3
Ĉi 87a numero de la revuo aperas dek unu mona-
tojn post la antaŭa, kies ĉefa temo estis la eko-
nomia krizo ankoraŭ frapanta nian socion. Ene
de tiu preskaŭjara periodo estis eldonita ankaŭ la
9a numero de AEA-Informilo, la alia presorgano
de nia Astura Esperanta Asocio. Ĉi lasta publi-
kigaĵo informis, interalie, pri la nova sidejo de
nia E-Asocio en la Universitata Kampuso de
Vieskes kaj, ĉefe, pri la intereso, kiun vekis niaj
presaĵoj HELECO kaj AEA-Informilo ĉe Uni-
versala Esperanto-
Asocio. Ja, laŭpete
de ĉi ties Ĝenerala
Direktoro, Osmo
Buller, ni bindis ko-
lekton (tri volumoj)
de plejparto el la
numeroj de HELE-
CO kaj sendis ilin,
kune kun la tuta ko-
lekto de AEA-Info-
rmilo, destine al la
biblioteko de UEA.
Pri la nova ejo de
nia E-Asocio estas
aparta informo kaj
fota raporto en ĉi tiu
numero de la revuo,
same kiel pri la festado de la Zamenhofa Tago
kiu, fine de la pasinta jaro, celebris en Avilés la
asturaj geesperantistoj.
La ĉefa temo de ĉi tiu 87a numero de nia revuo
estas la hispana konstituciismo. Okazas ke la un-
na jaro, 2012, estas la dua Centjaro de la unua
hispana Konstitucio, tiu de la jaro 1812, kiam nia
lando troviĝis meze de sepjara milito kontraŭ la
invadintaj trupoj de Napoleono. Al tiu kons-
titutucio sekvis aliaj kaj dum la 200 jaroj pasintaj
de tiam okazis en Hispanio multaj eventoj: pro-
gresado kaj retroiroj, revolucioj kaj kontraŭ-
revolucioj, civilaj militoj… Fakte, la historio de
la konstituciismo en nia lando estas la historio de
la politika evoluado de la hispana socio.
Nia komenca intenco estis priskribi en ĉi tiu
numero de la revuo tiun dujarcentan periodon de
la hispana historio. Sed baldaŭ evidentiĝis ke
estis tro da materialo por unusola revua numero.
Resumo de la priraportado implicus perdon de
signifaj kaj esencaj eventoj de la historio. Do, ni
decidis dividi la materialon en du partojn: en ĉi
tiu numero ni pritraktos la unuan jarcenton, t. e.
ĝis la jaro 1912, kaj la ceteron ni lasas por sekva
numero de la revuo kiun ni planas eldoni antaŭ la
fino de ĉi tiu jaro de la Dujarcento.
Temante pri la agado de nia E-Asocio oni devus
priskribi nian labo-
ron, nian dediĉon al
tio kio estas la ĉefa
tasko de ĉiu esper-
antista rondo: la dis-
vastigado de Esper-
anto, la E-instruado.
Sed oni ne p-vas pri-
raporti pri tio neek-
zistanta. Aŭ, pli ĝus-
te dirite, strebado nia
favore al la intenacia
lingvo, ja, ekzistis,
sed ĝi estis senfruk-
ta, t.e. nia laboro ce-
lanta varbi gelern-
antojn de Esperanto
estis preskaŭ vana.
Jes, post la instaliĝo de la sidejo de nia E-Asocio
en la Universitata Areo de Vieskes, ni tuj dediĉ-
iĝis al la propagandado pri Esperanto en tiu
gestudenta medio. En la anonctabuloj de ĉiuj
fakultatoj de tiu Universitata Areo ni surmetis,
laŭlonge de pluraj monatoj, propagando pri Es-
peranto kaj informoj pri la utileco kaj facileco de
la internacia lingvo. Saman propagandon ni faris
en aliaj prikulturaj centroj de la urbo, bibliotekoj,
gimnazioj… Fine, en la samaj anonctabuloj ni
komunikis la baldaŭan komencon de E-kurso por
ke la interesitoj pri la temo kontaktu kun ni. Nu,
nur du personoj respondis al tiu kunvoko, kaj
fine unu el ili ne povas ĉeesti la klasojn pro
familiaj problemoj. Do nun ni havas kurson kun
unusola partoprenanto. Jen la abunda rikolto de
nia laborado!