En despera provo reakiri rentecon, la super-
regantaj klasoj entreprenis en la 70aj jaroj iun
ideologian, socian kaj politikan ofensivon, kies
konkretiĝo en la tereno de la ekonomia politiko
estas konata kiel “novliberalismo”. La nov-
liberalismo havis kiel unua akto la sangoverŝa
puĉo de Pinoĉeto en Ĉilio en 1973, kaj ĝiaj pri-
ekonomikaj teoriuloj estis homoj kiel Milton
Friedman kaj Von Hayek kiuj antaŭe gravis ne-
nion ĉar ili estis sekvantoj de la liberala politiko
kiu restis tre senkredigita post la depresio de 1929.
Do, en la jardeko de la 70aj la kapitalismo repre-
nas ekonomiajn formulojn kiuj
jam estis fiaskintaj antaŭ duonjar-
cento. La nova liberalismo baziĝis
sur tri elementoj: unue, (re)privat-
igo de publikaj entreprenoj, due,
senreguligo aŭ malreglamentigo
de la ekonomiaj interilatoj, kaj
trie, ampleksa malfermo al ekstere
por kapitaloj kaj varoj.
La neceso reakiri rentecon fare de
la privata kapitalo instigis la serĉ-
adon de novaj ekonomiaj spacoj, novaj terenoj kie
eblus akiri profiton. Rezulte de tio okazis serio da
privatigoj aŭ malnaciigoj de profitdonaj produkt-
ad-sektoroj kiuj ĝis tiam estis kontrolitaj de la
ŝtatoj. La ne-renteblaj entreprenoj neniam estis
privatigitaj escepte se antaŭe oni sanigis ilin koste
de la ŝtatoj. Sub ŝtata, publika, kontrolo troviĝis,
ĝenerale, strategiaj produktad-sektoroj kiel la
entreprenoj pri transportado, energio, telekomu-
nikado… kiuj estis starigitaj dank’ al granda
publika investado en la antaŭaj jaroj kaj ke utilis
kiel apogo de privata kapital-akumulado en aliaj
sektoroj. Kune kun tiuj produktad-sektoroj estis
privatigitaj krome serion da esencaj publikaj
servoj: saneco, edukado… kiuj estis frukto de pas-
intaj sociaj konkeroj far batalado de la laboristoj.
Ĉiuj ĉi sektoroj estis tre dezirindaj por la privata
kapitalo kiel fontoj de nova profito ĉar ili ne estas
subriske de bankroto tial ke ili estas esencaj. Ja, la
negoco estas certa en terenoj kiel la energio, san-
eco, transportado, edukado… kaj ili ankaŭ ne estas
subriske de konkurenco ĉar antaŭe ili estis ŝtataj
monopoloj kaj nun ili estas privataj monopoloj
kun malfacila eniro de novaj konkurantoj. Tiusen-
ce la privatigo de publikaj entreprenoj konstituis
veran disrabadon de la publika, ŝtata, trezoro, kro-
me konsiderante ke ofte oni plenumis tion kun
grandaj dozoj da politika korupteco kaj klientismo
for de ĉiu efika demokratia kontrolo.
Ĉar la esencaj kontraŭdiroj de la kapitalismo pro-
vokis la malpliiĝon de la kapitala profito, fariĝis
necese nuligi la diversajn leĝajn barojn kaj regul-
igojn kiujn la publika sektoro trudis al la logiko de
la kapitalo kaj kiuj estis necesaj por ne refali en la
erarojn kiuj kondukis al la granda
depresio de 1929, kaj aliaj kiuj es-
tis frukto de la sociaj konkeraĵoj
de la laborist-klaso. Tio rilatas al
la sociaj servoj, la regulitaj pre-
zoj… Tiamaniere la novliberala
politiko, kalkulante pri kurta-tem-
pa profito pligrandigas la kontraŭ-
dirojn longa-tempe.
La sinsekvaj reformoj de la labor-
merkato celis malpliigi la organiz-
kapablon de la laborist-klaso kaj, sekve de tio,
pligrandigi la kapital-profiton domaĝe al la salajr-
kvanto kaj la ne-salajraj rajtoj antaŭe ĝuitaj de la
laboristoj kaj ties familioj. Ja, cedante al la politi-
ka kaj ideologia ofensivo de la superregantaj kla-
soj la diversaj registaroj iom-postiom eliminadis
historiajn konkeraĵojn kiuj estis fortikigintaj la ne-
goc-kapablon de la laborist-klaso: Oni elpensis
kontrakt-formojn kiuj faciligas la maldungon de la
laboristoj. Oni leĝe permesis la inter-mezajn en-
treprenojn de portempa laborado, oni malpliigis la
subvenciojn pro senlaboreco kaj oni efektivigis
politikajn premojn por la malgrandigo de la salaj-
roj. La rezulto de ĉio-ĉi estis iu grava malvenko
tiel socia kiel politika de la laborista klaso, kaj
poste malpliiĝis la batal-kapablo de la laboristoj
kaj la batalemo de la sindikatoj. Multaj laboristoj
serĉis individuajn, ne-solidarajn solvojn al ties
problemaro kaj okazis ĝenerala direkto-ŝanĝo
dekstren.
Poste, surbaze de tiuj reformoj eblis efektivigi
ŝanĝojn en la organizaj formoj de la produktado,