11
Traleginte lian materialon restas klare ke tio kio
zorgigas lin ne estas la stagniĝo de E-disvastiĝo
sed la stagniĝo aŭ, laŭ lia esprimo, la morta
spiralo de UEA. T. e. por li la problemo ne estas
la situacio de Esperanto en la mondo sed la magra
videbliĝo de UEA. Ni volas ne forgesi ke la celo
estas Esperanto, ties uzado kaj interna ideo. UEA,
same kiel SAT, HEF kaj multaj aliaj asocioj estas
nur iloj por la atingo de la ĉefa celo. Sed en la
teksto de Steven Brewer aperas aserto kiel ĉi tiu:
Ŝajnas ke ju pli Esperanto furoras nun en la
reto, des pli malmultaj homoj aliĝas al UEA, kaj
iom post iom ĝi stagnas kaj mortas. Do, por li tio
estas la problemo. Se Esperanto furoras en la reto
kaj tio respegulas progresadon en la tutmonda
uzado de la Internacia Lingvo, tio estas kuraĝiga
novaĵo. Kaj se tiel, al ni devas esti indiferenta la
sorto de UEA kaj ceteraj E-organizaĵoj. Ĉi tiuj
utilas kaj indas pluvivi nur laŭmezure ke ili
kontribuu al la venko de Esperanto. Kaj se tiu
venko venos ne per la laboro de la E-institucioj
sed per la potenca diskonig-kapablo de Interreto,
nu, vivu Interreto!
La Kongresa Rezolucio, alia nepra ceremonio de
tiuj renkontiĝoj, esprimas fidon, aŭ peton, ke la E-
organizoj UEA, TEJO… kontribuu al la realig-
ado de la esperastimaj celoj. Jen ĝia teksto:
Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso
de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por
komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la
proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,
efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo,
en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado,
ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj
de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mond-
bildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj,
agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio
kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia parto-preno
en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la
diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -
sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn
ktp- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo,
konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj
generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj
strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo,
kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis
ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties
junulara branĉo en apartaj historiaj turno-punktoj,
rekomendas ke la unuopaj organizaj instancoj kaj
sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komun-
umo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por
kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj
kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en
Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por
intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperant-
isma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭ-
direkta bona volo,
alvokas al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj
organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn
kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj
regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj
paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj
eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn
lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician
movadon adaptiĝi al la nuna epoko.