18
Temante pri la hispanaj konstitucioj, en la tekstoj
pri historio, politiko k.s. oni kutime mencias kiel
komenciĝo de la konstituciismo en Hispanio la
Kadizan Konstitucion de la jaro 1812, kiu estis
proklamita kadre de la rezistmilito de la hispana
popolo kontraŭ la napoleona invado de la lando.
Sed oni devas precizigi ke jam en la jaro 1808,
Napoleono mem iniciatis la aprobon de iu Konsti-
tucio por Hispanio kiu, laŭ lia plano, estus reĝata
de lia frato Jozefo. Tiu napoleona konstitucio no-
miĝis “Konstitucio de Bajono” tial ke ĝi estis el-
laborita kaj aprobita en la franca urbo de Bajono
kie la hispanaj reĝoj de la burbona dinastio, ĝis
tiam reĝanta en Hispanio, abdi-
kis favore al Napoleono kaj ĉi tiu
al sia frato. Ambaŭ konstitucioj,
tiu de Bajono kaj tiu de Kadizo
estis tre similaj en kio koncernas
al la politikaj konkeraĵoj rilate al
la Antikva Reĝimo.
La napoleona konstitucio estis el-
laborita far iu asembleo kiun kun-
vokis la imperiestro tuj post kiam
la hispanaj institucioj –Regant-
Konsilantaro, Konsilio de Kasti-
lio kaj Urbodomo de Madrido–
akceptis kaj aprobis la abdikojn
de Bajono kaj la kronadon de Jo-
zefo Bonaparto kiel reĝo de His-
panio kaj ĉi ties kolonia imperio
en Ameriko kaj Filipin-insularo.
La kunvokita asembleo devis
kunigi en Bajono 150 membrojn el la t.n. sociaj
klasoj la 15an de Junio de 1808. Tamen la ribelo
kontraŭ la francoj diversoloke en Hispanio post la
sangaj eventoj de la 2a de Majo en Madrido, igis
ke plejparto el la kunvokitaj asembleanoj rifuzis
adresiĝi al Bajono. Krom iuj nobeloj kaj eklezi-
uloj, alvenis tien nur 20 asembleanoj elektitaj de
iliaj provincoj, kaj oni devis distribui akreditaĵojn
al iuj hispanoj loĝantaj en tiu urbo kaj ĉi ties
ĉirkaŭaĵoj. Tiamaniere ĉeestis la inaŭguran sesion
65 deputitoj, kaj la ferman sesion, la 7an de Julio,
91 deputitoj. La asembleo havis dek du sesiojn kaj
ellaboris fundamentan leĝon laŭ projekto prezent-
ita de Napoleono.
Tiu Napoleona aŭ Bajona ĉarto, pli ol konstitucion
ŝajnis statutaron. Ĝi ne pridiskutis la absolutan po-
von de la monarĥo, sed tamen enkondukis ian
reprezentan reĝimon. La dokumento konsistis el
du partoj diferencigitaj; la unua estis la priskribo
de politika sistemo kiu, laŭ la franca modelo, estis
formita de diversaj kolegiaj organoj: Ŝtata Konsil-
antaro, Senato kaj Parlamento, kiuj estus nuraj
ĉambroj de diskutado por nuancigi la projektojn
prezentitajn de la Monarĥio. Oni devas konstati ke
la membroj de la Ŝtata Konsilio kaj la Senato de-
vus esti elektitaj far la Reĝo, kaj la deputitoj de la
Parlamento estus elektitaj el inter tre malamplek-
sa kolektivo konstituita de la urbestroj kaj la pa-
rokestroj de la plej gravaj urboj.
La dua parto de la konstitucia teksto temis pri
instituciaj reformoj kiuj, se oni
estus aplikintaj, konstituus por la
hispanoj profundan transform-
igon akorde kun la francaj revo-
luciaj ideoj. Enestis en ĝi iu De-
klaracio pri la rajtoj de la indivi-
duoj, malapero de la privilegioj,
ne-perforteco de la loĝejo, abolo
de la turmentado, ĵura egalrajteco
kun malapero de la specialaj tri-
bunaloj por la privilegiitoj. Oni
difinis kiel religio de la hispanoj
la Katolikan, sed kun malapero
de la Tribunalo de la Inkvizicio.
Estis ankaŭ serio da disponoj pri
organizado teritoria kun malape-
ro de la senjoraj feŭdoj, kaj di-
vido de la lando en provincoj.
Aliaj disponoj temis pri la mal-
apero de la internaj doganoj kaj la revizio de la
foruoj de Eŭskio. Laŭ la 8a artikolo de tiu kons-
titucia teksto la kolonioj de Ameriko kaj Azio ĝu-
us samjan rajtojn kiel la metropolo. Fakte, multaj
el tiuj disponoj similis al tiuj, kiuj oni estos decid-
otaj post kelkaj jaroj en la konstitucio de Kadizo.
La fakto ke la reĝimo kiu promociis tiun kons-
titucion fine fiaskis kaj Napoleono devis rezigni
siajn planojn por Hispanio, igis ke la Konstitucio
de Bajono, krom esti neniam plene aplikita pro la
milito, eĉ ne ricevis atenton far la historiistoj.
Tamen, oni devas agnoski ke en tiu parto de la
lando sub la franca kontrolo dum la milito, kelkaj
disponoj formulitaj de tiu leĝa dokumento havis
faktan aplikadon. Oni devas rekoni ke en aliaj cir-
konstancoj tiu ĉarto povintus esti deca komenciĝo
de la hispana konstituciismo.
Jozefo Bonaparto, frato de la franca
imperiestro.