estis ignorita tute same ol la lando kun problemoj). La Internacia MonFonduso insistis ke ĉio, kion
ĝi petis al la landoj de Orienta Azio estis ke ili ekvilibrigu ĝiajn budĝetojn dum la recesio. Ĉu ĉio? Ĉu
la Klinton-administracio ne devis batali en la Kongreso por eviti reformon de la budĝeta ekvilibro de
Usono? Kaj, ĉu ne estis la baza argumento de tiu administracio tio ke, antaŭ la recesio, iom da
deficita elspezo povus esti necesa? Tio estas kion mi kaj plejparto el la ekonomikistoj estis instru-
ante al niaj studentoj dum 60 jaroj. Vere mi diras al vi: se iu studento estus doninte, en ekzameno,
la respondon kiun donis la Internacia MonFonduso al la demando “kiu devas esti la fiska teniĝo de
Tajlando por alfronti iun ekonomian recesion?”, li estus malsukcesinte la ekzamenon kun nul-
kvalifiko.
Kiam la krizo etendiĝis al Indonezio, mia maltrankvilo estis eĉ pli granda. Nova investigado fare de
la Tutmonda Banko montris ke la recesio en lando tiel etnisme dividita povus okazigi ĉiutipajn
sociajn kaj politikajn perturbojn. Tial, fine de la jaro 1997, en kunsido de financ-ministroj kaj bank-
direktoroj okazinta en Kuala Lumpuro, mi faris iun deklaracion kiun mi estis zorge preparinta kaj
estis reviziita de la Tutmonda Banko, per kiu mi sugestis ke iu mona kaj fiska programo tro kun-
tiriĝinta povus konduki al politika kaj socia perturbo en Indonezio. Pluafoje, la Internacia Mon-
Fonduso plu tenis sin en sia poziciiĝo. La administrativa direktoro de la Fonduso, Michel
Camdessus, ripetis tie tion kion li jam estis dirinte publike: ke Orienta Azio nur devus kunpremi la
dentojn tiel kiel estis farinte Meksiko. Li daŭrigis sian intervenon asertante ke spite al la kurta-tempa
sufero, Meksiko eliris pli forta el tiu sperto.
Sed ĉi tiu estis absurda analogio. Meksiko ne rekuperiĝis pro tio ke la Mon-Fonduso devigis ĝin
fortigi ĝian feblan financ-sistemon, kiu daŭre estis malforta kelkajn jarojn post la krizo. Ĝi rekuper-
iĝis dank’ al ega ondo da eksportado al Usono, kio okazis dank’ al la usona ekonomia ekspansio kaj
al la “Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento” (North American Free Trade Agreemen). Kontraste
al tio, la ĉefa komerca kliento de Indonezio estis Japanio, kiu tiam estis, kaj daŭre estas nun, en
ekonomia stagno. Krome, Indonezio estis politike kaj socie multe pli eksplodebla ol Meksiko, kun
granda tradicio de etnisma malakordo. Reapero de tia malakordo provokus la amasan fuĝon de ka-
pitaloj (ebligita de la manko de rigoro kiun la Mon-Fonduso stimulis, en la limigo de la mona fluo).
Sed neniu el tiuj argumentoj utilis. La Fonduso urĝis la reduktadon en la elspezoj de la registaro.
Sekve, la subvencioj por plenumi la bazajn necesojn kiel tiuj de nutraĵoj kaj karburaĵoj estis forigitaj
ĝuste kiam la politiko de restriktado igis ilin pli necesaj ol ĉiam antaŭe.
En januaro de la jaro 1988 la situacio tiel malboniĝis ke la vicprezidanto de la Tutmonda Banko por
Orienta Azio, Jean Michel Severino, prononcis la timindajn vortojn “r” (recesio) kaj “d” (depresio)
priskribante la katastrofan ekonomion en Azio. Lawrence Summers, tiama subsekretario de Financoj
de Usono, atakis Severinon dirante ke ĉi tiu prezentis la aferon tiamaniere ke ŝajnis ke la situacio
estis pli malbona ol ĝi reale estis. Sed, laŭ kia alia maniero oni povus priskribi tion, kio estis
okazanta? La produktado en iuj el tiuj landoj kun problemoj falis 16 procenton aŭ pli. Duono el la
negocoj en Indonezio estis implicite en bankroto aŭ preskaŭ kaj, rezulte de tio, la lando eĉ ne povis
profiti la eblecojn eksportadi kiujn donis al ĝi la malpli alta ŝanĝo-tipo. En landoj en kiuj, esence,
mankis retoj de socia sekureco, la senlaboreco kreskis dekoble kaj la realaj salajroj falis surteren. La
Internacia MonFonduso ne nur ne sukcesis restaŭri la konfidon en la ekonomio de Orienta Azio,
sed komencis subfosi la socian teksaĵon de la regiono. Kaj tiam, dum la printempo kaj la somero de
1998, la krizo etendiĝis preter Orienta Azio alveninte al la plej esplod-kapabla el ĉiuj: Rusio.
La katastrofo en Rusio kunhavis bazajn karakteraĵojn kun tiu de OrientAzio, estante simila la rolo
kiun ludis la disponoj de la Internacia MonFonduso kaj la usona FinancMinistrejo por instigi ilin.
Tamen, en Rusujo, la instigo komencis tre antaŭtempe. Sekve de la falo de la Berlina murego, aperis
du skoloj kun specifaj pensoj rilate al la transiro al merkat-ekonomio en tiu lando. Unu el tiuj skoloj,
al kiu apartenis mi, estis konstituita de miksaĵo de spertuloj pri la regiono, gajnintoj de la Nobel-
premio kiel Kenneth Arrow kaj aliaj.
Ĉi tiu grupo emfazis la gravecon de la institucia substrukturo de la merkat-ekonomio, ekde la
laŭleĝaj strukturoj kiuj igas deviga la plenumadon de la kontraktoj ĝis la laŭregulaj strukturoj kiuj
igas funkcii la financ-sistemo. Arrow kaj mi estis apartenintaj al iu grupo de la Landa Akademio de
Sciencoj kiu, antaŭ dek jarojn, estis pridiskutinta kun la ĉinoj ilian strategion por la transirado. Ni
emfazis la gravecon promocii la konkuradon, pli ol limiĝi al la simpla privatigo de la entreprenoj de
ŝtata proprieto, kaj ni apogis iun pli laŭgradan transiron al merkat-ekonomio (kvankam ni konsentis
en tio ke por batali kontraŭ la inflacio eventuale povus esti necesaj fortaj disponoj).
La dua grupo estis plejparte konstituita de makroekonomikistoj, kies fido en la merkato ne kontem-
plis la nuancojn de ĝiaj bazoj, tio estas, la kondiĉoj kiujn bezonas la merkato por ĝia reala funkci-
ado. Ĉi tiuj ekonomikistoj karakteriĝis pro ilia malgranda kono de la historio aŭ la specifaĵoj de la
rusa ekonomio kaj ne sentis la neceson de tiu kono. La granda forto, kaj baza malforto, de la
ekonomikaj doktrinoj sur kiuj ili sin apogis konkretiĝas en tio ke la doktrinoj estas, aŭ oni supozas
ke devas esti, universalaj. La institucioj, la historio, aŭ eĉ la distribuado de la enspezoj, ne gravas