isman disvolviĝon: la enorma disvolviĝo de la
produktado kunvivadis kun la avanco de gravaj
sociaj konkeraĵoj por la laboristoj. La ŝtata inter-
veno ŝajne garantiis la finon de la periodaj krizoj.
Dume, la kreskiĝo de la salajroj super la produk-
tiveco, la konsumo far de la amasoj kaj la ascendo
de la publika elspezado ŝajnis ne nur eblaj sub la
kapitalismo sed ankaŭ necesaj por ĝia disvolviĝo.
Tiuj jardekoj de ekonomia progreso estis subite
interrompitaj fine de la 70aj jaroj. Ja, spite al tio
ke oni nomis ĝin “krizo de nafto” kaj la tiama pli-
altiĝo de la nafto-prezo sufiĉe gravis, la titolo ne
estas tute ĝusta. La mankoj de la supozita harmo-
nio inter la kejnsismo kaj la kapitalismo estas de
pli profunda naturo. Kaj, fakte, la unuaj signoj
montriĝis antaŭ la plialtiĝo de la nafto-kosto. En
Okcidenta Germanio komenciĝis en 1968-69 la
unua recesio de la postmilito. La malpliĝo de la
renteco de la kapital-investoj komenciĝis en 1971;
plikreskiĝis la senlaboreco kaj malpliiĝis la inter-
nacia komercado. Printempe de la jaro 1970 oka-
zis bursaj krizoj en kelkaj landoj kaj estis devalut-
ita ties mono. En tiu kunteksto
de serioza krizo en 1973 okazas
la plialtiĝo de la internaciaj pre-
zoj de kelkaj bazaj produktaĵoj:
tritiko, kotono, kupro… kaj fine
venis la menciita plialtigo de la
prezo de la nafto.
Same ol nuntempe, la tiamaj aŭ-
toritatoj kaj la inform-medioj
preferis ne rekoni la krizon kaj
penis kvalifiki ĝin per etikedoj
kiuj kaŝas la veran naturon de la
problemo, t.e. ke la kaŭzo de la krizo estas la
kontraŭdiroj kaj la funkciad-maniero de la sistemo
mem. Pli profunda analizado de tiu krizo evi-
dentigas ke ekzistis gravaj problemoj kiuj mal-
faciligis la procezon de kapitalista akumulado. Ve-
re, tiu krizo montris la finon de la kejnsismo kiel
konkreta formulo de kapitalista demarŝado. Reale,
la origino de la krizo estis la problemoj de renteco
kiujn komencis suferi la kapitalista sistemo fine de
la 70aj jaroj.
Du estas la kaŭzoj kiuj eksplikas tiun progresivan
malboniĝon de la renteco de la produktado. Unue,
la kapitalista kontraŭdiro de la tendenco de tiu sis-
temo ruinigi la generadon de plusvaloro. Dum la
60aj jaroj okazis la elĉerpiĝo de la teknologia on-
do komenciĝinta post la Dua Mondmilito, bazita
sur la progreso de la elektronika industrio, la plas-
toj, aeronaŭtiko, kemio kaj daŭrantaj konsumaĵoj.
Saturitaj la merkatoj, la produktiga ekspansio jam
ne plu povas baziĝi en la ampleksigo de la produk-
tado sed en la diverseco kaj kvalito de la produkt-
aĵoj, kio okazigas la malpliiĝon de la profito. Kro-
me en iuj landoj la vetarmado kaj ties koncernaj
esploroj konsumis pli kaj pli da publika elspezo
domaĝe al la civila industrio. En tiuj cirkonstan-
coj, fine de la 70aj jaroj, la pliigo de la takso de
akumulado ne generis novan kaj paralelan pligon
de la takso de profito, aperante tiam la fenomeno
de kapitala superinvestado kaj la sekva falo de la
renteco de la kapitalo. La falo de tiu rentec-takso
estis 25 procento en Eŭropo inter 1966 kaj 1980,
Kaj pli ol 30 procento en Usono.
La alia kaŭzoj de la progresivan malboniĝon de la
renteco de la produktado estis tio ke la sociaj for-
toj kontribuis alvenigi la kapitalismon al ties limo.
Ja, al tiuj elementoj specife ekonomikaj kiujn ni
priskribis oni devas aldoni ankaŭ iun bazan fakto-
ron: la klasbatalo. La fordista salajr-rilato baziĝis
en iu formulo de labor-pagado ligita al la produk-
tiveco. Tiu sistemo ebligis iun ampleksan kaj ĝe-
neralan konsumadon de la loĝantaro akorde kun la
normigitaj produktad-procezoj, instituciigo de la
kolektiva negocado kaj forteco de la sindikatoj.
Laŭlonge de la jardeko de la
60aj jaroj, la nivelo de la labor-
ista kaj socia konfliktiveco ak-
centiĝis. La sindikatoj, mem-
konsciaj pri sia forto agadis ba-
taleme: boikoto, organizita sen-
disciplino, strikoj… Sed, krom
la laborista movado, en tiu epo-
ko aperis en aliaj sociaj sektoroj
diskutadon de iuj bazaj valoroj
de la kapitalismo: disciplino, aŭ-
toritato, hierarkio… Iu simbolo
de tiu fenomeno estis la senordo de majo de 1968
en Francio. En tiu kunteksto de fortaj sindikataj
organizaĵoj kaj laborista batalemo, la kreskiĝo de
la salajroj en Usono kaj Eŭropo eblis dank´ al la
superekspluatado de la laboristoj de la cetero de la
planedo. Krom la salajroj, ankaŭ la fiskaj impostoj
por la subtenado de la komfort-socio kontribuis
damaĝi la rentumecon de la investita kapitalo.
Se oni ne atingas rentumecon la kapitalo ne in-
vestas. La malpliigo de la investado siavice da-
maĝas la atingitan profiton tiamaniere ke ambaŭ
procezoj retroefikas unu sur la alian.
Sekve de ĉio ĉi, la disvolvigitaj landoj ĉesis daŭre
kreskadi esceptante tre specialajn situaciojn kiel
tiu de Usono en la 90aj jaroj sed kreante situaciojn
kiuj fine eksplodas. Dume la senlaboreco superis
takson de 8 procento kaj fariĝis fenomeno struk-
tura, de tiam ne plu estis plenlaboreco. Estas spe-
cifaj kolektivoj kiuj suferas la senlaborecon pli in-
tense ol la ceteraj; estas la kazo de la gejunuloj kaj
de la virinoj.
Depost la 70aj jaroj la senlaboreco iĝis
struktura; ne plu estis plenlaboreco.