13
por klasifiki kaj doni konkretan nomon al
diversaj vivaĵoj. Tiu galimatio de nomoj, ne
estas facile komprenebla por ne fakulo, kaj
laŭ li diris, ankoraŭ restas milionoj da
vivaĵoj, plantoj, bestetoj, kiuj atendas sian
vicon.
Dieter Rooke, parolis nome de la Esperanta
Civito, en bonhumora formo, li klarigis al ni,
kia estas la celo de tiu Asocio. Precipe li
tuŝis la temon: raŭmistoj kaj finvenkistoj pri
kio la Esperanta Civito tre interesiĝas.
Alia belga samideano D-ro Eduardo Kuster
parolis al ni pri la “Belga kompromiso”,
analizis la historion de tiu lando kaj klarigis
al ni la diversajn kialojn ekzistantajn en tiu
lando. Kaj kompreneble sen forgesi la ling-
van ĥaoson ekzistantan en tiu lando.
Fine alia samideano, Bouchet Rémy, ĉi tiu
franca, translokigis
nin per siaj bildoj
al Laoso. Li prezen-
tis al ni belegajn
fotojn precipe pri
religiaj monumen-
toj budistaj kaj
kamparo, sen forge-
si la bombardadon
de Usono okaze de
la Vjetnama milito.
Eĉ se ne troviĝis en
la programo, sam-
ideanino Rodika
Rodor, prezentis si-
an landon Rumanujon, kun ĝiaj aspektoj
nunaj kaj pri la historio de la lando. Belaj
bildoj klarigis multe pli la ŝatatan paroladon
pri ŝia lando.
Ĉiujare estas debato pri Esperanto. Nunjare
la temo estis “Ĉu Esperanto estas lingvo
artefarita”. La temo vekis grandan diskut-
adojn: iuj opiniis, ke ĉio ekzistanta estas
artefarita, eĉ la lingvoj, aliaj asertis, ke ĉio
devenas el la naturo, ankaŭ la lingvoj, la
homo nur transformas la materion, do, la na-
turon. Aliaj opiniis, ke se la lingvoj franca,
angla, ĉina, hispana... estas lingvoj naturaj,
Esperanto ankaŭ estas natura lingvo, kaj ne
artefarita.
Ankoraŭ ni havis duan interkonan vesperon,
merkrede, kie denove troviĝis, frandaĵoj,
dolĉa vino kaj ĉampano Esperanto.
La folklora vespero estis harmoniigita de la
emsembla grupo “Els Rogers”, ĉi tiaj
muzikaj grupoj estas konataj ĉi tie, kiel
“Grupoj de Habaneras”, kaj precipe ili ludas
Havanan muzikon, tre ŝatatan en Katalunio.
Tiu havaneca muziko estis akompanata de la
fama “cremat”, rumo bruluigita, kiu ankaŭ
enhavas aliajn spicaĵojn, kiel kafon. Ĉiu
samidean(in)o ricevis taseton, speciale bak-
itan, kun teksto aludanta la Semajnon, kiel
rememoraĵon de nia Esperanta Evento. La
etoso en tiu nokto, estas neforgesebla.
Tri ekskursojn oni organizis. En duontaga
ekskurso, ni vizitis la Muzeon pri natura
akvo en Viladrau kaj la alian duontagan
ekskurson ni dedi-
ĉis viziti la urbeton
Caldas de Malave-
lla kaj Santa Co-
loma de Farnés.
Por la tuttaga eks-
kurso, ni elektis Sa-
badellon, kie ni vi-
zitis la Muzeon pri
Paleontologio, unu
el plej gravaj en
Eŭropo. Dispone de
la gevizitantoj estas
komputiloj, per kiuj
ĉiu povas elekti la
temon deziritan de li/ŝi. Sekve ni iris al
Avenuo Zamenhof, inaugurita la 12-an de
junio 1912, laŭdire la unua en la mondo. En
tiu strato mem troviĝas la monumento al
Esperanto inaŭgurita la jaron 1993, kaj kies
alteco de unu el siaj kvar kolumnoj estas je
14 metroj. Kaj ĉi tie apud la monumento, nia
samideano Joan Manau magistratano pri la
urba polico adresis al ni esperantlingve ku-
raĝigajn vortojn por daŭrigi nian Esperantan
agadon. Ni daurigis nian promenadon kaj
iris al strato Ludoviko Mimo, verkisto kaj
esperantologo de Sabadell, fondinto de la
nomata Analiza Skolo.
Luis Serrano Pérez
Depono de florbukedo antaŭ la monumento al Esperanto
en Sabadell.