30
Jam antaŭ la finiĝo de la karlisma milito, okazinta
en 1840, per la venko de la politikaj fortoj kiuj
apogadis la reĝan infaninon Izabela, inter kiuj el-
staris la liberaloj, ĉi tiuj estis sukcesintaj establi
novan konstitucion en la jaro 1837. De tiam la po-
litikaj interfrontiĝoj en Hispanio okazis inter la di-
versaj tendencoj de la liberalismo, ĉefe: la progre-
sistoj kaj la moderistoj; laŭ tiama nomado, hodiaŭ
ni dirus maldekstraro kaj dekstraro respektive.
La Regentino María Cristina ne akceptis bonvole
la Konstitucion. Ĝi estis trudita al ŝi de la ribel-
intaj serĝentoj en La Granja. Kaj de tiam ŝi ko-
mencis konspiri kontraŭ la nova
situacio kun la apogo de la mo-
deristoj. La registrar-prezidento
Evaristo Pérez de Castro eksigis
la parlamenton kun la preteksto
konsulti la nacian volon sed kun
la celo elekti novan korteson
kun moderista plimulto kiu apo-
gus poste limigan leĝaron mal-
permesante estontan reakiron de
la povo far la progresistoj.
La balotado de januaro 1840 es-
tis plena je incidentoj kaj korup-
tado. La plimulto akirita de Pé-
rez de Castro permesis aprobi
leĝon de municipoj elpensitan
por malfortigi la popolan apogon de la progres-
istoj. Tiu leĝo metis finon al la sendependeco de la
municipoj, kies disponoj devus esti aprobitaj de la
provincestroj, ankaŭ malgrandigis la nombron da
voĉdonantoj kaj voĉdonatoj kaj disponis ke la urb-
estroj kaj la vicurbestroj estu nomumitaj de la pro-
vincestroj. Oni metis limigojn ankaŭ al la civitana
milico kaj la preslibero.
La progresistoj tuj mobiliziĝis kontraŭ tiu leĝo.
Por aprobi tiun leĝon, la Regentino volis inter-
akordi kun Generalo Espartero, la ĵusvenkinto de
la karlismaj fortoj, kiu havis grandan influon sur la
progresistoj. Espartero troviĝis tiam en Katalunio
sufokante la lastajn postrestaĵojn de la karlismo.
La Regentino translokiĝis al Barcelono por inter-
vidiĝi kun li. La Generalo postulis la eksigon de la
moderistaj korteso kaj registaro, kaj la nuligon de
la municipan leĝon. Sed la Regentino, kiu estis
inspirinta la turniĝon dekstren, ne volis cedi kaj tio
provokis revolucion en Barcelono en septembro
de tiu jaro 1840.
Baldaŭ la malkontento etendiĝis al la tuta lando
kaj aperis revoluciaj konsilioj en multaj lokoj. Es-
partero rifuzis uzi la armeajn trupojn kontraŭ la
ribelintoj. La regentino kompreninte ke ne eblis al
ŝi kontraŭfronti tiun situacion, demisiis je sia re-
genta funkcio kaj ekziliĝis al Francio ne por sin
retiri el la politiko sed por konspiri de tie sen-
daĝere. Espartero, fariĝinte kontrolanto de la situ-
acio, nuligis la revoluciajn konsiliojn kaj reorga-
nizis la civitanan milicon. Kiel preskaŭ sola de-
mokratia konkero, restis iom pli
da preslibereco. Cetere, apenaŭ
estis politika ŝanĝo sed nur ŝan-
ĝo de regent-persono.
Ne ĉiuj progresistoj kontentiĝis
pri la regenteco de Espatero. Iuj
proponis tripersonan regent-
econ, laŭ dispono de la konstitu-
cio de 1812, kaj ĉiukaze estis
aliaj kandidatoj por unupersona
regenteco. Sed Espartero sukce-
sis organizi, ene de la progres-
istaj vicoj, partion fidelan al sia
persono. Tiu partio estis kons-
tituita ĉefe el militistoj kunuloj
de la generalo en la multaj bata-
loj en kiuj li intervenis. Tiuj militistoj estis konataj
laŭ la nomo “ajakuĉoj” tial ke plejparto el ili par-
toprenis en fama batalo nomata Ajakuĉo (Ayacu-
cho) en iu kampanjo kontraŭ la sendependistoj de
HispanAmeriko.
Tiu ajakuĉa aŭ espartera partio subgvide de Bal-
domero atingis la raran meriton unuigi la tutan
landan loĝantaron: karlistoj, moderistoj kaj pro-
gresistoj… kontraŭ si mem. La problemoj de la
registaro de Espartero komenciĝis per iu konspiro
de la moderistoj organizita ekde de Parizo far la
partianoj de la antaŭa regentino kiu financis la afe-
ron per 8 milionoj da realoj. Komence de oktobro
de la jaro 1841 iu militista movado komenciĝinta
en Pamplono, Bilbao kaj Vitorio, subgvide de Le-
opoldo O’Donnell, devus kompletiĝi, laŭ la ella-
borita plano, per alsalto al la reĝa palaco de Ma-
drido cele kapti la reĝinon Izabelan kaj ties frat-
inon por konduki ilin al Eŭskadio kaj proklami tie
B
B
B
a
a
a
l
l
l
d
d
d
o
o
o
m
m
m
e
e
e
r
r
r
o
o
o
E
E
E
p
p
p
a
a
a
r
r
r
t
t
t
e
e
e
r
r
r
o
o
o
31
novan regentecon de María Cristina kaj novan reg-
istaron preziditan de Istúriz. Sed fiaskis la opera-
cio en Madrido pro la rezisto de la reĝa gvardio
kaj poste O’Donnell ne sukcesis efektivigi, spite al
la bombardado de Pamplono, la proklamadon de
María Cristina en tiu urbo. La rezulto de tiu-ĉi afe-
ro estis la mortpafo de la generaloj Montes de
Oca, Borso de Carminati kaj Diego León. La re-
gento Espartero rifuzis forpardoni ilin spite al la
multenombraj petoj tiusence.
Li sendube estis abnegacia kaj sufiĉe kapabla mi-
litisto, kvankam ne genia strategiisto; liaj milit-
istaj venkoj okazis nur kontraŭ generaloj eĉ malpli
kapablaj ol li. La solan fojon kiam li alfrontiĝis
kontraŭ Zumalacárregi, tiu ĉi karlista generalo kla-
re venkis lin. Sed kiel politikisto, Espartero estis
eĉ malpli lerta ol kiel militisto. Li pretis regi la
landon kvazaŭ ĝi estus militista kazerno. Tial, lia
fiasko en la politika tereno rapide konkretiĝis.
Post gajni la malamon de la moderistoj kaj tuta
dekstraro ĝenerale, la regento falis en erarojn kiuj
altiris al li ankaŭ la oponon de la progresistoj. La
kaŭzo de tiu procezo estis la konflikto de Barcelo-
no. Tie oni entreprenis la faligon de la antikvaj
muregoj por ebligi la
disetendiĝon de la ur-
bo ĉefe pro la kresko
de la komenciĝanta
industrio. La detruo
de la muregoj signifis
ankaŭ la faligon de la
Citadelo. Tiu ĉi forti-
kaĵo havis por la barcelonaj progresistoj similan
signifon kiel la Bastilo por la parizaj revoluciuloj;
ĝi estis simbolo kaj memoraĵo de la reĝa abso-
lutismo kaj subpremado. Elirinte el Barcelono la
trupoj de Generalo Van Halen por kontraŭbatali la
ribelon de la moderistoj, la barcelona popolamaso
procedis ekdetrui la fortreson. Kiam la Generalo
Van Halen revenis al la urbo li estis portanta
ordonojn de la registaro por rekonstrui la faligitajn
muregojn de fortreso kiu daŭre devus utili por
kontroli la urbon.
La barcelonanoj konstatis ke la progresista regant-
aro, al kies venko ili estis kontribuintaj, kondutas
kun ili same kiel la moderistoj antaŭe regintaj. En
tiu urbo la civitana kaj revolucia konscio de la
popolo estis pli granda ol en la cetero de la lando.
La progresisma maturiĝo de la socio okazis tie
dank al la disvolviĝo de la industrio; tie estis jam
naskiĝintaj la unuaj modernaj sindikatoj de labor-
istoj. Do, la loĝantaro de tiu urbo esperis de la
progresismo iun politikon akorde kun la la necesoj
de disvolviĝo, kun plej alta grado je libereco, sed
la politika kapablo de Espartero ne sufiĉis por
kompreni tiu-tipajn realaĵojn. Li formis novan re-
gistaron, prezidatan de Generalo Rodil kaj konsti-
tuita nur el senatanoj, kio estis ofendo al la par-
lamentaj deputitoj. La Parlamento estis fermita la
16an de julio kaj kiam ĝi denove malfermiĝis la
14an de novembro tio koincidis kun nova eksplo-
do de perforto en Barcelono kaj kun parlamenta
atakado al la registaro. La 22an de novembro de-
nove estis fermita la Parlamento.
Kreskis la malkontento en Katalunio pro la brutal-
eco de la generaloj Van Halen kaj Zurbano kon-
traŭ la postrestaĵoj de la karlistaj geriloj kaj sam-
tempe kontraŭ la respublikanoj. En Barcelono
okazis perfortaj incidentoj de la soldataro kontraŭ
civitanoj kaj civitanaj milicoj. Baldaŭ ĝeneraliĝis
la ribelo: la geurbanoj ĵetadis ŝtonojn kaj meblojn
straten kontraŭ la soldatoj, la preĝejaj sonoriloj
faris alarm-alvokon, alkuris al la urbo vilaĝanoj de
la ĉirkaŭaĵoj, kaj onis starigis stratajn barikadojn,
nigraj kaj ruĝaj flagoj flirtadis en ĉiuj turoj kaj te-
rasoj… Generalo Van Halen retiriĝis el la urbo
kun siaj trupoj kaj konstituiĝis tie iu Popola Kon-
silio prezidita de iu respublikano, Juan Manuel
Carsy, kiu postulis la demision de Espartero kaj la
kunvokadon de Kon-
stituciaj Kortesoj.
Dum la dusemajna
daŭro de la insurek-
cio, okazis en Barce-
lono neniu perforto
kontraŭ la personoj
kaj la posedaĵoj. Ta-
men la presaro de Madrido misinformadis la loĝ-
antaron de la ĉefurbo raportante pri teruraj sangaj
okazaĵoj. Espartero alvenis al la eksteraĵoj de Bar-
celono la 29an de novembro kaj rifuzis ricevi ko-
misionon de civitanoj de la urbo en kiu parto-
prenis la ĉefepiskopo mem. Li ne deziris paktitan
kapitulacon sed punon. La 3a de decembro ko-
menciĝis la bombardado de la urbo: ekde la for-
treso de Montjuïc oni pafis 1014 kanonajn kuglojn
kiuj damaĝis 462 domojn. La regento kontemplis
la bombardadon kaj postulis senkondiĉan kapitula-
con. Poste li aplikis mortpafojn kaj enkarcerigojn
kaj trudis al la urbo monpunon je 12 milionojn da
realoj por pagi la rekonstruadon de la urba mur-
ego, malfondis la asocion de la teksistoj kaj fermis
ĉiujn ĵurnalojn. Tiumonate la milititista tribunalo
diktis 14 mortpunojn kaj 74 kondamnoj je dekjar-
daŭra enprizono.
Je la reveno al Madrido, ĉi-foje la regento estis
ricevita kun silento. Li fermis la Parlamenton la
3an de januaro 1843 kaj kunvokis elektadon de
novaj kortesoj, en kiuj jam oni perceptis koalicion
de moderistoj kaj progresistoj unuigitaj kontraŭ li.
B
B
o
o
m
m
b
b
a
a
r
r
d
d
a
a
d
d
o
o
k
k
o
o
n
n
t
t
r
r
a
a
ŭ
ŭ
B
B
a
a
r
r
c
c
e
e
l
l
o
o
n
n
o
o
32
La nova parlamento estis malfermita la 3an de
aprilo kaj jam dekomence estis en ĝi atakoj kon-
traŭ la generalo kaj ties ajakuĉa kamarilo. Post tu-
ta monato de parlamentaj plendoj pri balotaj eks-
cesoj de la militistoj, restis evidenta ke al la regist-
aro de Rodil mankis apogoj, do la 9an de majo
estis asignita la registrar-prezidantecon al iu el la
estroj de la progresistaj disidentoj: Joaquín María
López. La nova regantaro daŭris dek tagojn dum
kiuj en la Parlamento estis kondamnoj pro la ag-
ado de la armeo en Barcelono kaj oni prezentis
projekton de amnestio kiu permesus la reveno de
la moderistoj konspirintoj de 1841.
La rifuzo de la Parlamento al la nova registaro, la
19an de majo, signifis la konkretiĝon de la par-
lamenta alfrontiĝo kontraŭ la Regento. La nova
registrar-prezidento Gómez Becerra, metis finon
al la parlamenta sesio, kio, fakte, signifis puĉon
kaj kiam la ministroj eliris straten oni insultis kaj
atakis ilin per ŝtonĵetado fare de civitan-amaso.
Baldaŭ komenciĝis insurekciaj movadoj en Mala-
go, Grenado, Almerio. En la Revoluciaj Konsilioj
kiuj formiĝadis tiam estis monarkistoj kaj respu-
blikanoj, moderistoj kaj progresistoj. Kiel estro de
tiu movado komencis elstari la figuro de Generalo
Narváez. Fermita la Parlamento, multaj deputitoj
revenis al siaj respektivaj provincoj por organizi la
ribelon, al kiu aldoniĝis Valencio, Alikanto, Kar-
tageno, Murcio, Seviljo, Korunjo, Badaĥozo, San-
tandero… Espartero marŝis ĉe la fronto de siaj tru-
poj destine al Valencio por kontraŭbatali la tiean
insurekcion. Pro la multobliĝo de la fokusoj de la
insurekcio li haltis dum multaj tagoj en Albaceto
kaj ne sukcesis bari la marŝadon de Narváez al
Madrido. La trupoj konsignitaj en Torreĥono de
Ardozo apenaŭ rezistis la ribelintoj kaj fine al-
doniĝis al ĉi tiuj la 23an de julio. Dume Espartero,
fiaskinte en lia intenco kapti Seviljon, adresiĝis al
Kadizo dum lia armeo iompostiom malpliiĝis pro
la dizertado de siaj trupoj. De tie li foriris al ekzilo
per iu angla ŝipo.
La Revoluciaj Konsilioj konstituitaj je revoluci-
uloj, progresistoj kaj moderistoj komence apog-
adis la kunvokadon de konstituciaj kortesoj similaj
al ties de 1808, 1820 aŭ 1840. Sed tiuj bonaj pla-
noj daŭris nur ĝis la eksigo de Espartero. Atinginte
ĉi tion, la progresistoj nur kunvokis denove la
Parlamenton por la monato oktobro kaj rekonstitu-
iĝis la registaro de Joaquín María López kiu deci-
dis la nuligon de la Revoluciaj Konsilioj. En Ma-
drido estis ia rezisto kontraŭ tiuj disponoj. Multaj
civitanoj rezistis en la multenombraj barikadoj
kiujn oni starigis en la urbaj stratoj. Oni ne kom-
prenas kiel kalkulis la progresistoj konservi la po-
von kiam la kontrolo de la situacio estis en la
manoj de la militistoj kiuj, eliminitaj la esparter-
istaj ajakuĉoj, plejparte estis moderistaj aŭ dekstr-
emaj kies ĉefa estro estis Narváez.
Krome la teniĝo de la registaro rekte kontraŭstaris
la poziciiĝon de la Konsilio de Barcelono, kiu ha-
vis demokratian projekton de reformo kiu postulis
universalan masklan voĉdon-rajton, malaperon de
la provincaj politik-estroj, malpliigon de la armeo,
religian liberecon, malpliigon de la impostoj, pres-
liberecon, kaj aliaj projektoj de socia karaktero
kiel la konstruado de aziloj por maljunaj aŭ invali-
daj laboristoj. La multenombraj respublikanoj de
Katalunio kaj la laborista movado de tiu regiono
apogadis tiun progresistan programon, kaj favore
al ĝi komenciĝis en Barcelono la 2an de septem-
bro de 1843 nova insurekcio.
Ĉi-foje estis la kolonelo Prim kiu ne hezitis bom-
bardi Barcelonon laŭ pli brutala maniero ol ties
antaŭa de Espartero. Inter la 20a kaj la 24a de ok-
tobro estis pafitaj pli ol kvin mil bomboj celante
detrui la urbon se ne estus kapitulaco. Male ol en
la bombardado de la antaŭa jaro, ĉi-foje la ter-
posedantoj kaj la industria burĝaro forlasis siajn
domojn kaj aldoniĝis al la subpremantoj timante
ke la evoluo de la movado preteririgus tion
konvenan al siaj interesoj. Ili tute ne volis ke la
laboristoj akiru la sociajn rajtojn kiujn ĉi tiuj
postulis. Dum la trimonata daŭro de la ribelo estis
en Barcelono granda popola entuziasmo, sed la
revolucio ne etendiĝis, kiel esperite, al la cetero el
la lando. La Revolucia Konsilio negocis la kapitu-
lacon la 20an de novembro sed la urbo Figueres
rezistis ĝis januaro de 1844.
La registaro kunvokis balotadon por elekti novan
parlamentanaron. Kontraŭ la espero de la progres-
istoj, el la voĉdonado eliris notinda parlamenta
plimulto de la moderistoj. La parlamentaj sesioj
estis inŭguritaj la 15an de oktobro dum estis su-
fokataj la lastaj fokusoj de la popola rezisto en Vi-
go kaj Katalunio kaj la registaro nuligadis la post-
restaĵojn de la revolucia movado. Narváez, kiel
General-kapitano de Madrido estis situigante siajn
sampartianojn en la armeajn komand-postenojn.
La 8an de novembro estis oficialigita la plenaĝo
de la Reĝino Izabela la 2a, kaj du tagojn poste Ŝi
ĵuris la konstitucion kaj tial ĉesis la registaro por
ke la Reĝino elektu novan, laŭ la konstituciaj dis-
ponoj. La nova registaro, kiu estis la lasta progr-
esista, ekfunkciis la 20an de novembro de 1843
kaj estis estrita de Salustiano Olózaga. Ĝia regado
daŭris dek tagojn, la tempodaŭron kiun la moder-
istoj kapablis atendi por preni povon kiun ili havis
ĉe-mane. La moderistoj atingis tion pere de iu
intrigo. Profitante ilian parlamentan plimulton, ili
nomumis prezidanto de la parlamento la asturon
33
Pedro Manuel Pidal. La solvo por la progresistoj
estis, laŭ la hispana politika kutimo, kunvoki no-
van balotadon por elekti parlamentan deputitaron
celante reakiri la perditan plimulton. Olózaga petis
al la reĝino la dekreton de finigo de la Kortesoj
kaj ŝi subskribis ĝin la 28an de novembro sed oni
ne fiksis la daton tiam. Olózaga eraris ne plubikig-
ante tuj la dekreton kaj tio permesis al la moder-
istoj reagi kiam ili ekkonis la aferon.
Narváez diris al la juna reĝino ke permesi rearmiĝi
la Nacia Milico estus kvazaŭ malfermi la pordon
al revolucio kiu renversigos la monarkion. Ŝi kon-
sentis subskribi noton deklarante ke pro gravaj
kialoj ŝi decidis eksoficigi Salustianon Olózagan.
Ĉi ties registaro ĉesis la 1an de decembro. Por
pravigi la reĝan dispon-ŝangon oni prezentis tiu-
tage mem en la parlamento iun deklaracion de
Izabela rakontante ke kiam
Salustiano proponis al ŝi sub-
skribi la eksigon de la Parla-
mento ŝi rifuzis fari tion sed
Olózaga perforte devigis ŝin
fari la parafadon. La maniero
kiel oni demarŝis la aferon,
konsultinte nur la preziden-
tojn de la parlamento kaj la
senato kaj malmultajn mem-
brojn de ambaŭ ĉambroj kaj
la solan ministron kiu estis
kontraŭ Salustiano kaj jam
estis demisiinta, igis ke la
afero estu tute eksterregula.
Sed spit’ al ĉio ĉi Olózaga
estis elpostenigita kaj estis
nomumita registrar-preziden-
to González Bravo. Salustia-
no estis poste persekutita de
la polico kaj devis ekziliĝi al
Portugalio.
Tiamaniere, sufiĉe eksterleĝe, oni elektis, kiel re-
gistar-prezidento González-Bravon. Ĉi tiu ulo pa-
sis al la historio kiel modelo de politikisto kama-
leona aŭ parti-ŝanĝema: unue li estis revoluciulo,
poste progresisto kaj fine moderisto. Tiutipa po-
litika kariero estis tre imitita en Hispanio tiam kaj
poste. La kialo ke oni elektis González-Bravon
por tiu operacio estis pro tio ke Narváez, la vera
mastro kaj kontrolanto de la situacio, ne volis kaj
ne povis impliki en tiun malpuran operacion alian
personon pli dignan. Nomumita regant-prezidento,
G. Bravo pasis de progresista deputito apoganto
de Olózaga al akuzantto de ĉi tiu.
La nova registar-prezidento plenumis dum kvin
monatoj veran diktaturon kiu permesis al li preni
subpremigajn disponojn necesajn por firmigi la
povon de la moderista partio: malarmigo kaj nul-
igo de la civitana aŭ nacia milico, sufokado de la
preslibero, kaj etendado de la sieĝo-stato al la en-
semblo de la lando. Tia politiko provokis pluan
oponon de la popolaj kaj armeaj progresistaj for-
toj: rezisto de la civitana milico en Zaragozo, insu-
rekcio en Alikanto fine de januaro 1844 subgvide
de Kolonelo Pantaleón Boné… La movado etend-
iĝis al Kartageno kaj Murcio sed malsukcesis kaj
la registaro subpremis ĝin perforte per grand-
kvanto da mortpafado kiel tiu masakro de la 8a de
marto en Alikanto kiam oni mortpafis 24 perso-
nojn. Fakte, la movado de Alikanto utilis al la re-
gistaro por pravigi subpremigajn disponojn kiuj
permesis al al ĝi forpeli el la parlamenta politiko
la progresistojn.
La 23an de marto revenis al Madrido la eksre-
gentino María Cristina, patr-
ino de la reĝino. Kvankam ŝi
jam ne plu rolis oficiale kiel
regentino, tamen, fakte, ŝi
daŭre kontroladis la politi-
kajn aferojn pere de sia fil-
ino. Iu neklara afero de aĉet-
ado de vapor-ŝipoj far la mi-
nistro pri Mar-aferoj pere de
korupta kontrakto kun iu fi-
nancisto, ruinigis la prestiĝon
kaj la politikan pozicion de
González Bravo. Unue devis
demisii la ministroj pri Mar-
aferoj kaj pri Internaj Aferoj,
kaj pro malkonsento interne
de la registaro, oni prezentis
politikan programon al María
Cristina, vera decidantino en
la reĝa palaco. Ŝi ne volis
apogi Gonzalez-Bravon, kaj
ĉi tiu devis demisii. Li ĉesis
esti utila por la moderista partio post la realigado
de la malpura tasko asignita al li. La 3an de majo
estis nova registaro tute moderista prezidita de
Ramón María Narváez kaj kun ministroj kiel la
asturoj Alejandro Pidal kaj Alejandro Mon.
De tiam kaj dum la sekvaj 24 jaroj Narváez estris
sepfoje la hispanan registaron kun la programo de
politika senmoveco de la moderista partio. Oni
povas diri ke estis fermita tiam la politika ciklo
komenciĝinta en la somero de 1836. Ĉiuj, kiuj
intervenis en la politiko de tiuj jaroj, ekde Espar-
tero al González Bravo kaj Narváez, kulpis pri tiu
perfido kiu igis ke post dek jaroj de popola kaj
civitanaj revoluciaj klopodoj kaj iu katastrofa
civil-milito, la politika kaj socia situacio restis tia
kia ĝi estis en la jaro 1834.
Izabela la 2a