Certe la franca socio de tiam ne ĉesis manifesti fifaman ribelemon al la plena plenumado de la brila
destino tiam fabrikita por ĝi. Je ĝia senkulpigo oni devas rekoni ke la priparolata destino havas la ĝenaĵon
vidigi en regulaj intervaloj ke ĝi havas ĉiujn ecojn de plago, „demonstraĵoj” al kiuj la financaj krizoj
alportas senkontestan helpon. Tiurilate, la nuna krizo renkontas cetere ĝeneralan konjunkturon de la plej
maloportunaj manieroj kaj vidigas sub nova lumo la koherecon, sed en la malutileco, de la „kompleta
modelo” kiun oni volus ke ni adaptu ĝin.
Ĉar ĝi faras konstantan premon, kaj senĉese kreskantan, sur la prezoj, do sur la kostoj, kaj fine sur la
salajro-koston, la konkurenco starigas efektive reĝimon de „prezo-salajroj” en kiu ĉia diskuto pri la
aĉetpovo estas tuj resendata al la sola demando de la prezoj - kiam la salajrulo postulas, oni respondas al
la konsumanto... Sed la malaltiĝo de la prezoj kiun oni servas al tiu estas la sama kiu malaltigas la
nominalan salajron de la unua ! La salajruloj ĵetitaj surstraten per plano de delokado ne havas alian
rimedon ol fari siajn aĉetojn en la hard discount, kiu estas la plej sovaĝa ekstremaĵo de la konkurenca
ĉeno, kaj aktivigas precize ĉiujn meĥanismojn kiuj ĵus kaŭzis ilian malbonŝancon. La salajruloj,
defendante sin, tiel „pravigas” la sinsekvon kiu mistraktas ilin, kaj kontribuas, manke de ĉia alia solvo, al
ĝia daŭrigo.[Vd Serge Halimi, „Wal-Mart, entrepreno de la 21-a jarcento”, Le Monde diplomatique en
Esperanto, januaro 2006.]] El tiu rimarkinde perversa cirklo rezultas reĝimo de konstanta malalta premo
de la aĉetpovo, kiu en la sekvo malvigligas la konsumadon kaj la ĝeneralan postulon.
Sed la liberala modelo flatas sin alporti mem la solvojn al siaj propraj problemoj. Ĉar la rimedo kontraŭ la
esence propra konsumo-manko de la konkurenca „prezo-salajro”-reĝimo trudiĝas kiel evidentaĵo:
enŝuldiĝo ! Se la aĉetpovo de la mastrumaĵoj stagnas aŭ malkreskas, sed kiam la kapitalo malgraŭ ĉio
postulas internajn vendojn, kio estas pli logika ol per kredito etendi la elspezo-povon de la salajruloj trans
ilia enspezo ? Oni ne miru ke en Usono kaj Britio, kiuj, sur tiu deklivo, „avancas” je kelkaj korpolongoj,
la enŝuldiĝo-kvoto de la mastrumaĵoj proporcie al ilia disponebla enspezo estas respektive je 120 % kaj
140 %...
La prezidanto Nicolas Sarkozy flatas sin ke ne estas tiel en Francio. Sed ĉio kion li faras kondukas tien,
aŭ pli ĝuste kondukas pli rapide tien, ĉar tiu kvoto, de 68 % en 2006, laŭvorte eksplodas ekde dek jaroj...
dato de instaliĝo en reĝimo de „neta tutmondigo”, kiu trovas ĉi tie unu de siaj plej karakterizaj simptomoj.
Jen kial la brita kaj usona ekonomioj estas suferontaj pli ol la aliaj : la kredito por konsumado estas tie
nepra valvo, kaj tiu pretiĝas al brutala fermiĝo. Kaj jen kial la franca ekonomio estas baldaŭ sekvonta ilin,
danke aparte al la meritoplenaj klopodoj de la komisiono Attali, kiu, sendube movata de scienca spirito,
planas fari kelkajn etapojn en la konkurenca malreguligado por esti tute certa ke la samaj kaŭzoj sekvigos
la samajn efikojn [11]...
Estas tamen en la amasa financa partopreno de la salajrularo ke la liberala kunteniĝo atingas ne supozitajn
gradojn de rafiniteco. Simetria deklivo de la fremdigo per ŝuldo, ĉi-foje estas la ŝparaĵo la rimedo. La
bankroto de la financ-institucioj ne ĝuste sukcesas larmigi nin... ĝis la momento en kiu oni demandas sin
pri la origino de la fondusoj perditaj de ili. Nu, estas ja, parte, per la ŝparaĵo de la salajruloj ke tiuj ins-
titucioj ludas kaj perdas. Ankaŭ ĉi tie, la franca kazo daŭre estas relative escepta, ĉar la plej multaj salajr-
uloj havas apenaŭ la rimedojn por iri transe de sia ŝparlibro kaj nur la plej bonstataj aliras la merkat-in-
vestojn - per kiuj cetere la spekulaj akcidentoj, kiuj punas ĉefe la duajn, havas la neatenditajn ecojn re-
dukti la malegalecojn. Bonŝance ankaŭ tie la ekzemplon montras la britaj-usonaj ekonomioj, kiuj havis la
interesan ideon ĵeti tra la fenestro la sistemojn de solidara pensio por kapti eksterordinarajn amasojn da
salajrula ŝparaĵo puŝita sur la merkaton tra la pensio-fondusoj. Aparta ĉarmo de la „financa universaleco”:
estas ĉiuj salajruloj kiuj suferas kiam la merkatoj plonĝas. S-ro Sarkozy ankoraŭ ne estas ĉe la pensi-fon-
dusoj - almenaŭ laŭ la ago... -, sed la ideo de la „stok-opcioj por ĉiuj” estas ja el la sama metalo. Trovi
anstataŭaĵon por la rekta salajro - kies altigo, oni nun bone komprenis, jam ne estas sur la tagordo - estas
jam per si mem fraŭda manovro, sed realigi ĝin elmetante la salajrulojn rekte al la malstabilecoj de la fi-
nanco, kaj provante igi ilin solidaraj kun tio kio, en la plej multaj kazoj, submetas ilin, tio estas multo, eĉ
iomete tro.
Kaptitaj en la maŝo de la konkurenco, kiu malaltigas la prezojn nur per malaltigo de la salajroj, en la
servuto de enŝuldiĝo fariĝinta same necesa por vivi kiel la enspezo por vivi, la salajruloj havas, por kroni
ĉion, la ŝancon esti turmentataj je siaj kostoj, ĉar la ŝparaĵo kiun uzas la akcia financo, tiu kiu postulas
senfinan profiton, tiu ŝparaĵo estas ja la ilia ! Kaj la perverseco limas ĉe estetiko kiam, unuflanke, ĉiuj
akcidentoj de la financo estas destinitaj fali sur ili, ĉar estas ili kiuj pagos la kresko-perdojn, kaj kiam -
belega finalo -, fariĝas malpermesate tuŝi kion ajn de la financaj strukturoj kun la kialo - bone pravigita,