Kontraŭ la financaj senreguligoj, la fiskaj paradi-
zoj, la nepagado de la ŝuldoj far la bankoj… Oni
devas postuli ankaŭ la kontrolon de la kapitaloj, la
ĉesigon de la banka kaj komerca sekreto, la naci-
igo de la bankoj sen kompensoj kaj kreado de ban-
koj je ŝtata nivelo. Tiuj disponoj devus esti en-
kadrigitaj en ĝenerala politiko kiu metu en diskut-
adon la aferon de la banka privata proprieto kaj ke
celu la kompletan naciigon de de la tuta banka,
financa kaj kredita sistemo. Sen tiu kontrolo de la
financ-sistemo kaj la eko-
nomio, la ŝtatoj ne plene
povus efektivigi la rolon
por kiu ili estis kreitaj. Ja,
la ŝtatoj kun tiuj “veraj”
povoj devus, siavice, esti
demokratie kontrolataj de
la civitanoj, la loĝantaro.
Sektoroj kun malfacilaĵoj.
Antaŭ la bankroto de la
banka sistemo aŭ la dis-
falo de grandaj entrepre-
noj, se necese por savi la
laborpostenojn, devus la
ŝtato interveni en la pri-
vata proprieto de la gran-
daj entreprenoj, oni devas
ne dubi nek heziti iri tiu-
direkten defendante la na-
ciigon sub la kontrolo de
la laboristoj.
Meti en diskutadon la afe-
ro de la proprieto. Ne te-
mas nur pri nova distri-
buo de la riĉaĵoj sed an-
kaŭ pri iu ŝanĝo en la
rilatoj de la propraĵo. Oni
devas anstataŭigi la priva-
tan posedon de la kapita-
lo kaj de la grandaj entre-
prenoj tra la publika kaj
socia alpropriigo pere de
la kontrolo de la ekono-
mia demarŝado fare de la
laboristoj.
Entrepreni novan regla-
menton de la labor-merkatoj, kiu renversigu la
dinamikon de la prez-reduktado de la maldungoj
kaj garantiu stabilecon kaj kvaliton de la labor-
kontraktoj, devas esti alia zorgo de la ŝtataj
regantaroj.
La krizo estas ankaŭ ekologia. Oni devas rekon-
verti la modelojn de produktado kaj konsumado
por batali kontraŭ la klimata varmiĝo. Tiu celo
postulas ian malsaman organizadon de la politiko
pri transportado, pri la energio, la batalo kontraŭ
la polucio kaj la degradigo de la natur-medio en la
urboj kaj en la kamparo. Ankaŭ en tiu tereno
devos interveni la publika povo, sub la popola,
civitana kontrolo, por orientigi la ekonomian plan-
adon respektante la naturajn limojn de la klimato
kaj la medio.
Ekzistas bonaj argumentoj kaj forta apog-punkto
por defendi la realigeblecon de la supre menciitaj
disponoj: la miloj de miliardoj da dolaroj kaj eŭroj
transdonitaj al la bankoj
kaj financ-agentejoj nur
en la daŭro de malmultaj
tagoj, aŭ eĉ horoj, dum la
kasoj restas malplenaj por
la salajruloj, la senlabor-
uloj, la popoloj. Oni devas
renversi la tendencon pre-
nitan antaŭ 25 jaroj en la
distribuo de la riĉaĵoj, de-
diĉi tiujn riĉaĵojn al la
labor-dungo, al la salajroj,
al la socia sekureco, al la
publikaj servoj kaj ne al la
financa spekulado. Tial,
multaj aferoj, temoj kaj
depostuloj povas pasi el la
propagando al la mobiliz-
ado, de la ĝeneralaj eks-
plikoj al konkretaj propo-
noj, al batalo-celoj.
Tiutipaj disponoj perme-
sus inversigi la nunan
salajr-alĝustigon, rifuzan-
te tiele iun ekonomian lo-
gikon kiu, kiel la eks-
plodo de ĉi tiu krizo me-
morigas al ni, estas laŭ-
difine aŭtisma rilate al la
sociaj necesoj. Krome
nun estas evidenta, eĉ por
ties plej konvinkitaj de-
fendantoj, la nerealigebl-
econ de la novliberala
formulo de la demarŝado
de la kapitalista ekono-
mio. Kaj, siavice, la novliberalismo ne estis pli ol
unu respondo antaŭ la elĉerpiĝo de la Kejnsa
formulo, kiu kolapsis per la krizo de la 70aj jaroj.
Ambaŭ elementoj: la fakto ke la krizo eksplicite
evidentigas la indiferenton de la kapitalista logiko
rilate al la sociaj necesoj, kaj samtempe la fakto ke
la krizo devigas tiun logikon serĉi alternativan for-
mon de demarŝado, aktualigas la neceson de iu
kontraŭkapitalista projekto.
Antaŭ la bankroto de la banka sistemo aŭ la disfa-
lo de grandaj entreprenoj, se necese por savi la la-
borpostenojn, devus la ŝtato interveni en la privata
proprieto de la grandaj entreprenoj, oni devas ne
dubi nek heziti iri tiudirekten defendante la naci-
igon sub la kontrolo de la laboristoj.