16
La voj-irado al la politikaj reĝimoj de demokratiaj
liberecoj estis sufiĉe problema kaj evento-plena en
preskaŭ ĉiuj landoj, kaj en ampleksaj regionoj el la
mondo tiu procezo ankoraŭ ne finiĝis kaj ie ĝi eĉ
ne komenciĝis. En Hispanio tiu procezo fakte
koincidas kun la landa historio de la du lastaj
jarcentoj, kaj tial ke la nuna stato de la afero ne
estas perfekta oni povas konsideri ke la procezo
estas ankoraŭ ne-finita.
Sed komence ni priskribu la politikan situación en
nia lando antaŭ la la konstitucia epoko. Al tiu
politika sistemo oni asignis, en la prihistoriaj
medioj, la nomon de
“Antikva Reĝimo”.
En la jaro 1800 la his-
pana ŝtato daŭre estis
ligita per ĝia multjar-
centa pakto kun la pri-
vilegiitaj sociaj klasoj.
Karakteriza eco de la
Antikva Reĝimo estis
ke krom la kampar-
anoj preskaŭ ĉiuj ha-
vis apartajn privile-
giojn. La pinto de tiu
sistemo estis la reĝo,
kiu regadis ankoraŭ
laŭ tiu maniero nom-
ita “absolutisma mo-
narĥio”, sur socio di-
vidita en diversaj kla-
saj tavoloj. La absoluta povo de la monarĥo
signifis ke li enkarnigadis la tri povojn: leĝodona,
ekzekutiva kaj justica. Ĉies-ĉi funkcioj kunestis en
la reĝa persono, kiu per delegado estis servita de
ĉiuj funkciuloj kaj institucioj de la ŝtato.
En Hispanio la reĝo efektivigadis sian povon sur
teritorio kiu, eĉ se integrita en la unueco de la
monarĥio, estis konstituita de pluraj kronoj: Kasti-
lio, Aragono, reĝlandoj, princlandoj kaj provincoj,
kun ne tre difinitaj inter-teritoriaj limoj, kaj insti-
tucioj kun malsamaj rajtoj –foruaj reĝimoj– kiuj
ne akordiĝeblis kun unuiga organizado politik-
administra. Sub tiu teritoria organizo ekzistis alia
kiu estis rezulto de longdaŭra procezo de disiĝo de
urboj kaj vilaĝoj el la reĝa dependo –senjorecaj
terpecoj– pro transcedo de reĝaj funkcioj kaj rajtoj
al la mastroj de tiuj teritorioj, kaj tiuj senjoroj
efektivigadis propran jurisdikcion: ili nomumis
urbestrojn, parokestrojn kaj juĝistojn, kaj tia
diverseco de situacioj konkretiĝis en kompliko-
plena leĝaro kiu kontempladis multajn privilegiajn
esceptojn.
La tiama hispana loĝantaro nombris dek milionojn
da personoj, grandparte kamparanoj. Tiam la tero
estis la sola riĉfonto; 80 procento el la enloĝantoj
estis rekte ligita al ĝi, sed ankaŭ la urbaj centroj
dependis de ĝiaj rentoj. Ankaŭ la Eklezia klerikaro
sin nutris el la rentoj de la bienoj kaj terposedaĵoj
apartenantaj al la institucio krom el la dekonaĵoj
kiujn ĉiuj pagadis. La nobelaro estis ter-posedanta.
Plejparto el la manu-
fakturaĵoj estis destin-
itaj kovri la bazajn
necesojn de la popolo.
Do, la socio de la An-
tikva Reĝimo baziĝis
sur la agrokultura ag-
ado kaj tre malegal-
eca distribuo de la
proprieto de la tero.
Tiu socio daŭre sub-
tenis klastavolan stru-
kturon en kiu la leĝoj
kaj la kutimoj estis
generintaj hierarkion
de ordenoj submetitaj
al ekonomia kaj ĵura
malegaleco.
En la religia tereno
persistadis ankoraŭ la Inkvizicia Tribunalo kies
celo estis konservi la religian dogmaron kontraŭ la
ideologiaj influoj (religiaj kaj ankaŭ politikaj) kiuj
povus minaci la stabilecon kaj integrecon de la
sistemo.
Komence de la 19a jarcento tiu sistemo estis fakte
neeltenebla, ĉefe post la sendependiĝo de la nord-
Amerikaj kolonioj kaj la revolucia konvulsio en
Francio. La graveco de la nobelaro tre malpliiĝis
laŭlonge de la antaŭa jarcento. Dume daŭre pliiĝis
la graveco kaj la riĉeco de la burĝaro, ĉefe
dediĉita al la komercado, la ekspluatado de la
kolonioj, industria agado, provizado al la armeo
kaj kontrolo de la urbestraroj. En ĝia ascendo la
burĝaro koliziis kun leĝoj kaj privilegioj, do tiu
klaso emis al libereco (politika kaj ekonomia) kaj
egalrajteco. En tiu pretendo tiu klaso eniris en
kontraŭdiron kun la nobeloj kaj la klerikaro.
L
a
A
n
t
i
k
v
a
R
e
ĝ
i
m
o
La ĉefa faktoro de la malstabiligo de la sistemo en His-
panio estis la revoluciaj eventoj de Francio.