Unue, la esperita revolucio evidentiĝis neebla kaj
la sistemo fariĝis multe pli forta ol estis tiam. La
nuna imperio estis komenciĝanta antaŭ kvardek
jaroj, sed nuntempe la grandaj korporacioj, la
mult-nacioj, okupas ĉion. La hispana Telefon-
firmao troviĝas en tuta SudAmeriko, la Banko de
Santander estas aĉetante la plej bonajn bankojn en
Ĉilio, ĉi tie en Brazilo aŭ en Meksiko... Do,
Hispanio estas rekonkerante LatinAmerikon, kiel
parto de la kapitalista sistemo ĝenerale.
Due, la popolo amase elmigris el la kamparo al la
urboj, ka en la suburboj pli malfacilas krei sociajn
kaj komunitarajn interrilatojn; la personoj troviĝas
pli disaj tie. Do oni devas repensadi konsiderante
tiujn defiojn. Kaj esti meze de ĉi tiu popolo marĝ-
enita, kiu batalas ĝuste por krei ian kulturon de
supervivado. Oni devas repensi tion kaj imagi kiu
estas la rolo kiun povas ludi la kristanoj tie. Sed la
Katolika Eklezio tute forestas en la suburboj kaj
delasis tiun spacon al la evangelianoj. En Rio-de-
Ĵanejro la gejunuloj alvenintaj el la kamparo havas
du alternativojn: aŭ ili fariĝas evangelianoj aŭ
eniras en la drog-trafikadon.
La kardinalo de Rio, Eugenio Salas, batalis kon-
traŭ la bazaj komunumoj, kontraŭ ĉiu popola
evangeliado, kaj la rezulto estis granda malgrand-
iĝo de la nombro da katolikoj. Por multaj brazila
episkopoj, ĉiu baza komunumo estis komunista,
ĉio estis marksismo, kaj la teologio de liberigo
nura marksismo. En Brazilo estas nuntempe al-
menaŭ 2.000 profesoroj de Teologio, sed oni ne
multe aŭdas ilian voĉon. La teologio estas paraliz-
ita, senkonscia pri la mondo en kiu ĝi vivas, kaj
tio okazas ĉefe pro la kontrolo de la ortodokseco,
kiun oni faras en la Fakultatoj de Teologio. Tial,
mankas nova generacio de teologiistoj de liberigo
startante de la nuna situacio, kiu estas tre mal-
simila al ties de antaŭ 30 jaroj.
D. Vi diras ke la junuloj ne prenis la torĉon de la
teologio de liberigo, sed 35.000 gejunuloj tend-
umas en la 5a Tutmonda Socia Forumo.
R. Jes, jes, sed oni ne vidas multe da teologio en
tio; temas pri laikaj movadoj, movadoj de pro-
fesiuloj, de gestudentoj, sed vere..., oni ne aŭdas
multajn teologiajn voĉojn en tio. Ekzemple, en la
“Sen-Terula” Movado ne estas multe da teologio.
Oni invitas min por kursoj kaj prelegoj tiutipaj,
sed mi estas tre maljuna; oni ne vidas multe la ju-
najn teologiistojn interesitaj partopreni en tiuj mo-
vadoj. En la Tutmonda Socia Forumo partoprenas
iuj episkopoj, kiel Don Demetrio, de Porto-Alegre,
aŭ Samuel Ruiz, de Chiapas..., sed plejparto el la
episkopoj ne nur ne ĉeestas, sed krome ili inspiras
en la pastraron la ĝeneralan ideon ke tiuj aferoj
estas danĝeraj, ne tre ortodoksaj; al la Papo ne
plaĉas tiuj aferoj.
Estas ankaŭ iu movado de kontestado-diskutado,
sed la kristana voĉo estas multe pli malforta ol an-
taŭ 30 aŭ 40 jaroj. La komunumoj de bazo tre mal-
grandiĝis je graveco kaj socia ĉeesto, ĉar ili ne
ĝuis la apogon de la episkopoj kaj la pastroj. Oni
intencis rekuperi, enkonduki enen de la tradician
parokejan sistemon... kaj leviĝis malmultaj pro-
fetaj voĉoj por fortikigi la komunumojn de bazo.
D. Kion vi opinias pri la ĵusa emeritiĝo de Ca-
saldáliga?
R. Estos tre granda manko. Ankoraŭ ekzistas epis-
kopoj profetoj, kiuj parolas klare. Estas Tomás
Balduino aŭ Demetrio..., sed li estas la unua. Ca-
saldáliga estas la voĉo, kiu ankoraŭ parolas since-
re, spontane kaj tute libere. Li estas imitinda ne
nur de la katolikoj sed de la tuta socio, kaj lia
prestiĝo kaj influo estas tre granda. Romo punadis
lin dum lia tuta episkopa vivo, oni senĉese kontro-
lis lin kaj li havis sennombrajn konfliktojn. Li
kapablis rezisti ĉar en tiu epoko li ĝuis la apogon
de Kardinalo Arns. La kurio de Romo ne kuraĝis
simple demeti lin tial ke la reago estus enorma.
Sed nuntempe jam ne plu estas tiele. La episkopa
asembleo radikale ŝanĝiĝis, tute romiĝis. Se li de-
vus komenci nun, li ne trovus apogon, sed li jam
estas maljuna kaj, pro tio oni lin respektas; sed se
li estus komencanta tio ne eblus.
D. Lula estas figuro pri kiu ekde Hispanio oni
vidas kun intereso. Kiel vi taksas lin ekde Brazilo?
R. Lula gravas, sed li ne estas la registaro. La reg-
istaro estas la Partio de la Laboristoj, kio estas
nura nomo, ĉar ja ĝi ne estas partio de la labor-
istoj. Plejparto, 70% el la anoj de la partio estas
publikaj funkciuloj, do, ĉiuj pagataj de la ŝtato. Ili
ne estas laboristoj, ne estas kampuloj kaj la estraro
de la partio prenis antaŭ 10 jaroj tre klaran op-
cion: «ni volas la povon kun ajna kondiĉo». Ĉiu
ajn estu la kondiĉo, ni volas la povon. Kaj kiel di-
ris konfidence la Prezidento: «Se oni devas iri de-
kstren, la partio iros dekstren». Kaj tiam, fakte ili
pretiĝis por ĝui la apogon aŭ, almenaŭ, la toleron
de la grandaj Bankoj, de la tutmondaj korporacioj,
kaj tiele la balot-kampanjo estis daŭra mesaĝo de
paco, trankvilo kaj dialogo sen iu ajn konflicto; t.
e. neniu konflikto kun iu forto. Nek kun la Bankoj,
nek kun la MonFonduso, nek kun la terposedantoj,
nek kun la multnaciaj korporacioj... Nenia kon-
flikto! Kaj, fakte, ĉiuj ĉi fortoj feliĉas.