23
Renaskiĝis la kontraŭ-klerikarismo kaj oni abolis
denove la monaĥajn ordenojn. Denove estis elpel-
itaj el la lando la jezuitoj kaj oni malpliigis la
fiskan sistemon de la Eklezio. Ankaŭ, oni dekretis
la alienadon de la posedaĵoj de la regul-submetita
klerikaro. La Eklezio, do, staris inter la plej akraj
malamikoj de la Konstitucia reĝimo. La tradici-
emaj fortoj komencis agadi, ene kaj for de la Par-
lamento, por restarigi la absolutisman povon de la
Reĝo kaj eĉ okazis, kun la sekreta konsento de la
monarĥo, insurekcioj en Navarrio kaj Katalunio
kaj ribelo de la Reĝa Gvardio.
Do, la lando spertis plurjaran periodon de politika
nestabileco kaŭzita de la senĉesa konspirado kon-
traŭ la konstitucia reĝimo far la monarko kaj pro
la politikaj konfliktoj inter moderaj liberaluloj kaj
tiuj pli ekzaltitaj kaj inklinaj al plej radikalaj
reformoj. Tiu rivaleco generis la aperon de la
unuaj politikaj partioj en la historio de la lando.
La Reĝo negocis sekrete kun la Sankta Alianco la
invadon de Hispanio. Tiu Alianco estis formita
de Prusio, Aŭstrio, Rusio kaj Francio. Ĝia celo
estis eviti sociajn eventojn kiel la Granda Franca
Revolucio de 1789 kaj procezojn kiel tiu kiu
entronigis Napoleonon. Estis evidenta ke la tiama
situacio de Hispanio konstituis minacon por la
stabileco kiun la monarkioj de tiuj landoj volis
certigi en Eŭropo. Do, la potencoj de tiu Alianco
decidis en la Kongreso de Verona, la 22an de
oktobro de 1822 interveni en Hispanio por
restarigi la absolutisman povon de Ferdinando la
7a. Frukte de kongresa decido estis sendita al
Hispankio franca armeo da 95.000 soldatoj. En la
hispana historigrafio oni nomas tiun armeon «la
Cent mil Filoj de Sankta Ludoviko». Ĝi estis
komandita de Ludoviko Antonio de Burbono,
duko de Angulemo.
Duafoje en tiu 19a jarcento franca armeo invadas
Hispanion. En aprilo de 1823, post trairi la
Pirenean montĉenon la cent mil promenis tra
Hispanio kaj metis finon al la liberala aventuro.
Ili sendube determinis la estontecon de la posta
historio de Hispanio kaj semis la bazojn por la
plej nigra etapo de la reĝado de Ferdinando 7a, la
nomita Abomeninda Jardeko (1823–1833) dum
kiu tiu friponulo restaŭris la plej subpremigan
absolutismon kaj sufokis ĉiun liberalan aspiron
en la lando.
Preskaŭ la tuta intelektularo el la lando devis
ekziliĝi elmigrante ĉefe al Anglio. Tiuj kiuj restis
en la lando devis suferi procezon de elpurigado,
aŭ estis marĝenitaj, kaj multaj el ili estis kon-
damnitaj al mort-puno, kiel okazis al la Generalo
Riego mem.
Rafael de Riego
Rafael del RIEGO y Núñez naskiĝis la 9an de aprilo
1784 (laŭ alia fonto je la 24-a de novembro 1785) en
Santa María de Tuña, Asturio, ene de familio de la kler-
isma intelektularo.
Post ĉeesto en la Universitato de Oviedo en 1807, li
translokiĝis al Madrido por fariĝi profesia militisto. Tiu-
jare li partoprenis en la t.n. “Insurekcio de Aranĥuezo”.
En la jaro 1808, dum la Milito de kontraŭ la napoleona
armeo, li estis kaptita de la francoj kaj enkarcerigita en
Eskorialo, el kie li poste eskapis.
La 1an de novembro de 1808 li partoprenis en la Batalo
de Espinosa de los Monteros, kaj tie li denove estis kapt-
ita de la francaj trupoj. Dum kvin jaroj li troviĝis en la
francaj koncentrejoj de milit-kaptitoj. Tie li kontaktis kun
membroj de Framasonaro kaj fariĝis adepto de tiu sekreta
societo. Liberigita post la franca malvenko de 1814, li
vojaĝadis tra Anglio kaj Germanio. Reveninta al
Hispanio li re-eniris en la armeon en la rango de ĉef-
leŭtenanto.
Dum la absolutisma jarseso de la reĝo Ferdinando la 7a,
li partoprenis en konspiro de la framasonoj kaj liberal-
istoj kontraŭ la reĝo. En la jaro 1819 la reĝo formis 10
batalionojn por batali kontraŭ la ribelo en Suda Ameri-
ko. Riego iĝis majoro de la asturia bataliono. Tamen,
post la alveno al Kadizo, li komencis ribelon la 1an de
januaro de 1820, kaj petis la restarigon de la Konstitucio
de 1812. Post pozitivaj aliĝoj de aliaj generaloj, la reĝo
cedis kaj tiam komenciĝis la liberala regado.
La nova progresista registaro nomumis Riegon Genera-
lo kaj poste Kapitan-generalo de Galegio. En 1821 oni
lin translokigis al Aragono. La 18an de junio li edzigis
sian kuzinon Teresa del Riego y Bustillos. La 4an de sep-
tembro tiujare, okaze de respublikana ribelo, li estis aku-
zita je respublikanismo, kaj enkarcerigita. Tamen, lia po-
pulareco kreskis, kaj en 1822 li estis elektita en la Kor-
tesoj (Parlamento), kaj liberigita.
En decembro 1822, en la Kongreso de Verona, la landoj
de la Sankta Alianco decidis ke liberala reĝimo en Hispa-
nio estus risko por la stabileco en Eŭropo, kaj decidis
interveni militiste favore al la absolutisma monarĥio. Je
la 7a de aprilo de 1823 franca armeo trairis la Pireneojn.
Riego ekkomandis la 3an Armeon, kaj rezistis la invad-
antojn. Tamen, en septembro li estis perfidita, kaj mal-
liberigita en la urbo de Anquillas (Ĥaeno). Li estis juĝita
en Madrido, akuzita je perfido, kaj kulpigita. La 7an de
novembro de 1823 Rafael del Riego estis pendumita en
la madrida placo “Cebada”.
Riego fariĝis la simbolo de la liberalismo kaj de la res-
publikistoj en Hispanio. Himno de Riego, kantaĵo ho-
nore al Riego estis la himno de la Dua Hispana Respu-
bliko
(1931-1939). Nun lia portreto estas montrata en la
sidejo de la hispana Parlamento.