26
La Unua Karlisma Milito estis civilmilito okazinta
en Hispanio inter la jaroj 1833 kaj 1840 inter la
partianoj de la infanto Carlos María Isidro de
Burbono, nomitaj “karlistoj” kaj de absolutisma
reĝimo, kaj ties de Isabel la 2a, nomitaj “isabel-
anoj”, kiuj apogadis la regentinon María Cristina
de Burbono, kies regado komence estis modere
absolutisma, kaj fine fariĝis liberala por atingi po-
polan apogon.
Formale, temis pri konflikto pri la hered-formo de
la reĝa krono de Hispanio, ĉar la pretendanto
Karlos (Carlos en la hispana skribo) svingis la
flagon de la Tradicio postulante ke oni respektu la
ĝis tiam ekzistintan “Salikan Leĝon”, kiu mal-
permesadis reĝadon de virinoj. Sed malantaŭ tiu
formala aspekto de la afero estis poli-
tika problemo kiu tute ne havis ka-
rakteron de interdinastia konflikto.
Reale estis la kontraŭdiro inter ab-
solutismo kaj liberalismo, inter reĝa
absoluta povo kaj konstitucio, inter
tradiciismo kaj progresado… Ja, la
Salika Leĝo ne tiel estis tradicia en
Hispanio kiel la tradiciistoj volis pen-
si. Ĝi estis aprobita nur unu jarcenton
antaŭ tiu epoko, fare de la reĝo Filipo
la 5a por bari la aliron al la hispana
trono de persono kiu ne konvenis al
li. Do, neniel en rilato kun la situacio
de Hispanio en 1833. La dispono de
Ferdinando la 7a nuligi tiun leĝon
estis tiel valida kiel ties starigo far Filipo la 5a, kaj
en aliaj cirkonstancoj estus okazinta neniu kon-
flikto tiurilate. Krome, estas de ĉiuj konata la fak-
to ke en Hispanio estis famaj reĝinoj kiaj Isabel la
Katolika. Do, la tradicio en ĉi tiu lando ne estas
kontraŭ la reĝado de inoj.
Sed, kiel dirite, la vera kontraŭdiro estis rilate al la
modernigo de la lando en la politika, socia kaj
ekonomia terenoj. La absolutistoj au karlistoj celis
la daurigon de la feŭdismo, la Inkvizicio kaj la
senbrida povo de la monarkoj. Kaj ĉar la partianoj
de tia “tradicio” apogadis la pretendanton Karolon
la regentino devis serĉi apogon en la politikaj
fortoj kiuj sin oponis al la absolutismo, t.e. la
liberaloj. Por akiri la apogon de tiuj liberalaj fortoj
la reĝino devis barakti, penadi serĉi kontentigan
solvon por tiuj liberalaj personoj kiuj ĝis tiam
suferadis persekutadon far ŝia forpasinta edzo
Ferdinando. Do, ŝi proklamis amnestion por tiuj
hispanaj liberaluloj kiuj devis ekziliĝi fine de la
liberala jartrio kaj por tiuj kiuj restis en la lando
kaj estis enkarcerigitaj aŭ suferis alitipan persekut-
adon. Ankaŭ, oni rehabilitis tiujn liberalojn kiuj
estis kondamnitaj al mort-puno dum la reĝado de
Ferdinando la 7a, inter ili Rafael de Riego. Tiuj
disponoj altiris la apogon al la regentino kaj ties
reĝa filino far la liberaluloj, kiuj estis tre multe-
nombraj en la armeo kaj en la administracio de la
lando. Kun tiu liberala apogo kaj ties de la
moderaj absolutistoj la regentino povis alfronti la
ribelon de ŝia bofrato Karolo, kiu sin proklamis
reĝo kaj faris alvokon al la lando favore al lia
pretendo.
Tiu pretendanto ĝuis la apogon de preskaŭ tuta
klerikaro de la lando, kaj mobiliziĝis
favore al li la loĝantaro de kelkaj re-
gionoj: Eŭskadio, Navarrio, Katalu-
nio, zono de la Infantado kaj parto de
la Riojo kaj nordo de Kastilio, ankaŭ
iomete en Asturio kaj malpli en Gale-
gio. Sed oni devis noti ke la karlisma
apogo en tiuj terzonoj baziĝis nur sur
la kampara loĝantaro; la afero de la
pretendanto venkis en neniu urbo;
neniu militista garnizono sin deklaris
favore al Karlos. La batalantoj de la
pretendanto estis gerilanoj varbitaj
inter la kamparana loĝantaro de la
menciitaj regionoj, gviditaj de iuj
emeritaj militistoj, kiel la fama Zu-
malacárregui. La kialo de la karlism-favora pozici-
iĝo de grandaj amasoj da kamparanoj de la nordaj
regionoj estis la influo de la katolika pastraro, sen-
dube. Oni devas memori ke la RomKatolika Ekle-
zio sin tenis kontraŭ la Homaj Rajtoj ĝis la jaro
1941, kaj ankoraŭ nuntempe ĝi ne subskribis la
koncernan dokumenton. Sed ne nur tiu klerika
apogo estis la kaŭzo de la karlisma fervoro en tiuj
regionoj, oni devas konsideri ke tiuj regionoj estis
foruaj, t. e. ili ĝuis, dum la Antikva Reĝimo je tiuj
Foruoj aŭ kutim-rajtojn akiritajn dum Mezepoko.
Laŭteorie, la forua sistemo devus ne kontraŭstari
aŭ kontraŭdiri la konstitucian sistemon. Ambaŭ
sistemoj estas konstituitaj de leĝ-statutaro celantaj
limigi la absolutan povon de la reĝoj, do, ŝajne,
ambaŭ statutaroj devus troviĝi sur la sama linio.
Sed tio estas nur teorio; en la realo la afero estas
iom pli komplika. La foruoj estas reĝaj koncesioj,
favoroj, kiuj ne lezas la absolutisman karakteron
K
ar
l
o
s María
I
sidro
27
de la reĝa povo, dum la konstitucioj estas popolaj
altrudoj al la reĝoj. Sed la ĉefa diferenco estas tio
ke la konstitucio estas la sama leĝo por la tuta
lando dum la foruoj estas privilegioj ĝuitaj de nur
iuj provincoj por ilin diferencigi el la ensemblo de
la lando. Do, la foruaj regionoj de Hispanio abo-
menis la konstituciismon kaj la liberalismon kiuj
pretendis egaligi la gecivitanojn de ĉiuj regionoj.
Dum la milito la liberalaj fortoj de Hispanio firme
kontroladis la ŝtat-aparaton de la lando kaj bone
rezistis la ofensivon de la karlismaj fortoj. Kiel
dirite, la plej granda apogo al la liberala afero estis
en la urboj. En Madrido, konkrete, estis eĉ
ekstremismaj sektoroj de la liberalismo. En 1835
okazis amasan masakradon de monaĥoj fare de
tiuj ekstremistoj, kiujn la regantaro ne povis, ne
sciis aŭ ne volis reteni. La persekutadon ne iris
kontraŭ la religio, eĉ ne kontraŭ la tuta pastraro
sed nur kontraŭ la monaĥoj; oni konsideris ke la
monaĥaj ordenoj estis plej radikalaj en la pozici-
iĝo favore al la reveno de la Antikva Reĝimo.
Sed oni devas kompreni ke la situacio ene de la
fortoj regantaj en Madrido ne estis de kompleta
harmonio. Verdire, la fakta povo de la partianoj de
la infana reĝino Izabela estis koalicio de la mo-
deraj sektoroj de la absolutismo, kiuj ne volis apo-
gi la pretendanton, kaj la modera sektoro de la
liberalismo, al kiu ne urĝis la restarigon de la
konstitucio, almenaŭ dum la daŭro de la milito
kontraŭ la karlistoj. La interrilatoj inter ambaŭ po-
litikaj fortoj estis sufiĉe konkordaj por ne endanĝ-
erigi la komunan situacion antaŭ la milita mal-
amiko, sed ne mankis inter tiuj malsamaj sektoroj
streĉiteco kaj politika batalado, kiel atestas pri tio
la oftaj sinsekvaj ŝanĝoj en la registaro kaj ties
gvidado. La afero de la masakrado de la monaĥoj
eble estis rezulto de kontraŭdiro inter la regantaj
sektoroj.
Alia pli grava kontraŭdiro inter la tradiciaj kaj la
modernigaj fortoj de la madrida regantaro estis la
afero de la alienado (“desamortización” en la hisp-
ana lingvo) de la ekleziaj posedaĵoj. La iniciatinto
de tiu politiko estis Juan Álvarez Mendizábal, kiu
estis ministro dum la tuta karlisma milito kaj pre-
zidis la registaron dum periodo je malpli ol unu
jaro inter septembro de 1835 kaj majo de 1836. La
eks-proprietigo de la ekleziaj bienoj realigita per
la dekretoj de Mendizábal de la 19a de fe-bruaro
kaj la 8a de marto de 1836 vekis la oponon kaj la
malaprobon far la Eklezio, kiu ekskomunikis la
alienigajn ministrojn kaj la aĉetintojn de la bienoj
de la religiaj institucioj. La plano de Mendizábal
estis rekuperi por la lando la grandajn bie-nojn
kiuj subkontrole de la Eklezio restis ne kultivataj
28
dum jarcentoj kaj transdoni ilin al la kamparanoj
por ĝia kultivado. Sed la afero disvolviĝis alima-
niere. La reganta reĝino
elpostenigis Mendizábalon
post la eksproprietigo de la
bienoj sed antaŭ ties aŭkci-
ado. Do, la kontrolo de la
asignado de la bienoj restis
sub alia ministro kun mal-
samaj planoj ol Mendizábal,
kaj la rezulto estis ke la teroj
ne estis disdonitaj al la kam-
paranoj sed al la grandaj ter-
posedantoj kaj alta burĝaro
de la lando, kaj tiele la bie-
noj restis senkultivataj kaj
oni malprofitis la eblecon
krei klasojn de kamparanaj
terposedantoj kaj malalta
burĝaro.
Sed dum plu daŭris la karl-
ista milito estis aliaj, pli
ŝokaj politikaj eventoj, ene
de la hispana teritorio kon-
trolata de la registaro de Ma-
drido. Jam ni vidis ke la moderaj liberalistoj sin
tenis relative respektemaj de la politika statu quo
aŭ interrilato de fortoj. Sed ene de la hispana
liberalismo ekzistis ankaŭ, kiel jam dirite, aliaj pli
radikalaj uloj. Por la libera-
laj hispanoj la tiama politika
situacio sendube estis sufiĉe
ambigua. Oni rehabilitis la
punitajn liberalistojn, ĉesis
la persekutado al la parti-
anoj de la konstitucio, kaj en
la registaro en Madrido kaj
la administracio ĝenerale la
liberaluloj kontroladis sufiĉe
da povo, sed dume oni ne re-
starigis la konstitución, kaj
teorie restis valida kaj funk-
cianta la politika statutaro
kiun Ferdinando la 7a dekre-
tis post la finigo de la libera-
la jartrio. La malkontento de
tiuj politikaj sektoroj kon-
kretiĝis, en aŭgusto de 1836
en la t. n. “Ribelo de la sar-
ĝentoj de la Granja”. Dum la
somero de tiu jaro la reĝa
familio troviĝis en la palaco
de “la Granja” (distance 90
kilometrojn de Madrido). Tiam la reĝa familio,
krom la regentino María Cristina, vidvino de la
reĝo Ferdinando, kaj ties infanaj filinoj, la reĝino
Izabella kaj ĉi ties fratino Luisa Fernanda, estis
ankaŭ la nova edzo de la
regentino, S-ro Muñoz, kaj
du filinoj de la geparo (dum
la sekvaj jaroj ili naskos
pliajn 6 gefilojn). La 12an
de aŭgusto la Reĝa Gvardio,
subgvide de ĝiaj suboficiroj,
ribelis kontraŭ la reĝa fami-
lio cele devigi la regentinon
akcepti kaj proklami la
konstitucion de 1812. María
Cristina kapitulacis kaj estis
kunvokita la parlamento laŭ
la statutaro de la Konstitucio
de Kadizo. Sed ĉi tiu estis
modifita laŭ interkonsento
de la du sektoroj de la hisp-
ana liberalismo. Ĉi tiu estis
eble la lasta okazo en kiu
interakordiĝis la du aloj de
la hispana liberalismo. La
cetero de la 19a jarcento vi-
dos la senĉesan kontraŭfron-
tiĝon inter ambaŭ fortoj.
La rezulto de la faritaj ŝanĝoj estis la t. n. “Kons-
titucio de 1837 kiu, fakte, estis malpli progresista
ol tiu de Kadizo de la jaro 1812.
Dume sekvis la karlisma mi-
lito. Ĝenerale, la karlistaj
ofensivoj rezultis malsukce-
saj. En la somero de 1837
okazis la plej forta el la kar-
listaj ofensivoj, dum kiu
preskaŭ okazas la konkero
de Madrido fare de la trupoj
de la pretendanto, sed fine
ankaŭ tiu operacio fiasksis,
kaj de tiam ĝis la fino de la
milito en 1840 la forto de la
karlista armeo pli kaj pli
malpliiĝis. Ankaŭ ene de la
karlismo estis malkonsento
inter diversaj tendencoj kiuj
konstituis ĝin. Fine la kon-
traŭfrontiĝo de la diversaj
karlismaj klikoj fariĝis per-
forta kaj el tiu interfrontiĝo
venkis la partianoj de la re-
paciĝo kun la liberala Hispa-
nio. La fino de la milito estis
signita de la fama interbrak-
umo inter la generaloj Maroto (karlista) kaj
Espartero (liberala).
La regentino María Luisa de Burbono
La reĝino Izabela la 2a, infanino
29
La hispana konstitucio de 1837 havis validecon
ĝis la jaro 1845. Ĝia ekapliko signifis la definiti-
van finon de la Antikva Reĝimo en nia lando. En
la jaro 1836, meze de la civila milito inter la
karlismo kaj la modernigaj fortoj de la lando, est-
ante ankoraŭ formale valida la statutaro de la
monarĥa absolutismo, iu ribelo de la sarĝentoj de
la Reĝa Gvardio en la palaco de la La Granja de
San Ildefonso” provinco de Segovio, devigis la
regentinon Maria Luisa de Burbono proklami la
Konstitucion de 1812 kaj nomumi novan regist-
aron kiu kunvokis balotadon por Parlamento kiu
ellaboru novan konstitucion reformante tiun de
Kadizo de 1812.
En la nova Parlamento havis plimulton la progres-
istoj kaj ili estus povintaj profiti la situacion por
ellabori konstitucion akorde kun iliaj idealoj.
Tamen, la rezultinta konstitucia teksto estis malpli
progresista ol tiu de la jaro 1812 ĉar oni serĉis
formulon kiu estu akceptebla por ĉiuj liberaj ten-
dencoj: progresistoj kaj moderaj.
La konstitucio aprobita en la jaro 1837 estis grava
ĉefe ĉar ĝi definitive establis en la lando la kons-
titucian reĝimon per parlamenta sistemo simila al
ties de Francio kaj aliaj europaj landoj en tiu epo-
ko. Ĝia teksto prezentis karakteraĵojn similajn al
la plej progresistaj de la Kadiza Konstitucio de
1812, kiel la principon de nacia suvereneco, la ag-
nosko de granda ensemblo de civitanaj rajtoj, la
divido de la ŝtataj povoj, limigo de la reĝa povo
kaj asigno de grava rolo al la Parlamento.
Por altiri la apogon de moderaj liberaluloj al la
aprobo de la Konstitucio oni enkondukis en ĝian
artikolaron alitipajn aspektojn kiel la duĉambra
parlamento, estante ĉi tiu formita de iu Senato kies
membroj estus elektitaj aŭ nomumitaj de la
reĝ(in)o, kaj iu Ĉambro de la Deputitoj kies mem-
broj estu elektitaj per balotado. Krome, la monar-
ko havus ankaŭ ampleksan povon por eksigi la
Parlamento kaj kunvoki novan.
La pribalota leĝo kiun oni aplikis post la aprobo
de la konstitucio baziĝis sur tre limiga laŭcensa aŭ
laŭrenta voĉdonado, ĉar rajtis voĉdoni nur tiuj
hispanoj (cetere nur viroj) kiuj pagadus ĉiujaran
imposton je valoro de 200 realoj, do la landa
voĉdonantaro estis malpli ol 5 procento el la hisp-
ana loĝantaro.
Cetere tiu konstitucio (kaj la sekvintaj) ne alportis
al la hispana popolo normaliĝon de la politika vi-
vo de la lando. Sekvis la senĉesa malakordo inter
moderuloj kaj progresistoj, kun entrudoj de per-
sonaj ambicioj, ĉefe el la armeestraro. Oftis la mi-
litistaj puĉoj far generaloj el ambaŭ politikaj ten-
dencoj. La regentino Maria Cristina de Burbono,
kiu nevole akceptis la konstitucian reĝimon, ansta-
taŭ resti en la arbitracia rolo kiun la konstitucio
asignis al la monarko, eniris en la politikan batal-
adon flanke de la moderuloj kaj tio okazigis ke
post la fino de la karlisma milito en 1840 ŝi estis
eksigita el la regenta funkcio kiu estis de tiam
plenumita de la Generalo Baldomero Espartero,
venkinto de la karlisma milito.
La sar
ĝentoj de la Reĝa Gvardio
postulis ke la
regentino akceptu la
Konstitucion
de 1812
.
La regentino María Cristina de Burbono subskribas, sub altrudo de la
ser
-
ĝentoj, la dekreton rekonante la Konstitucion kaj kunvokante Parlamenton
laŭ la konstituciaj normoj.