaj ke la
reĝino publikigu manifeston akorde kun la nova si-
tuacio, kion ŝi faris la 26an de julio rekonante la far-
itajn erarojn.
38
Espartero alvenis al la ĉefurbo la 28an de julio kaj
estis ricevita tie per ĝenerala entuziasmo de la lo-
ĝantaro kiu, laŭŝajne, pensis ke tiu homo pli ol ses-
dekjara, kiu restis dum la pasinta jardeko for de la
politiko, el kiu li eliris katastrof-maniere, povus far-
iĝi la lidero de demokratiiga revolucio. Kiel espri-
mo de sia paciga volo, li prezentiĝis antaŭ la ama-
soj brakumante O’Donnell-n, antaŭe malamiko lia.
Tiele kulminis moderista militista puĉo maskiita je
revolucio por meti rimedon al ĝia febleco. O’Don-
nell diris tiam al Cánovas: “Oni devas pacienci,
kaj scii atendi”.
Oni reorganizis la civitanan milicon, kaj oni asignis
al ĝi la taskon detrui la barikadojn kaj “enkoduki la
popolajn amasojn en iu institucio kontrolebla kaj de-
fendanta de la nova ordo”. Baldaŭ evinditiĝis la utilo
de la milico. Kiam la 14an de aŭgusto okazis mani-
festacioj de la tag-laboristoj postulante plialtigon de
la salajroj la milico eliris straten por defendi la ordon
kaj aresti “friponojn”. Ĉi tiu ek-
zemplo eble estis la unua en
Hispanio en kiu tre klare evi-
dentiĝis la kontraŭdiroj inter la
interesoj de la burĝaro (eĉ se
progresista), defenditaj de la na-
cia milico, kaj ties de la pro-
letaro. En la revolucio okazinta
en Francio kvar jarojn antaŭe la
laboristoj komencis percepti ti-
un kontraŭdiron. Kaj sur tiu per-
ceptado Karlo Marks komencis
ellabori sian teorion pri la rolo
de la klasbatalo.
La unua elreviĝo de la revoluc-
iuloj okazis la 25an de aŭgusto
kiam la registaro konsentis ke
Cristina ekziliĝu al Portugalio
anstataŭ procesi ŝin. Poste estis
alia kaj pli serioza elreviĝo kiam oni decidis ke la
revoluciaj konsilioj restu kiel nuraj konsultiĝaj or-
ganismoj. La sekva dispono estis nuligi la abolicion
de impostoj dekretita de la revoluciaj komitatoj.
La du ĉefaj figuroj de la nova registaro estis Esparte-
ro kaj O’Donnell. La unua, konvinkita ke li “havis
iun plenumendan popolan mision” sin dediĉis al par-
adoj kaj festaĵoj predikante moderon al tiuj kiuj
mendadis ŝanĝojn. Dume O’Donnell estis metante
siajn sekvantojn en influajn postenojn kaj sin dediĉis
gajni la konfidon de la militistaro.
La forto de la progresismo enestis ĉefe en la civitana
milico konsistanta el 600.000 homoj, el kiuj 133.000
estis armitaj. Sed estus necesa iu, kiu ne povis esti
Espartero, ĉar ĉi tiu rifuzadis ĉiun eksterleĝan ag-
adon kaj asertadis ke la reformoj devus eliri el la
Parlamento. La balotado por la nova Parlamento, kiu
laŭ la kondiĉoj de Espartero devus esti Konstituaj,
estis kunvokita la 11an de aŭgusto, kaj estis farita
laŭ la normoj de 1837, kio ampleksigis la nombron
da voĉdonantoj de malpli ol cent mil al proksimume
duonmiliono.
La balotado okazis en oktobro. Plejparto el la venk-
intoj de la revolucio prezentiĝis kandidate kiel mem-
broj de iu “liberala unio” kiu kunigis progresistojn
kaj sekvantojn de O’Donnell kaj kiu pretendis esti
respegulo de la ŝajna interakordo inter Baldomero
Espartero kaj Leopoldo O’Donnell.
Laŭ la balota rezulto, en ambaŭ ekstremoj de la par-
lamenta ĉambro estis dudeko da moderistoj kaj alia
dudeko da demokratoj, kaj en la centro sepdeko da
deputitoj kiuj sin difinis kiel “puraj progresistoj”
kiuj apogadis la registaron, aŭ pli ĝuste Esparteron,
aŭ kontraŭadis ĝin, laŭ la cirkonstancoj. La balotado
alportis al la Parlamento novan personaron kaj inte-
lekte pli kvalitan, kiel Cánovas del Castillo kaj Prá-
xedes Mateo Sagasta.
La parlamentaj sesioj komenciĝis la 8an de novem-
bro per iu diskurso de la reĝino
en kiu oni igis ŝin diri ke ŝi estus
preferinta ke la deputitoj estus
alveninte tien “dank’ al univer-
sala balotado”. Sekve oni ko-
mencis prepari la projekton de
nova Konstitucio. En la ellabor-
ado de la konstitucia teksto re-
zultis tre polemika la afero de la
religio de la gehispanoj. La pro-
ponita teksto deklaris ke la na-
cio sin devigis subteni la kulton
kaj la pastrojn de la katolika re-
ligio, sed samtempe ĝi aldonis
ke neniu esos punata ”pro siaj
opinioj kaj religia kredaro kon-
diĉe ke oni ne sin montru per
publikaj aktoj kontraŭaj al la re-
ligio”. Tiu teksto provokis la
plendojn de la episkopoj kaj
poste okazis rompiĝo kun la Vatikano kiam oni
aprobis la leĝon de ĝenerala alienado de la ekleziaj
posedaĵoj, kiun la reĝino komence rifuzis subskribi.
Poste, kiam ŝi eksciis ke iu grupo de deputitoj de
Maldekstraro intencis postuli ke ŝi lasu vaka la tro-
non, ŝi konsentis fari la subskribon. Sed tute ne eblis
ke oni aprobu veran kulto-liberon.
Proponoj de la demokratanoj kiel tiu de senpaga
unuagrada edukado por ĉiuj ne estis aŭskultitaj, kaj
tiu kiu petis ke oni aprobu universalan balot-rajton
por la viroj atingis nur dudekon da voĉdonoj. La plej
notindaj rezultoj de tiuj parlamentaj sesioj estis tiuj
pri ekonomio, kiuj tre impuilsis la kapitalistan dis-
volviĝon.
Je la finiĝo de ĉi tiu revolucia jaro 1854 la Parla-
mento estis pridiskutanta la novan Konstitucion, sed
la problemoj de la lando estis, pli malpli, same kiel
ili estis je la komenciĝo de la jaro.
Leopoldo O’Donnell