51
En monato Majo, kiam jam estis preta la cetera mate-
rialo de ĉi tiu revuo, komenciĝis en Hispanio kolosa
popola mobilizo kies kulminon oni ne antaŭvidas en la
momento efektivigi la eldonon de ĉi 86a numero de
HELECO. La ĉefa temo de tiu ĉi gazeto estas la tut-
monda ekonomia krizo kiu tre damaĝe efikas kontraŭ
nia lando, kontraŭ ĉiuj landoj kaj popoloj. Unu el la
lastaj artikoloj de nia studo titoliĝas KION FARI? kaj
sugestas ke estas necese organizi la rezistadon kaj
mobilizi la socion fronte al la kontraŭsociaj disponoj
de la financfakuloj. Tiu artikolo finas deklarante ke
urĝas trovi kaj enkonduki alternativon al ĉi tiu senracia
ekonomia sistemo: la kapitalismo.
Nu, ŝajnas kvazaŭ la nuntempa mobilizado de multaj
miloj da gehispanoj, ĉefe junaj, estus respondo al la
supre menciitaj pripensoj. Kaj ŝajnas ke la afero estis
sufiĉe spontana, ne organizita. La amasa popola plendo
havis, ja, inicintojn, sed ne organizintojn. Ĉiuj revolu-
cioj alportas ian neatenditan elementon kiu surprizas la
defendantojn de la sistemo kaj malpermesas al ĉi tiuj
reagi sufiĉe frue por bremsi la aferon dekomence.
Ĉar temas pri vera Revolucio. Vera Revolucio estas tiu
kiu subite respegulas drastan ŝanĝon en la pensmaniero
de la amasoj kaj samtempe kontribuas pliampleksigi
tiun ŝanĝon. Multaj personoj kiuj pasadas sian vivon
sopirante al la revolucio kaj penante organizi ĝin, fine
ne rekonas ĝin kiam la revolucio prezentiĝas per si
mem laŭ maniero tute neatendita, t. e. la maniero l
kiu prezentiĝas ĉiu revolucio, ĉar la pripensitaj kaj
atenditaj manieroj ne estas eblaj ĝuste pro tio ke la
konservativaj fortoj baras la supozitajn vojojn.
Laŭ la mensa skemo de multaj personoj, tiel inter la
revoluciaj kiel inter la konservativaj fortoj, la revolu-
cioj estas klasifikeblaj en du grupoj: tiuj kiuj sukcesas
kaj tiuj kiuj fiaskas. Kaj sukcesaj revolucioj estas tiuj
kiuj provokas la disfalon de la ĝis tiam regantaj fortoj
kaj ties anstataŭo fare de la revoluciuloj. Saman ske-
mon oni uzas por pritaksi la kontraŭrevoluciojn. Mi
intencos montri ke tiu mensa skemo estas erara. Multaj
revolucioj (kaj ankaŭ kontraŭrevolucioj) plenumas sian
rolon ŝanĝi la situacion kvankam laŭŝajne la afero re-
zultas sufokita far la ĝistiamaj kontrolantoj de la povo.
Por tion vidi estas necese montri kelkajn historiajn
ekzemplojn.
Dum la jaroj 1956 al 1962, en Hispanio, tiam dum la
faŝista diktaturo de F. Franko, okazis en la universitatoj
grava mobilizado de la gestudentoj, kaj ankaŭ grandaj
strikoj de laboristoj, ĉefe en iuj regionoj kiel Asturio
kaj Katalunio. Tiun procezon neniu difinus kiel “revo-
lucio”, kaj se iu kuraĝus asigni tiun titolon al la tiama
mobililizado sendube tiu sin sentus devigita aldoni ke
la revolucio malsukcesis. Ja, la frankismo daŭris post
tio ankoraŭ 15 jarojn kaj dum tiu periodo la politika
reĝimo sufiĉe bonfartis. Kaj tamen ĝi estis jam kada-
vro. La mobilizado de la jaroj 1956 al 1962, se la
reĝimo sukcesis sufoki ĝin, montris ke la frankismo
havis kotajn piedojn, ĉar ampleksaj sektoroj de la his-
pana socio neadis legitimecon al tiu reĝimo. Plejparto
Verkis: Faustino Castaño
52
el la homoj de la novaj generacioj de ĉi tiu lando ne
rekonis tiutipan povon. Do, la heredintojn de tiu povo
devis manovri por efektivigi politikajn ŝanĝojn kiuj
rezultus pli akcepteblaj por plejparto el la gehispanoj.
La Franca Revolucio de la jaro 1789 estas klasifikita
inter la venkintaj revolucioj, kvankam fakte, post
kelkaj jaroj tute malaperis la rezulto de tiu venko kaj
revenis la reĝa povo al tiu lando. Sed oni devas atenti
pri tio ke la decida faktoro de la venko de tiu revolucio
ne estis la alpreno de la politika povo far la burĝaro
kontraŭ la aristokrataro, nek la teroro kaj la gilotino de
la revoluciaj jaro, ĉefe 1793, nek la senkapigo de la
Reĝo Ludoviko la 16a kaj ties edzino Maria Antonieta,
kaj ne la solena kaj fama Deklaracio de la Rajtoj de
la Homo kaj la Civitano. Ĉio ĉi estis sekvoj, rezultoj de
la Revolucio, sed ne faktoroj de la venko de la Revo-
lucio. La vera faktoro de la revolucia venko estis la
ŝanĝo kiu estis okazinta en la menso de senĉemizuloj
(sans-kulots) de Parizo. La okazintaĵo kiu montris ke la
pensmaniero de la francoj estis ŝanĝiĝinta estis la al-
salto de la Pariza loĝantaro al la Bastilo. La fakto mem
ke tiu alsalto okazis, kvankam ĝi ne estus rezultinta
sukcesa, montras ke la francoj estis ĉesintaj kredi je la
reĝa povo kaj la Dia Rajto sur kiu la reĝoj intencis bazi
sian legitimecon. Estas kondamnita al la disfalo kaj
malapero tio pri kio la popolo ĉesas kredi.
Io simila oni povas diri pri la Revolucio en Rusio. Tiu
de la jaro 1905 estas klasifikita, laŭ la klasika skemo,
kiel fiaskinta, kaj tiuj de la jaro 1917 (en Februaro kaj
en Oktobro), kiel sukcesintaj. Sed la decida ŝanĝo estis
okazinta la 9an de Januaro de la jaro 1905, la t.n. “san-
ga dimanĉo”. Tiutage okazis manifestacio organizita
de la car-lojala popo Georgij Gapon esperante, ke li
povus rekte transdoni la peticion de la laboristoj al
Nikolao la 2a, kaj gvidis la 80-140 mil partopren-
antojn, al la antaŭaĵo de la Vintra Palaco. La marŝ-
antoj kunportis krom la peticio ikonojn kaj bildon de la
caroj. En la peticio ili postulis 8-horan labor-tagon,
egalecon antaŭ la juĝinstancoj, respondecon de la mi-
nistroj, konsciencan liberecon kaj amnestion. Tiu ko-
mence paca manifestacio en Sankt-Peterburgo, finiĝis
en amasmurdado de senarmilaj, rusaj popolanoj. Per
tiu perforta ago de la cara aŭtoritato la rusa monarĥo
perdis la fidon kaj estimon de siaj regatoj kaj la
legitimecon regi ilin. Kvankam la movado estis tiele
sufokita, la rusa monarkio restis kondamnita al pli
malpli frua malapero. Eĉ se la bolŝevistoj ne estus
atinginte la povon en 1917 la falo de la caroj estis
nerenversigebla. Fakte, kvankam jam ne plu ekzistas
en tiu lando la komunista reĝimo, neniam la caroj
reakiris la povo tie. La rompiĝo inter la caro kaj la rusa
popolo okazis en la menso de la rusaj popolanoj.
Oni povus prezenti multajn aliajn ekzemplojn. Mi nur
prezentu plurajn por montri ke same okazas kun la
kontraŭrevolucioj. La fakto ke la trupoj de la Varsovia
Kontrakto sukcesis sufoki kelkajn kontraŭsovetajn
movadojn (Hungario-1956, Ĉeĥoslovakio-1968…) ne
atestis pri la forto sed pri la febleco de la komunistaj
reĝimoj en Orienta Eŭropo. Vidante tiujn okazintaĵojn
kaj tiujn aliajn de Polujo en 1981-1982, oni povus
prognozi tiam ke la komunistaj reĝimoj ne havus brilan
estontecon en tiu terzono. Ja, la jaro 1990 vidis la dis-
falon de tiu sistemo spite al ĝia ŝajna potenco. En la
menso de grandparto el la loĝantaro de tiuj landoj jam
estis okazintaj la ŝanĝoj favoraj al la kapitalismo, kaj la
fiasko de la okazintaj kontraŭrevolucioj estis nur pro-
vizora prokrastiĝo de la fina rezulto.
Estas tre altsignifa ankaŭ la fakto ke dum tiuj kontraŭ-
revolucioj sukcesis en Orienta Eŭropo, en Ĉinio, en la
jaro 1989, estis perforte sufokita, en la Pekina Placo de
Tian-An-Men, movado simila al tiuj kiuj venkis en
Eŭropo. La komunista reĝimo de Ĉinio rezistis, la kon-
traŭrevoluciuloj estis masakritaj, La Komunista Partio
de tiu lando daŭre kontrolas la povon, kaj tamen… la
kapitalismo en tiu lando estas pli forta kaj potenca ol
ĉie ajn en la mondo. La kontraŭrevolucio, la kapital-
ismo, venkis en la menso de la ĉinoj spite al la fiasko
de Tian-An-Men.
Nu, venas la momento ekzameni tion, kio estas okaz-
anta en Hispanio. La miloj da gehispanoj kiuj mobiliz-
iĝas ĉi tagoj scias ke en nia lando “la demokratio ne
funkcias”, tiele diras unu el la sloganoj kiujn ili krias
kaj afiŝas. Aliaj sloganoj estas: “reala demokratio,
jam”, “oni metu finon al la privilegioj de la politik-
istoj”, “alia mondo eblas”, “pli gravas la personoj ol la
merkatoj”, “pluan paŝon al pli bona mondo”, “socia
revolucio, jam”, “oni metu finon al la korupteco de la
politika klaso”, “la kapitalismo ne estas en krizo, ĝi
estas la krizo”…
Pli kaj pli da personoj en Hispanio alvenis al la kon-
kludo ke la du ĉefaj partioj de nia du-partia sistemo
fakte havas saman politikon, kontraŭsocian politikon.
Oni petas, interalie, ke la sistemo de voĉdonado estu
pli proporcia, vere proporcia. En Hispanio la afero de
la voĉdonado estas aranĝita tiameniere ke nur la partioj
de la sistemo povas atingi sufiĉe da politika povo por
regadi la landon. Ambaŭ partioj estas burĝaj kvan-kam
unu el ili nomiĝas Hispana Socialista Laborista
Partio. Krome ekzistas en iuj regionoj iuj partioj, sufi-
ĉe majoritataj tie, kiuj estas naciismaj, sed ankaŭ ili
burĝaj. Kaj la pribalota sistemo funkcias per mon-el-
spezado, kiun povas permesi al si nur la burĝaj partioj.
Krome la partiaj kandidataroj por voĉdonado estas de-
cidataj de la propraj partioj. La voĉdonantoj ne povas
elekti la preferatajn ene de la listo de ĉiu kandidataro.
Se oni ne prenas konvenajn disponojn tiurilate riskas
ke pli kaj pli da gecivitanoj perdu la fidon kaj la in-
tereson pri la balotoj. En la balotado de la 22a ĉi-
monate estis 33 procento da sindeteno nevdon-
ado. Se tiu procezo plu daŭras sensolva, povos okazi
ke laŭ la pasado de la tempo la popolo forlasados la
balotejojn same kiel estas forlasante la preĝejojn de la
Rom-Katolika Eklezio, alia organizaĵo serve de la ka-
pitalisma sistemo.
Resume. Mi kuraĝas konkludi ke la ŝanĝoj kiujn oni
perceptas en la pensmaniero de sufiĉe grava parto el la
hispana loĝantaro promesas kaj anoncas la finon de la
sistemo tia kia ĝi estas nuntempe, kaj tio sendepende
de la disvolviĝo de la movado mem kaj de la perforto
kiun oni povos aranĝi kontraŭ ĝi.