41
JOSÉ COMBLIN, KREINTO DE LA TEOLOGIO DE LIBERIGO:
L
L
A
A
R
R
O
O
M
M
-
-
K
K
A
A
T
T
O
O
L
L
I
I
K
K
A
A
E
E
K
K
L
L
E
E
Z
Z
I
I
O
O
E
E
L
L
E
E
K
K
T
T
I
I
S
S
L
L
A
A
R
R
I
I
Ĉ
Ĉ
U
U
L
L
O
O
J
J
N
N
Teksto publikigita en la revuo El Periodista, numero 200,
de la 30a de decembro 2010
Josefo Comblin naskiĝis en Bruselo en 1923. Hodiaŭ, estante 87-jara, li alvenis al Ĉilio, same kiel li faris en 1972,
kiam forpelita el Brazilo, kie li loĝis, tiu-ĉi belga pastro, unu el la kreintoj de la Teologio de Liberigo, estis dev-
igita foriri kaj serĉi rifuĝejon en la lando de la Popola Unuiĝo.
Li estas katolika pastro de antaŭ 60 jarojn, kaj venis al Ameriko tial ke li estis elreviĝinta pri la eŭropa eklezio,
kun fasado ankoraŭ impona sed kie mankis la evangelio”, kaj trovis lian okazon kiam la papo Pio la 12a petis pas-
trojn “por batali kontraŭ la komunismo de Latin-Ameriko”. Post lia restado en Ĉilio, li revenis al Brazilo. Li verkis
libron denoncante la usonan doktrinon de la landa sekureco kio altiris al li novan forigon. Li revenis al Brazilo kie
li loĝas ekde la jaro 1980. La sekva intervjuo estis farita al li fine de la jaro 2010.
D: Vi bone konas Ĉilion kaj la animojn de la
ĉilianoj. Ĉu ni estas bone? Ĉu vi vidas nin feliĉaj
senprizorgaj?
R: “Feliĉaj. Eble pro tio ke mi estis kun feliĉaj
personoj, ŝajnas ne ekzisti priokupiĝo. Ili ne parolis
multe pri la dujarcentiĝo, mi ne scias ĉu eble ne estis
granda festado, sed la ĉilianoj estas la angloj de
Latin-Ameriko. Ili ne estas tre riĉ-temperamentaj”.
D: En la 60aj kaj 70aj jaroj, kun la tuta ekspansio de
la teologio de Liberigo, ĉu vi imagis al vi ĉi tiun
mondon?
R: Tiam estis ega intereso pri la ekonomio. Ankaŭ
ne oni pensadis ke la estonteco estus kulto al tiu pri-
ekonomia intereso. Neniu povis imagi tian evoluon.
D: Kio restas el la teologio de Liberigo?
R: La teologoj de Liberigo aĝas pli ol 80 jarojn kaj
ne aperis nova generacio. La subpremo estis tre for-
ta, terura kaj la diktaturo de la Papo ĉi tie en Latin-
Ameriko estas totala kaj ĉiuaspekta. Ĉi tie oni povas
kritiki Dion, sed ne la Papon. La Papo estas pli dia ol
Dio. Ĉio ajn veninta el Eŭropo estas radikale aplik-
ata ĉi tie, aliflanke, la papo Johano Paŭlo la 2a, elek-
tis tutan serion da disciplinitaj, submetitaj, obeemaj
episkopoj, tiamaniere ke rezultas malfacile trovi en
Latin-Ameriko iun episkopon kun ia personeco, ili
estis elektitaj ĝuste pro tio ke ili ne havis person-
econ. Jen la rezulto: submetitaj.
La Teologio de Liberigo ne estis favore vidata kaj la
Papo estis la granda malamiko kaj kontraŭulo. Nek
en la seminarioj nek en la fakultatoj pri teologio oni
povas paroli pri tio. Do, aperis nova generacio kiu
konsideras ke tio estas pasinteca afero, ke tio jam
mortis, finiĝis. Ne plu estas interesa. Por la nova ge-
neracio de episkopoj kaj pastroj, tio jam ne plu
ekzistas”.
D: Kiel vi vidas la situacion de la kristanaj komun-
umoj de bazo, ĉu ili daŭre havas forton hodiaŭ?
R: “Estas same, kie estas iu maljuna pastro, ili daŭ-
ras. La junuloj ne interesiĝas nek komprenas. La
komunumoj pluekzistas kie ankoraŭ restas pastroj
kiuj travivis tion, kiuj kreis tion”.
D: Kio okazos al ĉi tiu Eklezio, kiu estas ĝia ĉefa in-
tereso hodiaŭ kaj kiu estas la ebleco de ĉi tio kon-
siderante ke ne kapablis transformi tiun institucion?
R: “En la popola mondo, en Centr-Ameriko 50% el
la loĝantaro apartenas al la protestanta Evangelia
Eklezio. En aliaj landoj, estas 30%. La Rom-Ka-
tolika Eklezio forlasis la popolajn sociklasojn, es-
cepte la maljunuloj, iuj restaĵoj de pasinta epoko kiel
Mariano Puga, en la novaj generacioj ne eblas trovi
tiajn personecojn. Estas neniu intereso, krom iuj dis-
kursoj belaj vortoj. En la praktiko, ne. Hodiaŭ la
katolikaj universitatoj kaj lernejoj estas por la burĝ-
aro. La estonteco de Latin-Ameriko estas fariĝi pro-
testant-evangelia kontinento, escepte la alta klaso.
La Opus Dei kaj la Legianoj de Kristo, kaj ĉiuj tiaj
ekzistantaj asocioj de ekstrema dekstraro senĉese
kreskas en tiu socia sektoro”.
D: Kiu estas via opinio pri ĉi tiuj asocioj kiujn vi
menciis?
R: “Ĉi tiuj ĝuas la konfidon de la roma kurio kaj
krome ili reprezentas la plenan liberecon donita al
personecoj kiuj estas kiel la grandaj Rockefeller, la
konkerantoj, kiel Escrivá de Balaguer kiu estis kapi-
talisto, la homo kiu venkos, kiu estos riĉa, potenca
kaj kiu kapablas krei personojn tute submetitajn, sol-
datojn kun soldata menso, ĉi ĉiuj estas homoj psiko-
logie deformitaj, kiel estas la estontaj diktatoroj, Ma-
ciel de la Legianoj de Kristo, pri kiu oni malkovris
ke li havis paralelan vivon, li estis homo kiu kapa-
42
blis krei fortunon je 50 mil milionoj da dolaroj. Lia
ĉantaĝo, lia vorto kaj liaj postuloj alvenis al la mili-
onuloj. Hodiaŭ, ĉiuj kiuj laboris kun li asertas ke ili
sciis nenion pri lia paralela vivo… Do, ĉu ili sciis
nenion pri tio ke li havis familion, tri filojn, ke prak-
tikis pederastion kun infanoj de siaj lernejoj, ke ha-
vis multajn amantinojn…? Ĉu liaj kunlaborantoj
dum 40 jaroj ne sciis ion pri tio? Supozeble ankaŭ ili
estas kunkulpaj kaj havas, ankaŭ ili, paralelan vivon.
D: Kiel ili konservas la povon kaj la sekretismon?
R: “Tie, kie estas unu du episkopoj de la Opus
Dei, ili timigas ĉiujn ceterajn. La aliaj restas silentaj
kaj nur unu parolas, tio konstituas iun tipan proble-
mon de socia psikologio de la diktaturoj”.
D: Ĉu la transiro de Johano Paŭlo la 2a al Benedikto
la 16a altiris vian atenton aŭ ĉio restas senŝanĝa?
R: “Estas la samo”.
D: Sed ĉu vi ne supozis ke ĉio estus pli malbone?
R: “Okazas ke ambaŭ estis elektitaj far la samaj per-
sonoj. Estis la Opus Dei kiu elektis la antaŭan kaj la
nunan papon, praktikante ĉantaĝon, timigante la kar-
dinalojn. La sekvonta Papo estos same ĉar la Opus
Dei havas tre fortan povon. Ĉio daŭras preskaŭ sen-
ŝanĝa. La nuna papo interesiĝas pli pri la doktrino
kaj, ja, li ne havas la simpation kaj la karismon de
Johano Paŭlo la 2a, kio estis io eksterordinara, sed
ĝenerale estas la neado de la 2a Vatikana Koncilio”.
D: Kie estas Dio kiu permesis ĉio ĉi?
R: “Dio, kie li estas? Li estas en la homoj, en la mal-
riĉaj kvartaloj, en la prizono, sed de Romo li mal-
aperis antaŭ multe da tempo. Estas tie iuj episkopoj
eksterordinaraj, bonaj, afablaj… sed oni ne povas
prezenti tie iun problemon, tie ne, la papo decidas
kaj ne estas diskutebla, eĉ ne top secret”.
D: Preter la forta subpremo de ĉi tiu vatikana dikta-
turo kiun vi mencias, kiu estas via memkritiko kiel
kreinto de la Teologio de Liberigo, kiu ne povis ge-
neri heredaĵon, disvolviĝon, kio okazis?
R: “Estas klare ke oni esperis kun iluzio ke la 2a Va-
tikana Koncilio estus praktikata kaj ne okazis tiele.
Estis granda konfido pri tio, tre estis necesa la ŝanĝo,
sed esperi ĝin estis subtaksi la superregantajn fortojn
de la Rom-katolika Eklezio. Nun estas pli kaj pli
klare ke la problemo estas la Papo, t.e. la Papa rolo
funkcio, iu senbrida diktaturo kun multaj formoj
de dolĉeco kaj mildeco, sed senbrida. Kiel latin-
amerikanoj, ni ne kritikis la tradician submetiĝon al
la Papo nek atentigis pri tio ke la ĉefa problemo de
la Rom-Katolika Eklezio estas la papo, kaj foje
Paŭlo la 6a konsciis pri tio, sed li sentis timon pri la
sekvoj kaj same Johano Paŭlo la 2a. La Papo ne po-
vas koni la realaĵojn de ĉiu lando: kaj tre gravas la
konsilanto. La mem-kritiko estas tro esti konfidintaj
je la 2a Vatikana Koncilio.
D: Kaj kion vi devus esti farintaj, ĉu oportune rompi
la Eklezion?
R: Tiumomente, en Europo, la krítiko centras en
la Papon sed en Latina-Ameriko, ne eblas diri tion
en la ĉilia Eklezio, neniu komprenus kion signifas
tio. Iuj jezuitoj scius, iuj aliaj religiuloj, iuj maljunaj
pastroj… sed ili dirus nenion, kvankam ili povas
malkovri kaj pripensi tion, sed ankoraŭ ne. Estas
malfacile prognozi tion kio okazos. Mi pensas ke
estos granda ŝoko kiam oni konstatos ke la
kontinento transformiĝos en protestantan.
Estas iu psikologia rezisto, timo alfrontiĝi kun io, do
oni forevitas ĝin. Ĉi tiu estas la ĉefa defio kaj estas
pro tio ke oni devus agnoski ke ili elektis la riĉulojn,
decidis resti kun la alta klaso, kun la burĝaro kaj tio
estas evidenta sed ili volas ne tion vidi. En Ĉilio tio
estas pli ol evidenta, estas eksterordinara la disvolv-
iĝo kiun havas en la katolikaj universitatoj la lern-
ejoj de la Opus Dei kaj la Legianoj.
Miaflanke, mi konsideras ke la estonteco de la krist-
anismo estas en Ĉinio, Koreujo, Filipino, Indonezio.
Oni kalkulas ke nur en Ĉinio estas 130 milionoj da
kristanoj, martirigitaj ĉar ili fakte estas persekutataj.
En Brazilo no estas tiu kvanto, estus malfacile trovi
30 milionojn. Preskaŭ ĉiuj estas protestantaj evan-
gelianoj”.
D: Si al vi eblus diri ion al centoj da junaj pastroj, se
vi povus paroli rekte kun ili kaj malfermi iliajn oku-
lojn al ĉi tiu situacio, kion vi dirus al ili?
R: Mi dirus al ili: iru loĝi en la urb-kvartalojn por
koni la realon, ĉar se vi ne konas tion restas nur
vortoj. Nia aliancano estas la realaĵo; tiu kiu ne vidas
la realon ne vidas tion kio estas la homaro. Li restas
kun vortoj kaj diskursoj, sed povas krei nenion.
Estas neniu recepto, sed se vi irus tien pro tio ke vi
havas kapon kaj koron, vi malkovrus tion kion oni
devus fari.
D: Kaj kion vi opinias pri la kanonizado de Johano
Paŭlo la 2a, kiel li faris kun monsinjoro Escrivá de
Balaguer?
R: La papec-periodo de Johano Paŭlo la 2a estis
katastrofa. Ĉiuj kiuj faris sian eklezian karieron kun
li povis esti kardinaloj spit’ al ties persona mez-
valoro. Ili meritis nenion sed li promociis ilin, kom-
preneble ke nun ili volas kanonizi lin! Post tio ke
estis kanonizita Escrivá de Balaguer, ĉiuj scias ke
oni povas esti sanktulo eĉ havante neniun ajn
virton”.