36
krono. La registaroj estis faritaj kaj malfaritaj en
palaco senkonekse kun la problemaro de la lando. La
registrar-farantoj estis la palacaj kamariloj, ĉefe tiu
de la patrino de la reĝino, kaj ties edzo la Duko de
Riansares. Poste estis ankaŭ la kamarilo de la edzo
de la reĝino, Francisco de Asís.
La tria registaro de Narváez estis la plej longa el
ĉiuj, esceptante parentezon de 19 horoj de la re-
gistaro de de Grafo Leonard, daŭris ĝis la 10a de
januaro de 1851. Tio eblis dank’ al unuiĝo de la di-
versaj moderistaj grupoj, kio permesis al la generalo
regadi diktatorece. Li devis alfronti ekonomian
krizon en 1846-1847 kaj la revoluciajn eventojn en
Francio en la jaro 1848. La revolucio okazinta en la
najbara lando en februaro metis finon al la monarkio
de Luis Felipe de Orleans. Tio efikis sur Hispanio; la
26an de marto okazis en Madrido incidentoj en kiuj
intervenis la plej radikala aloo de la progresismo.
Narváez reagis rapide kaj sukcesis kontroli la situa-
cion uzante la policon kaj la armeon. Poste estis dua
provo la 7an de majo en la ĉefurbo kaj en kejkaj
hispanaj lokoj; ĉi-foje la ribelo havis karakteraĵojn
de militista puĉo. Ankaŭ ĉi-foje li sukcesis sufoki la
revoluciajn fokusojn per la uzado de ega subpremiga
perforto: multaj personoj estis mortpafitaj laŭleĝe aŭ
eksterleĝe. La fakto ke Narváez baris la marŝadon de
la revolucio en Hispanio igis ke li fariĝis heroo por
la konservativaj fortoj en Hispanio kaj Eŭropo. En
nia lando li ricevis plenan povon por regadi. Dume
ekde tiam okazis evoluo de la progresismo mal-
dekstren, kio ebligis la naskiĝo de la demokrata
partio en 1849.
La eksterordinara povo asignita al Narvaez permesis
al li realigi kelkaj gravajn projektojn kaj oni faris
multenombrajn ekonomiajn reformojn. Malestimis
lin gravaj personoj de la kortego, inter ili la edzo de
la reĝino. Okazis stranga evento la 19an de oktobro
de 1849; tiutage la reĝino nomumis novan registrar-
prezidenton, tiu de la grafo Leonard, kiu daŭris nur
19 horojn kaj poste la registaro de Narvaez estis
restarigita far la sama reĝino. Ŝajnas ke estis iu intri-
go en kiu intervenis iu pitoreska figuro, fratino Pa-
trocinio, iu stranga miraklo-fara monaĥino kiu havis
tiam sufiĉe da influo en la kamarilo de Francisco de
Asís kaj estis uzita por promocii eĉ pli konservativan
aŭ reakcian registaron ol ties de Narváez.
La Generalo daŭre regadis plu dum pli ol unu jaro.
Sed poste okazis problemoj ene de la registaro. De-
misiis Bravo Murillo malkontenta pro la politiko pri
financaj aferoj kaj la grandaj elspezoj de la kortego
kaj aliaj prikoruptaj aferoj. Ankaŭ Donoso Cortés ia-
ma apoganto de Narváez, kritikis la malŝparemon
kaj la koruptadon de la administracio. La registaro
falis la 10an de januaro 1851. Bravo Murillo estis
demisiinta kiel ministro pri Financoj malakorde kun
la politiko de Narváez pri politiko kaj financoj. Do,
ŝajnis li la plej konvena persono por prezidi la novan
registaron. La novaj ministroj estis homoj kiuj estis
ludantaj neniun rolon en la antaŭa etapo: Bertrán de
Lis, Fermín Artela, Santiago Fernández Negrete…
La kronika malstabileco kaj nefirmeco de la regis-
taroj de tiu epoko trafis ankaŭ la regantaron de Bra-
vo Murillo; ĉi-foje la malkontento estis la militistoj
tial ke estis malmultaj armeanoj inter la ministroj. Iu
el la ĉefaj ofenditoj estis la Generalo O’Donnell.
Bravo Murillo petis al la reĝino eksigi la Parlamen-
ton kaj dicidis regi per dekretado, kio altiris al li fa-
mon je absolutisto kaj kontraŭ-parlamentano kaj la
opozicion de la politika klaso. La plej akraj kritikoj
kontraŭ liaj projektoj venis ĝuste el la moderistoj.
Tamen en la reformoj de la administracio estis kie
Bravo Murillo atingis siajn plej gravajn atingojn. Lia
registaro alvenis al akordo kun la Vatikano per la
konkordato de 1851. La historiistoj rekonas la meri-
tojn de Bravo Murillo en la solvo de multaj proble-
moj kaj putraĵoj de la administracio de ĉi tiu lando
kaj lia penado apartigi la militistojn el la politiko.
Sed li ne ĝuis je sufiĉaj apogoj por plu regadi kaj la
13an de decembro de 1853 la reĝino devigis lin de-
misii. La fiasko de liaj reformoj pli malfortigis la
reĝimon.
Federico Ronkali formis moderistan registaron kiu
plaĉis nek al Narváez nek al O’Donnell, kiuj, tiam
reprezentis la veran militistan povon. La opozicio ki-
un li trovis en la Parlamento devigis lin demisii, kaj
la 14an de aprilo formiĝis nova registaro prezidita de
alia militisto: Francisco Lersundi. Ankaŭ ĉi tiu reg-
istaro daŭris malmulte; la 18an de septembro ĝi estis
anstataŭita de alia, kun la beno de la palacaj kama-
riloj, prezidita de Luis José Sartorius, Grafo de San
Luis. Ĉi tiu ŭnue intencis altiri la apogon de la di-
versaj politikaj grupoj, sed fiaskinte en tiu intenco, li
eliminis la presaron de la opozicio kaj ordonis ares-
ton de iuj generaloj, inter ili O’Donnell kiu devis sin
kaŝi por ne esti trafita. Tre akrigis ĉies opozicion
kontraŭ tiu registaro. Dum la unuaj monatoj de 1854
la opozicio ampleksis ĉiujn sociajn sektorojn: pro-
gresistoj, puritanoj, sekvantoj de Narváez, ofenditaj
militistoj… Ĉiuj konspiradis kontraŭ la registaro de
Sartorius.
La 28an de junio de 1854 eksplodis la revolucio kiu
fermus la unuan etapon de la reĝado de Izabela la 2a.
Tiele finiĝis la “Moderista Jardeko”, iu longa etapo
de dominado de la konservativa liberalismo en His-
panio. Tiu periodo karakteriĝis pro granda politika
malstabileco pro la kontraŭdiroj inter la socipolitikaj
komponaĵoj aŭ kolonoj de la sistemo, kiuj, cetere,
havis komunajn interesojn. La kamarilo de la reĝa
patrino kaj ties edzo dediĉiĝis al grandaj negocoj ne
tute leĝaj kun la helpo de la financisto Salamanca
kaj la kompliceco de registaroj elektitaj de ili kaj
implikitaj, ankaŭ ili, en aferoj pri koruptado. Kiel
fono de ĉio ĉi estis granda mizero en la lando kaj oni
sufokadis perforte la popolajn plendojn.