Afriko, Rusio… kaj se okazas ke nun Rusio denove estas je nia nivelo, tio okazas pro tio ke tiu lando
komencis alpreni la usonajn valorojn.
La “milito de la drogoj” kiu estas grandmezure fraŭda, utilis kiel ĉefa meĥanismo por enprizonigi la nedezir-
itan loĝantaron. Iu nova kriminala leĝaro devus plifaciligi la procezon, kun ties juĝprocedoj multe pli severaj.
Estas bone ricevataj ankaŭ la novaj kaj enormaj elspezoj por prizonoj kiel kroma kejnesa ekonomia stimulo.
“La entreprenoj enspezas”, skribas la Wall Strreet Journal, rekonante iun novan manieron melki la publikon
en ĉi tiu “konservativa” epoko. Inter la beneficantoj troviĝas la industrio de la konstruado, leĝaj konsultejoj, la
floranta kaj profitdona komplekso de privataj karceroj, “la plej elstaraj nomoj de la financoj”, kiaj Goldman
Sachs, Prudential kaj aliaj, konkurante por konstrui privatajn malliberejojn liberaj je impostoj; kaj, ĉefe “la
sektoro de la defendo” (Westinghouse ktp), “priflarante novan negocan terenon” en la kontrolo de alta
teknologio kaj kontrol-sistemoj laŭ la tipo kiun Big Brother estus admirinda.
Ne estas surprizo ke la programo de Gingrich faras alvokon al la etendiĝo de ĉi tiu milito kontraŭ la mal-
riĉuloj. La milito estas speciale adresita kontraŭ la afrik-usonanoj; la intima rilato inter raso kaj soci-klaso
simple igas la proceduron pli naturan. La nigr-rasaj homoj estas konsiderataj kiel kriminala loĝantaro, konklu-
das la krimologo William Chambliss, aŭtoro de multaj studoj, inkludante la rektan observadon fare de stu-
dentoj kaj profesoroj en iu projekto kun la polico de Washington. Ĉi tio ne estas tute ĝusta; supozeble la krim-
uloj ĝuas konstituciajn rajtojn, sed kiel montras la studojn de Chambliss kaj aliaj, ĉi tio ne estas reala por tiuj
kolektivoj elektitaj kiel celpunkto, kiuj estas traktataj kvazaŭ loĝantaro sub militista okupado.
La nigruloj konstituas celon speciale bonelektita ĉar ili estas sendefendaj. Kaj la generado de timo kaj malamo
estas, kompreneble, iu normala modelo de kontrolo de la loĝantaro, ĉu nigruloj, judoj, sam-seksemuloj aŭ si-
mile. Ĉi tiuj estas la bazaj argumentoj, ŝajne, por la kresko de tio kion Chambliss nomas “la industrio de la
kontrolo de la krimo”. Ne estas tio ke la krimo ne estas reala minaco por la sekureco kaj la supervivado; ĝi ja
estas tia, kaj tiel estis dum longa tempo. Sed oni ne alfrontas la kaŭzojn; male, la krimo estas ekspluatado
diversmaniere kiel metodo de kontrolo de la loĝantaro.
Ĝenerale, estas la plej vundeblaj sektoroj, kiuj estas suferante la krimajn atakojn. La geinfanoj estas alia natura
celo. La afero estis pritraktita de kelkaj gravaj studoj, unu el ili estas iu enketo de 1993 de la Fonduso de
Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (UNICEF), realigita de la usona ekonomistino Silvia Ann
Hewlett, titolita la neglektado pri la geinfanoj en la riĉaj socioj. Studinte la lastajn dek-kvin jarojn, Hewlett
perceptas grandan diferencon inter la angl-usonaj socioj kaj ties de la kontinenta Eŭropo kaj Japanio. La mo-
delo angl-usona, skribas Hewlett, estas “katastrofa” por la geinfanoj kaj familioj; la eŭrop-japana modelo,
male, konsiderinde plibonigis ilian situacion. Same kiel aliaj, Hewlett atribuas la “fiaskon” angl-usonan al la
ideologia prefero pri la “liberaj merkatoj”. Sed ĉi tio estas nur duon-vero, kiel mi menciis. Ĉiu ajn nomo kiun
oni volus asigni al la superreganta ideologio, estas maljuste malpurigi la bonan nomon de “konservativeco”,
aplikante ĝin al ĉi tiu formo de reakcia, perforta kaj eksterleĝa ŝtatismo, kun ties malapreco pri la demokratio
kaj la homaj rajtoj, kaj ankaŭ al la merkatoj.
Flankenlasante la kaŭzojn, ne estas dubo pri la efiko de tio kion Hewlett nomas “la kontraŭinfana spirito reg-
anta en ĉi tiuj teritorioj”, ĉefe en Usono kaj Britio. La “angl-usona modelo plen-neglekta” privatigis grand-
skale la servojn de okupiĝo pri la geinfanoj, lasante ilin for de la kontakto kun la plejmulto de la loĝantaro. La
rezulto estas katastrofa por geinfanoj kaj familioj, dum en la “eŭropa modelo, kiu estas multe pli zorgema”, la
socia politiko plifortigis la apogsistemojn por ili.
Iu altnivela komisiono de la ŝtataj Eduk-Konsilantaroj kaj de la American Medical Association substrekis ke
“neniam antaŭe iu generacio de geinfanoj estis malpli sana, malpli zorgita aŭ malpli preparita por la vivo ol
siaj gepatroj en la sama aĝo”; sed tio estas nur en la angl-usonaj socioj, kie “iu kontraŭinfana kaj kontraŭ-
familia spirito superregis dum dek-kvin jarojn sub la aspekto de “konservativismo” kaj de la familiaj valoroj,
iu doktrina venko kiun ĉiu ajn diktatoro admirus.
Iomgrade, la katastrofo estas la simpla rezulto de la malkreskiĝantaj salajroj. Por grandparto el la loĝantaro,
ambaŭ gepatroj devas kromlabori dum ekstra tempo nur por provizi la neceson. Kaj la forigo de la “rigidecoj
de la merkato signifas ke oni devas labori ekstrajn horojn por pli malaltaj salajroj –se ne, la sekvoj estas
neantaŭvideblaj-. La tempo dum kiu la gepatroj kontaktas kun la gefiloj radikale malpliiĝis. Tre ege ampleks-
iĝis la uzado de la televido fare de la geinfanoj, geinfanoj enfermitaj, infana alkoholismo kaj drogado, krimo,
perforto de kaj kontraŭ geinfanoj, kaj aliaj evidentaj efikoj kontraŭ la sano, la edukado kaj la kapablo
partopreni en demokratia socio –aŭ, almenaŭ, la supervivado–.
Ankaŭ ĉi tiuj ne estas leĝoj de la naturo sed sociaj politikoj konscie elpensitaj kun iu konkreta celo: pliriĉigi la
Fortune 500 (la 500 plej riĉaj menciitaj de la revuo Fortune-H.D.), ĝuste tion okazantan dum Gingrich kaj
similaj senpune predik-difinas kiel “familiaj valoroj”, kun la helpo de tiuj kiujn la laborista presaro de la 19a
jarcento nomadis “la aĉetita sacerdoteco”.
Iuj sekvoj de la milito kontraŭ la geinfanoj kaj la familioj, se ili ricevas grandan atenton, iamaniere estas ins-
trua. Lastsemajne, gravaj revuoj tre atentis pri novaj libroj zorg-temante pri malkreskantaj inteligentec-