«Dum la lastaj jaroj –diras la aŭtoro- la ekonomioj de sep landoj kiuj koncentras
kvaronparton el la tutmonda produktado spertis ekonomian recesion kiu tre similas al
la granda depresio de la tridekaj jaroj. Same kiel tiam, la krizo aperis subite meze de
serena ĉielo, dum plejparto el la spertuloj daŭre prognocadis senĉesan prosperon, eĉ
kiam la recesio akcentiĝis. Same kiel tiam, la konvenciaj ekonomikaj solvoj evident-
iĝis senefikaj, eĉ damaĝaj… La fakto mem ke io simila povus okazi nuntempe devus
timigi ĉiujn, kiujn estas konsciaj pri la historio». Paul Krugman, profesoro de la
Massachusetts Institute of Technology per tiu ĉi verko oferas al ni profundan
analizon de la krizo kiu komenciĝis en Japanio somere de la jaro 1997, etendiĝis
poste al Rusio kaj LatinAmeriko kaj restas ankaŭ kiel latenta minaco, por ekspliki al
ni tion, kio okazis, detekti la faritajn erarojn kaj montri ke, same kiel en la tridekaj
jaroj, la plej granda minaco, kiun ni devos alfronti estas la eraraj ideoj kaj la
eksvalidaj doktrinoj kiuj plenigas nian menson.
La libro estas klara kaj facile komprenebla, destinita al ĉiuj kiuj deziras koni la
evoluon de la tutmonda ekonomio dum la lasta jardeko kaj kompreni la kompleksajn
sekvojn de la tutmondiĝo. Tio, kio estis malproksima fenomeno, nun la ekonomia kaj
financa krizo tutmondiĝas kaj ĝia origino troviĝas en la ekonomia koro de la
planedo: Usono. Tio, kion ni pensis ke ne povus okazi, okazis. La epoko de prospero
malaperis kaj nun la dubo estas ĉu ni troviĝas antaŭ recesio aŭ antaŭ (ĉu granda?)
depresio.
La libro, efektive, estas analiza traktato. Ne tiel okupiĝas pri tio kio okazis kiel pro
kio ĝi okazis; tio, kio gravas kompreni estas kiel povis okazi ĉi tiu katastrofo, kiel ni
povos rekuperiĝi kaj kiel ni povos eviti ke ĝi ripetiĝu. Ankaŭ oni devas danki al
Krugman la lingvo-stilon uzita en la libro, kiu permesas ĝian legadon al ĉiu ajn
persono.
Komencas sian libron Krugman analizante tion kio okazis en la latinamerikaj krizoj
okazintaj ekde la fino de la okdekaj jaroj, en la krizo de Japanio (kiu daŭras ekde la
komenciĝo de la naŭdekaj jaroj) kaj en la azia bankroto en 1997.
Lecionoj el kiuj oni devus lerni, tiel la manieron eviti unu krizon, kiel ĉu la agadon
kiun oni faris (aŭ oni ne faris) estis ĝustaj por ĝin solvi. Sed tio estis okazanta en la
periferio kaj la ekonomia centro sin sentis imuna kaj sin taksis eksterdanĝera rilate al
tiutipaj pertutboj (bankrotoj, prezo de la terenoj kaj intereza procento…). Verdire,
oni estis generante multe pli grandan malĝustaĵon en la kerno de la sistemo.
Krugman analizas la originon de la problemo.
Estas necesaj financaj reformoj. Plej urĝas rekuperi la krediton kaj la konfidon por
reimpulsi la aĉetemon. Tiujn kaj aliajn solvojn, kiel ŝanĝojn en la funkciado de la
Tutmonda MonFonduso, rekomendas la aŭtoro.
.