La amplekso de la financa kolapso estis/as enor-
ma, bankrotis grandaj bankoj de la tutmonda fi-
nanca sistemo. Aliaj bankoj estis savitaj dank’ al
la ŝtata interveno. La Banko de Anglio taksis la
financajn perdojn en preskaŭ tri bilionoj da do-
laroj. Tiel gravas la krizo ke ĝi baldaŭ trapasis la
financajn limojn por grave vundi la realan
ekonomion de la grandaj potencoj. La kolapso de
la konstru-industrio, per si
mem, estas jam tre grava bato
por la ekonomio de iuj landoj,
inter ili Hispanio. Kaj al tio al-
doniĝis alia grava fakto: la fi-
nancaj kompanioj spertis pro-
blemojn pri manko de dispon-
ebla mono. Tio kaj la fakto ke
ĉiu el ili ne konas la kvanton
de la perdoj de la ceteraj finan-
caj institucioj provokis la re-
zulton de limigo de koncesio
de kreditoj. La bankoj dediĉas
sian havaĵon al la solvo de la
truoj en siaj bilancoj, kaj tiuj
kiuj estas solventaj ne kuraĝas
pruntedoni monon al aliaj ban-
koj en la interbankaj merkatoj,
nek al entreprenoj aŭ al la
familioj.
La kredito estas nepra ele-
mento por la funkciado de la
produktiga dinamiko. La pri-
kredita kolapso blokadas la ko-
mercadon, la entreprenan in-
vestadon kaj la konsumon; ĉio
kune paralizas la ekonomian
produktadon, ĉefe por tiuj eko-
nomiaj sektoroj kiuj ne nur
dependas de la kredito por ties
funkciado sed krome dependas
el ĝi ankaŭ pro tio ke ĝi nutras
la mendadon de siaj produkt-
aĵoj fare de la publiko. Tia es-
tas la kazo de la industrio de la
aŭtomobiloj, tre grava ene de
la hispana ekonomio, kiu sper-
tas de antaŭ pluraj jaroj gran-
dan malpliiĝon en la vendado.
Ŝajnas ke, krom subitaj, la efikoj de la krizo estos
ankaŭ longdaŭraj. Oni ne antaŭvidas solvon por la
nuntempa situacio por la sekvaj du jaroj. La plej
daŭra el tiuj efikoj sendube estos la senlaboreco,
kiu anstataŭ malpliiĝi, plu kreskos dum la sekvaj
jaroj, (laŭ opinio de la ekonomikaj fakuloj en la
jaro 2008). Kaj oni antaŭvidas ankaŭ salajrajn
blokadojn. Kiam estas verkata ĉi tiu artikolo (fine
de la jaro 2010) la hispana registaro pretigas
laboran planon kun pluaj disponoj kontraŭ la rajtoj
de la laboristoj; inter tiuj disponoj estas la plialtiĝo
de la aĝo por emeritiĝo ĝis 67 jaroj.
La direktoroj de la grandaj financaj kompanioj,
kiuj ege pliriĉiĝis dum la generado de la krizo kaj
kiuj kulpas pri la krizo mem, konservas siajn
enspezojn “blenditajn” dum la krizo. Ekzemple,
en la jaro 2007 la salajroj de la
Prezidantoj de la 16 usonaj
financ-kompanioj pli damaĝ-
itaj de la krizo atingis la sumon
de 334 milionoj da dolaroj, 30
procenton super la koncerna
sumo de la jaro 2005. Tiuj sa-
maj kompanioj maldungis
80.236 oficistojn kaj funkci-
ulojn dum la jaroj 2007 kaj
2008. En Hispanio, la enspezoj
de la Administr-Konsilantaroj
de la 15 plej grandaj bankoj
sumis 115,7 milionojn da eŭroj
en la jaro 2008. Krome, la 27
hispanaj entreprenoj kun pli
alta mon-disponebleco havas
blenditan sian altan estraron,
t.e. 284 altaj direktoroj ĝuas
garantion laŭ kiu ili ricevos
inter 2 kaj 5 jaran salajron kaze
de maldungo.
Dum la lastaj jardekoj ĉie estis
kaj superregis la liberal(ism)a
retoriko pravigante kaj legitim-
ante la ofensivon kontraŭ la
mondo de la laboro kaj la ata-
kojn kontraŭ la rajtoj de la la-
boristoj. Sed jen nun kun la
krizo la kapitalo rapide forge-
sas tiun liberalan diskurson kaj
postulas, siaprofite kaj siaser-
ve, la ŝtatan helpon kaj inter-
venon. La ŝtata interveno, in-
sultita kaj rifuzita kiam oni fa-
ras por promocii sociajn ser-
vojn aŭ publikan bonon, estas
nun ege postulata por savi tiujn
financajn instituciojn kiuj tre ege pliriĉiĝis dum la
spekulad-bobelo. Tiuj intervenismaj disponoj fari-
taj de la registaroj liberalism-favoraj konstituas
grandan hipokritecon. Ilia devizo estas “social-
ismo por la riĉuloj kaj kapitalismo por la malriĉ-
uloj”. Sed tio konstituas gravan lecionon por la
salajruloj: kiam ekzistas politika volo, ĉiu ajn
registaro trovas la rimedojn por preni energiajn
disponojn de interveno en la ekonomio. Antaŭ tiu
La direktoroj de la grandaj financaj
kompanioj, kiuj ege pliriĉiĝis dum la
generado de la krizo kaj kiuj kulpas
pri la krizo mem, konservas siajn
enspezojn “blenditajn” dum la krizo.