15
Nunjare estas la ducent-
jaro de la aprobo de la t. n. “Konstitucio de Kadizo”. Tiu evento, okazinta meze
de la rezist-milito de la hispana popolo kontra
ŭ la invado far la armeo de Napoleono, estas konsiderata
kiel la komenci
ĝo de la Konstituciismo en Hispanio. La historio de la konstituciismo en nia lando plene
enkadri
ĝas en la hispana historio de la 19a kaj 20a jarcentoj kiuj, siavice, estis la tempa kadro de la
procezo de moderniĝo de la lando, ties socio kaj in
stitucioj. La konstituciismo mem estis esenca parto de
tiu moderni
ĝo, kaj sur ĝi efikis, por bono kaj por malbono, la eventualaĵoj kaj akcidentoj de la ceteraj
komponaĵoj de la moderniĝ-procezo. Ankaŭ la historio de la konstituciismo mem estis sufiĉe akcid
enta
kaj plena je eventualaĵoj. Fakte, estis laŭlonge de tiuj
diversa, kaj en la procezo –tiel de la konstituciismo kiel de la moderniĝo– estis anka
ŭ bremsado kaj
retroiroj.
La disvolviĝo de tiu procezo de moderniĝo de la lando, en kiu enkadriĝis la hispana konstituciismo,
tute
ne estis harmonia. La vojo el la antikva reĝimo, ekzistinta ĝis la komenciĝo de la 19a jarcento
al la nuna
stato de la hispana socio, ne estis glata. Dum la dujarcenta periodo nia lando s
pertis alian intervenon de la
franca armeo, krom tiu de la napoleona invado. Dum kelke da tempo estis restarigita la Inkvizicio de la
antikva reĝimo. Oni proklamis preskaŭ dekon
da konstitucioj; iuj el ili neniam aplikitaj, aliaj vidis
interrompita ĝian funkciadon far militistaj intervenoj. Estis aliaj militistaj intervenoj celantaj anta
ŭenpuŝi
la liberalismon. La lando perdis, la
ŭlonge de la 19a jarcento, kolonian imperion kiu estis formiĝinta dum
pli ol tri jarcentoj. Ne mankis revolucioj, estis
ŝanĝoj de reĝaj dinastioj, oni proklamis du respublikojn,
kies vivo estis efemera. Estis kelkaj civilmilitoj inter la partianoj de la tradicio kaj la progresemaj fortoj...
Sed ni estas temante pri du jarcentoj kaj, tamen, en la raportado de
ĉi tiu revuo ni okupiĝos nur pri la
unua el tiuj jarcentoj. La periodon 1912 ĝis la nuntempo ni pritemos per sekva numero de la revuo.
Kvankam la centra temo de
ĉi tiu historia raporto estas la konstitucioj kaj ties evoluo, oni ne povas lasi
for ali
ajn aspektojn de la vivo de la lando. Politikaj problemoj, interdinastiaj bataladoj, invadoj de la
lando, militistaj pu
ĉoj, religia problemaro, militoj enlandaj kaj eksterlandaj, revolucioj, strikoj kaj
laboristaj bataloj, kontraŭfrontiĝo de la Kortego kun
la Parlamento, problemoj de lidereco en la sino de la
partioj, disdivido de la partioj kaj apero de novaj politikaj fortoj
, teritoria organizado de la lando,
regionaj naciismoj… ĉio, kio konstituas la historion de la lando estas interne ligita inter si ka
j kun la
konstitucioj kiel kaŭzo aŭ rezulto de ili. Tial nia raporto atentas pri
ĉiuj ĉi aspektoj de la socia vivo de la
lando kaj intencas ke la priskribo estu sufiĉe ampleksa por provizi al la leganto kiel eble plej
trafan
bildon de la scenejo kaj la cirkonstancoj de la raportitaj eventoj, sed dume ne t
ro vasta preterpasante la
limojn de gazeta artikolaro. Ni scias ke en iu aspekto nia raporto estas febla:
la priskribado de la aferoj de
Hispanio estas tro centrita ĝuste en Hispanio, kun tre malmultaj mencioj al la samtempaj okazinta
ĵoj en
fremdaj landoj, kiuj povus esti en rilato, kiel kaŭzo aŭ kiel rezulto aŭ
kiel simpla komparo, kun niaj
enlandaj aferoj.