20
Reĝimo kaj la neceson je kompleta ŝanĝo. Pli da
malkonsento estis pri la formo decidi la membrojn
de la asembleo, ties nombro, la proporcio koncer-
na al ĉiu soci-klaso, la daŭro de ties mandato…
La 1an de januaro de la jaro 1810 la Centra
Konsilio, laŭ opinio de Jovellanos, kunvokis
kortesojn por la 1a de marto. Baldaŭ evidentiĝis
ke ne sufiĉis la tempo fiksita por aranĝi ĉion
necesan, interalie por ke la amerikaj teritorio sub
hispana dependo sendu siajn delegitojn. Aliflanke
estis la fakto ke oni ne povis kalkuli kun la
hispanaj provincoj okupitaj de la franca armeo. En
kio rilatas al la nombro de la parlamentanoj la
opinio de Jovellanos estis du ĉambroj laŭ la angla
modelo, unu de la nobelaro kaj la alia por la cetero
el la socio, sed fine oni decidis unusolan ĉambron
laŭ la franca modelo. Pri la elektado de la deleg-
itoj oni decidis miksan metodon inter tradicio kaj
moderneco; oni kunvokis laŭ-
nome la sociklasojn de la nobel-
aro kaj la klerikaro, kaj laŭ elekt-
ado la perantojn de la popolo.
Ne ekzistas ekzakta listo de la
deputitoj kiuj fine komponis tiun
eksterordinaran parlamenton kaj
krome ĝia nombro variis inter iuj
sesioj kaj aliaj. Laŭ iu historiisto
la nombro da parlamentanoj estis
308, sed la konstitucio estis sub-
skribita de 184 kaj la dissolvo de
la Parlamento, en septembro de
la jaro 1813, estis subskribita de
223 delegitoj. La dato de la ko-
menciĝo de la sesioj devis esti
prokrastita ĝis la 24a de sep-
tembro de 1810 pro la malfacil-
aĵoj en la elektado de la deleg-
itoj. Tiutage, la 104 deputitoj
kiuj povis alveni al la Kadiza Insulo Leono kun-
sidis en la teatrejo de la urbo por la malferma
sesio, iome senorda ĉar ne estis antaŭpreparita ia
tagordo. Ekde la 24a de februaro de 1811 la sesioj
okazis en iu granda preĝejo de Kadizo.
Dum la sesioj de 1810 al 1812 la kadiza Parla-
mento okupiĝis pri la politikaj reformoj. De 1812
al 1813 ĝi pristudis la sociajn reformojn, kaj fine,
de 1813 al 1814 oni entreprenis la ekonomiajn re-
formojn. Sed la konstitucia teksto kiu estis aprob-
ita la 19an de marto de 1812 estis entenita inter la
politikaj reformoj. Ĝi enhavis 384 artikolojn
dividitaj en 10 ĉapitroj. Kvankam ĝi tiome estis
ampleksa, tamen restis for de ĝi tre gravaj aferoj
kiel la libereco pri industrio, la limigo de la bienoj
akorde kun la nova konceptado de la proprieto, kaj
la nuligo de la senjoraj jurisdikcioj. Tiuj aferoj de-
vis esti traktataj poste pere de Parlamentaj Dekre-
toj. Sed la konstitucia teksto, kun ĉiuj ties mankoj
fariĝis mito de la hispana konstituciismo. Ali-
flanke, la koncepto de Konstitucia Monarkio,
kontraŭa al tiu de la absolutisma igis ke tiu Kons-
titucio fariĝis politika simbolo kaj ke la sola vorto
“konstitucio” rezultis pli alloga por la amasoj ol
aliaj kiel “libereco” aŭ “demokratio”. Laŭ tiu
konstitucio la suvereneco kuŝis en la Nacio.
Ekde la somero de la jaro 1812 la Kadiza Par-
lamento dediĉiĝis al la sociaj reformoj laŭ la
spirito de la aprobita konstitucio: pres-libereco,
esprim-libereco… La malamikoj de la konstituci-
ismo tuj uzadis tiujn rajtojn por kontraŭbatali la
konstitucion mem. En la religia tereno la teniĝo de
la Konstitucio de Kadizo estis tre simila al ties de
la Napoleona Konstitucio: proklamo de la katolik-
ismo kiel la religio de la hispanoj, sed kun abolo
de la Tribunalo de la Inkvizicio.
Tio vekis la malamon de la kle-
rikaro kontraŭ la Konstitucio,
des pli ke ĉi tiu ne sin deklaris
favora restarigi la religiajn orde-
nojn abolitajn de Jozefo Bona-
parto kaj kiel ĉi tiu kaj ties Ba-
jona Konstitucio, la Kadiza kon-
templis la intencon alieni la ekle-
ziajn bienojn kaj propraĵojn.
Krome, la konstituciaj artikoloj
kiuj atribuis al la Parlamento la
ellaboradon de planoj por la
edukado kaj la universitatoj ve-
kis la oponon kaj kontraŭstaron
de la klerikaro kaj la partianoj de
la absolutisma reĝimo. Fakte, la
debato pri la Inkvizicio estis la
plej akra. Prave, la liberaluloj
konsideris ke la civila libereco
kaj la pens- kaj verk-libereco rezultis damaĝitaj de
la Inkvizicio, kaj tio estis kaŭzo de la hispana
dekadenco. La debatado de ĉi tiu afero, laŭlonge
de la 19a jarcento, pliintensigis la kontraŭdirojn
inter la tradiciaj soci-sektoroj postulantaj eklezian
povon kaj la kontraŭantoj de tiuj ideoj, kiuj, fine,
plietendigis la rifuzon de la privilegioj de la kle-
rikaro el la tuta Eklezio kaj la religio ĝenerale. Tio
estis kaŭzo de gravaj atakoj kontaŭ la eklezia
institucio dum la sekvintaj du jarcentoj.
La abolo de la jurisdikcio de la senjoroj respektis,
tamen, ĉi ties propraĵon sur la teraj posedaĵoj.
Ankaŭ tio estus fonto de gravaj reformoj ne-
realigitaj kaj de la konfliktoj kiujn tiu situacio
generis en la 19a kaj la 20a jarcentoj.
Tia estis la situacio fine de la milito, kiam revenis
la Reĝo Ferdinando la 7a en marto de 1814.
Gaspar Melchor de Jovellanos