7
De la 28a de junio ĝis la 2a de julio 2011 okazis en la
urbo Sankta Laŭrenco de la Eskorialo (Madrida
provinco) la 70a Hispana Kongreso de Esperanto. Por
informi pri tiu esperantista evento de nia lando ni
transskribas sube du tekstojn elprenitajn el la monda
reto. El ties enhavo ni konjektas ke la laste okazinta E-
Kongreso de Hispanio estis tute simila al tiuj de la
antaŭaj jaroj. T.e. fajne organizita kelktaga renkontiĝo,
en agrabla etoso, de ne multe-nombra aro da ge-
esperantistoj, plejparte hispanaj, riĉa kongresa programo
konsistanta el kleraj kaj kulturaj aktoj, sed kun nula
rilato al la kutima agado de la landa esperantistaro kaj
sen ia ajn efiko sur ĉi ties laboro.
Raporteto pri la 70a Hispana Kongreso de
Esperanto
Mi partoprenis la 70an Hispanan Kongreson de
Esperanto, kiu okazis en San Lorenzo de El Escorial
(apud Madrido) de la 28a de junio ĝis la 2a de julio
2011, sufiĉe longa kongreso en bela kaj impona urbo.
El la bunta programo elstaris tri altnivelaj atelieroj
gvidataj de kleregaj homoj: Jorge Camacho gvidis
poezian atelieron kie, kaj per siaj propraj poemoj kaj
per aliulaj verkoj, li klarigis al ni la poezian esencon.
Taŭga komplemento de tiu kurso estis la deklamada
ateliero de Miguel Fernández. Tiukaze la vidpunkto
transiris el la verkista flanko al la deklamista parto de
la afero. Kaj tria ateliero, kiu kunigis prozon kaj poe-
zion, estis la traduka ateliero gvidata de Antonio Va-
lén. Aldoniĝis al la tre saĝaj klarigoj de la gvidantoj la
interesegaj komentoj de la partoprenantoj, ĉefe, ĉar
tiuj gvidantoj ankaŭ partoprenis kiel "lernantoj" la aliajn
atelierojn. Do imagu, kio povas esti sidi ĉe Jorge
Camacho, Miguel Fernández kaj aliaj fakuloj kiel Liven
Dek en la traduka ateliero de Antonio Valén!
8
Estis ankaŭ kelkaj interesaj prelegoj, kiujn mi povis
ĉeesti: José María Salguero (Kani) kaj Andy Hernán-
dez prelegis pri Vikipedio, Pedro Hernández pri Mon-
golio, kaj Ana Manero prezentis la interesegan projek-
ton Bitoteko (pri enretigado de esperantaj dokumentoj
kaj libroj). Nova formo de prelegado, peĉakuĉo, per-
mesis fari 7 sinsekvajn prelegojn en malpli ol unu
horo. Bedaŭrinde, tiu formato estas tro rigida (20 bil-
doj, kiuj daŭras 20 sekundojn) kaj iomete streĉiga kaj
por la prelegantoj kaj por la ĉeestantoj. Mi kompre-
nas, ke la celo estas, ke la prelegantoj ne longigu la
aferon, sed estus pli bone se oni donis pli da libereco
al la parolanto kadre de la maksimuma tempo.
Vespere oni havis ankaŭ buntajn aferojn: teatraĵo de
Georgo Handzlik, filmo, kaj koncertoj (la ĥora kvaropo
Sinkopo, Georgo Handzlik kaj Kimo).
Okazis kurso por komencantoj, KER ekzamenoj kaj
prelego en la hispana pri Esperanto por la vilaĝanoj.
La ĉefa aranĝo estis la interesa debato inter Renato
Corsetti kaj Jorge Camacho pri lingvo kaj movado tre
bone moderigita de Toño del Barrio. Tiu debato, kaj
ankaŭ multaj aliaj prelegoj, estis rekte elsenditaj rete.
Mi mallonge (kaj sufiĉe malbone) prezentis la ven-
ontan Katalunan Kongreson de Esperanto kaj la
Muzeon de Esperanto de Subirats kadre de la publika
prezentado de asocioj kaj eventoj.
En la malpli pozitiva flanko oni rimarkis, ke la parto-
prenantoj estis malmultaj, nur kvindeko da homoj (plej-
parte hispanaj viraj mezaĝuloj),
kaj ke la kongresa
temo, Esperanto 3.0 E-agado en la 21a jc., ne estis
sufiĉe videbla kaj fakte ĝi ne rolis kiel konduka fadeno
de la kongreso. Mi ne scias ĉu estas necese, ke ĉiu
kongreso havu temon, ĉefe kiam la plejparto el la
eventoj ne havas rilaton al ĝi.
Kiel kutime, kunmanĝado kaj bierumado estis unu el
la plej gravaj partoj el la kongreso, kaj la fakto, ke
estis malmultaj homoj, fakte permesis bonan inter-
konatiĝon inter ĉiuj gekongresanoj.
Kontribuo de Viktoro Solé (el Katalunio)
9
70a hispana E-kongreso – San Lorenzo del Escorial (Madrid)
Laŭ miaj spertoj, la pasinta 70a hispana kongreso de
Esperanto, kiu okazis de la 28a de junio ĝis la 3a de
julio, disvolviĝis sufiĉe bone kaj agrable, same en la
turisma flanko, kiel ankaŭ en la informa, eduka, ateliera,
koncerta, kaj tiel plu. La organizado de la kongreso brile
sukcesis kaj oni povis akurate spekti la diversajn
programerojn. Akompanis kaj ankaŭ plezurigis nin bona
vetero dum la tuta kongresa dauro. La urbo kie oni
organizis la kongreson estas vizitinda, precipe en la
ĉirkaŭaĵoj al la fama monaĥejo.
Okazis interesaj prelegoj, atelieroj, koncertoj, ekskursoj,
kaj oni havis la okazon ankaŭ ekzameniĝi laŭ Europa
Referenckadro. Laŭ mia vidpunkto, la stela programero
estis interesega debato pri lingvo kaj movado, inter du el
la nuntempaj pintaj esperantistoj, nome Renato Korsetti
kaj Jorge Camacho. Do la programo estis sufiĉe
ampleksa kaj varia. La ĉefa temo dum tiu ĉi kongreso
traktis pri la rilato inter Esperanto kaj la novaj nuntempaj
teknologioj, kiu laŭvide disvolviĝas en bonega kaj
promesplena maniero. Estis libere vizitebla, dum la
plejparto de la tempo kiu daŭris la kongreso, interesa kaj
sufiĉe ampleksa libroservo.
Pli-malpli 60 esperantistoj partoprenis la kongreson,
inter kiuj kelkaj eksterlandanoj; do oni povis ĝui vere
interesan E-etoson kaj esperantumi laŭplaĉe. Oni ankaŭ
krokodilis laŭplaĉe, tio sendube dependis de la esperant-
istoj, kiuj kunvenis en ĉiu momento kaj de aliaj faktoroj.
La kongresejo estis komforta, agrabla, impona laŭ la
konstruo; tuj apud la fama monaĥejo, kie siatempe loĝis
kaj mortis la hispana reĝo Filipo la 2a. Do, tiu ĉi kon-
greso estis ankaŭ historie sufiĉe interesa kaj alloga. Mi
partoprenis interesegan kaj ampleksan ekskurson tra la
monaĥejo.
Persone mi tre ĝojis renkontiĝi dum ĉi kongreso kun
kelkaj, jam konataj de aliaj esperantaj eventoj,
esperantistoj ne nur hispanaj sed ankaŭ eksterlandaj.
Samtempe mi interkonatiĝis kun novaj esperantistaj
amikoj, kiujn sendube mi renkontos en estontaj E-
aranĝoj.
Fine nur diri ke mi jam kun espero kaj intereso atendas la
venontan 71an hispanan E-kongreson, kiu espereble
disvolviĝos en tiel bona, se ne pli, maniero kiel ĉi tiu.
Fernando Miguel Lorenzo (Zamoro)