1. La strategio de la distrado.
La ĉefa elemento de socia kontrolo
estas la strategio de distrado kon-
sistanta en la devojigo de la atento
de la publiko el la gravaj proble-
moj kaj la ŝanĝoj deciditaj de la
politikaj kaj ekonomiaj elitoj, pe-
re de la tekniko de superŝutado de
senĉesaj distraĵoj kaj sensignifa
informado. Tiu strategio same es-
tas nepre necesa por eviti ke la pu-
bliko interesiĝu pri esencaj konoj
en la tereno de la scienco, la ekono-
mio, la psikologio…
Teni la publikan atenton for de la
sociaj problemoj, allogita de ne-
gravaj temoj. Tenadi la publikon
okupita, okupita, okupita, sen ajna
tempo por pensado…
2. Krei problemojn kaj poste oferi
solvojn.
Ĉi tiu metodo estas nomata “proble-
mo–reago–solvo”. Oni kreas proble-
mon, iun elpensitan situacion por
okazigi ian reagon far la publiko,
cele de ke ĉi tiu mendu la solvojn
kiujn oni volas akceptigi. Ekzemple:
lasi disvolviĝi aŭ intensiĝi la urba
perforto, aŭ organizi sangajn aten-
cojn, cele de ke la publiko estu la
mendanto de leĝoj pri sekureco aŭ
politikaj domaĝe al la libereco. Aŭ
ankaŭ: krei ekonomian krizon por
igi akcepti kiel necesan malbonaĵon
la retroiron de la sociaj rajtoj kaj la
detruon de la publikaj servoj.
3. La strategio de la laŭgradeco.
Por ebligi ke oni akceptu ian
neakcepteblan disponon, sufi-
ĉas apliki ĝin laŭgrade, iom-
post-iom, dum sinsekvaj jaroj.
Tiamaniere sociekonomiaj kon-
diĉoj radikale novaj (novliber-
alismo) estis truditaj dum la
jardekoj de 1980 kaj 1990: mi-
nimuma ŝtat-interveno, privat-
igoj, labora malstabileco kaj
necerteco, amasa senlaboreco,
salajroj nesufiĉaj por deca viv-
maniero… tiom da ŝanĝoj kiuj
estus provokintaj revolucion se
oni estus aplikinte ilin de-
komence.