Alimaniere dirite: ne la makroampleksaj mezuroj
diras al ni la grandon de la distribuebla torto, sed
la natur-rimedoj el kiuj tiu torto eliras. Iu ekologia
spuro pli granda ol la bio-kapablo de la planedo
diras al ni ke la torto por la estontaj generacioj
estos pli malgranda. Kaj diras al ni ankaŭ ke ne
eblas la konstanta akumulado, kvankam la plej
riĉaj kaj potencaj landoj povus atingi tion. Kaj se
iuj landoj plutenas ekonomian kreskadon tio
okazas preze de la bio-kapablo de aliaj teritorioj
aŭ de estontaj generacioj.
Se la torto ne povas kres-
ki, ĉu la homaro kapablos
kundividi ĝin kun la ce-
teraj specioj kun kiuj ni
kunhavas la planedon?
Kaj ĉefe, ĉu kapablos la
homaro kundividi ĝin
egalece inter ĉiuj popoloj
de la Tero? Eble jes, sed
ŝajnas ke ne povas fari
tion iu ekonomia sistemo
kies ĉefa emo estas la
atingo de kiel eble plej
alta privata renteco en iu
kadro de ĝenerala kon-
kurado kaj kiu ne kapa-
blas meti ordon nek raciecon en la kovrado de la
sociaj necesoj.
La granda plialtiĝo de la prezo de la bazaj
nutraĵoj, speciale grava en la unua duonjaro de
2008, rekte minacas la vivon de centoj da milionoj
de homaj estaĵoj. Unue plialtiĝis la prezo de la
metaloj kaj tiuj de la sektoro de la energio. Poste
la prezo la nutraĵojn altiĝis grandmezure. En la
daŭro de unu jaro inter 2007 kaj 2008, la prezoj de
la rizo kaj la tritiko duobliĝis kaj tiu de la maizo
plialtiĝis trionon. Subite, la 27an de marto 2008, la
prezo de la rizo, kiu estas la baza nutraĵo de duono
el la monda loĝantaro plialtiĝis 31 procento. Preter
la klimat-ŝanĝado aŭ la importado el Ĉinio kaj
Hindujo, la struktura krizo de la sistemo kaj la
novliberalismo havis alian esprimon en la tiel no-
mata “krizo de la nutraĵoj”. Laŭ iuj registaroj kaj
por multaj transnaciaj kompanioj, la problemo pri
la energio povus esti solvita pere de la produktado
de agro-karburaĵoj kaj tiucele estis drenitaj am-
pleksaj mon-rimedoj destine al tiu sektoro de la
produktado demetante ilin el ties destino kiel nu-
traĵoj. Sed tio eksplikas nur parton el la plialtiĝo
de la prezoj. La alia parto estas generata de la
spekulado pri la agrokulturaj produktaĵoj, samkiel
ke la agrokultura politiko trudita de la internaciaj
organizaĵoj. Rilate al la spekulado, jam post la
eksplodo, en la jaro 2001, de la bobelo de la
teknologiaj entreprenoj, sed ĉefe ekde la krizo de
la alte-riskaj hipotekoj, kiu eksplodis en Usono
dum la somero de la jaro 2007, la kapitalo-in-
vestistoj retiriĝis iom-post-iome el la bursa merka-
to kaj investadis en la sektoro de la agrokulturaj
produktaĵoj kaj de la karburaĵoj, kiel verŝajnaj
spacoj por la atingo de grandaj profitoj. Evidentas
ke la landoj de la periferio de la sistemo tre estas
sendefendaj antaŭ la krizo de la nutraĵoj, ĉar la
politiko trudita de la Internacia Mon-Fonduso
kaj la Tutmonda Banko
ekde la krizo de la ŝuldo
senigis ilin de la nepra
protekto. Tiu politiko dis-
ponis: malpliigon de la
areoj destinitaj al la kulti-
vado de nutraĵoj, special-
iĝon en unu aŭ du pro-
duktaĵoj por la eksporta-
do, nuligon de la sistemoj
de stabilizado de prezoj,
forlason de la memsufiĉ-
eco pri cerealoj, malpli-
igon de la rezervo de ce-
realoj, malfortigon de la
ekonomioj per ia granda
dependeco de la evoluo
de la tutmondaj merkatoj, fortan malpliigon de la
sociaj budĝetoj, malaperigon de la subvencioj al
bazaj produktaĵoj, malfermon de la merkatoj kaj al
la maljusta konkurado de la lokaj malgrandaj
produktantoj kontraŭ transnaciaj societoj…
Aliflanke, kvankam la limoj truditaj de la natur-
rimedoj al la konstanta akumulado estas realaĵo
kiu efikos sur la evoluo de la kapitalista sistemo
mem, oni devas prikonsideri la fakton ke la mal-
abundeco estas, siavice, fonto de ŝancoj; tio kio ne
abundas fariĝas tre rentebla varo. Tiele, estonte di-
versaj natur-rimedoj estos objekto de privatigo
celante igi profitdonaj iujn spacojn. Ni prikonsi-
deru, ekzemple, la kazon de la akvo, kiu estos unu
el la grandaj problemoj de la 21a jarcento kaj kiu
jam estas objekto de forta premo por ties privatigo
kaj problemo en kelkaj lokoj.
La novliberalismo, celante rehavi la profito-takson
pelis la kontraŭdirojn de la kapitalismo kaj ne
kapablis konstrui periodon de stabila akumulado
kaj renteco, sed dume akre atakis la sociajn kon-
keraĵojn de antaŭaj epokoj en kio povas esti kon-
siderata iu fuĝo antaŭen. Krome ĝi pliakrigis la
neracian logikon de la kapitalismo en ties rilato
kun la biosfero akcelante la procezon de degradigo
de la natur-medio. Tiu sistemo metis la homaron
en tutmondan krizon kiu endanĝerigas la plu-
ekzistadon de la homaro mem.
La granda problemo de la kapitalismo estas tio ke
la senĉesa akumulado kolizias kun la limigitaj ri-
medoj kiujn oferas nia Tero.