25
timon. La partianoj de la absolutismo dividiĝis en
du tendencoj: tiuj ne-toleremaj, kiuj volis ke la
reĝo persekutu ĉiujn politikajn figurojn de la libe-
rala jartrio kaj restarigu la Inkvizicion, kaj tiuj
moderaj, kiuj pretendis ke la monarko restu super
la konflikto kaj prenu la necesajn reformojn por
modernigi la socion laŭ la eŭropa modelo.
Dum tiu tempo la rusa caro kaj la franca reĝo in-
sistadis por ke Ferdinando koncesiu iun amnes-
tion. Kiam oni konsentis pri tio, estante ministro
pri Justico la netolerema Calomarde, rezultis ke la
dekreto pri amnestio estis trompo kaj ĝia apliko
favoris neniun ĉar ĝi kontemplis ĝis 15 esceptojn
kiuj, fakte, igis ĝin senutila. Do, daŭre persistis la
etoso de persekutado, en kiu ne mankis eĉ kon-
damnoj je mort-puno, ki-
el tiu aplikita al la Gene-
ralo Torrijos kaj ties kun-
uloj, kies bildo aperas en
la titolo de ĉi tiu ĉapitro.
Sed dume daŭre plipro-
fundiĝis la abismo de di-
vido interne de la abso-
lutismaj fortoj, kaj eĉ
okazis insurekcioj de la
plej ekstremismaj sekto-
roj de tiu tendenco kon-
traŭ la modera regantaro
de tiu tendenco. Ekde la
jaro 1826 la necedema aŭ
ekstremisma tendenco de
la absolutismo komencis
aglutiniĝi ĉirkaŭ la perso-
no de Carlos María Isi-
dro, frato de la reĝo kaj
eventuala heredonto de la
hispana reĝa krono tial ke
al Ferdinando la 7a man-
kis idaro.
En la jaro 1827 konkret-
iĝis en Katalunio milita
ribelo de tiu sektoro kiun de nun oni povus nomi
“karlismo” (de la nomo de la frato de la reĝo,
Carlos, kiu en la hispana lingvo prononcendas
“Karlos”). La movado daŭris kelkajn monatojn
sed la reĝo havis ankoraŭ sufiĉe da influo sur tiu
sektoro por konvinki la ribelintojn rezigni je tiu
teniĝo. Li kutime diradis: Hispanio estas kvazaŭ
botelo da ĉampano kies korko estis mi, kaj kiam
mi malaperos ŝprucos el la botelo la tuta forto tie
kunpremita.
En la jaro 1829 la reĝo edziĝis, kvarafoje en sia
vivo, kaj ĉi-foje li sukcesis naski idon. Sed la filo
estis… filino, kaj en Hispanio ekzistis tiam iu le-
ĝo, la “Salika Leĝo”, kiu malpermesis la reĝadon
de virinoj. Do, daŭre la absolutismaj partianoj de
Karlos María Isidro havis esperon pri la surtroniĝo
de ilia kandidato.
La lastaj jaroj de la vivo de Ferdinando la 7a, estis
plenaj je kortegaj intrigoj pri la afero de la reĝa
heredo-rajto. Ferdinando subskribis leĝon permes-
antan la heredon fare de filino, nuligante la Sali-
kan Leĝon. La 31an de marto de 1830 Ferdinando
promulgis la t. n. “Pragmata Sankcio”, aprobitan
la 30an de septembro de la jaro 1789, dum la reĝ-
ado de Karolo la 4a, sed kiun oni ne igis efektiva
tiam pro postuloj de ekstera politiko. La Pragmata
Sankcio disponis ke se la reĝo ne havus viran he-
redonton, heredus la plejaĝa filino. Ĉi tio, fakte,
ruinigus la pretendon de la infanto Karlos María
Isidro al la heredo-rajto,
ĉar ĉu estu infano aŭ in-
fanino la naskiĝonto de la
reĝo li aŭ ŝi estos la rekta
heredonto de la monarko.
Tia-maniere lia filino Eli-
zabeta estus agnoskata
kiel heredonta de la kro-
no, spite al la pretendo de
la partianoj de la frato de
la reĝo.
En 1832, estante la reĝo
grave malsana en la pala-
co de La Granja, korteg-
anoj de la partio de la in-
fanto Karlos sukcesis ke
Ferdinando subskribu de-
kreton nuligante la Prag-
matan Sankcion. Kiam
pliboniĝis la sano de la
monarĥo, la registaro de
Francisco Cea Bermúdez
denove revalidigis ĝin.
Post tio Karlos forlasis la
kortegon kaj la landon,
kaj lokiĝis en Portugalio.
Dume la reĝino María Cristina, kiu estis nom-
umita regentino dum la grava malsano de la reĝo
(la princino Elizabeta estis trijara infanino tiam),
inicis alproksimiĝon al la liberaluloj kaj koncesiis
ampleksan amnestion por la liberalaj ekzilitoj,
antaŭ-prezentante la politikan turno-punkton al la
liberalismo kiu okazus je la morto de la reĝo.
Ferdinando mortis en septembro de 1833 sen viraj
filoj; li estis naskinta duan filinon (la infantino
Luisa Fernanda).
La infanto Karlos kaj ties sekvantoj ribelis kontraŭ
la kronado de Elizabeta kaj tiele komenciĝis civil-
milito en Hispanio. La ĉampan-botelo perforte
ŝprucigis sian tutan kunpremitan forton.
La dormo de la racio naskas monstrojn