La Granda Depresio estis iu grava tutmonda
ekonomia krizo okazinta laŭlonge de la jardeko
antaŭ la Dua Mondmilito. Ĝia komenciĝo situiĝis
en Usono kaj etendiĝis poste al la ĉiuj industri-
igitaj landoj. Kiam finis la Unua Mondmilito, la
industrio de Usono respondecis pri preskaŭ 50
procento el la tutmonda produktado. Tiu lando
kreis novan vivstilon: the American way of life (la
Usona vivstilo). Tiu vivstilo karakteriĝis per
granda kresko en aĉeto de aŭtomobiloj kaj ĉiuj
specoj de industriaj produktoj. Sed Usono suferis
grandan depresion en la jaro 1929, kiam okazis
terura krizo, kiu atingis la tutan
mondon. La Novjorka burso dis-
falis en du dramecaj sesioj kies
graveco kaj kvanto ne estis kon-
ataj iam antaŭe nek poste: la tiel
nomita Nigra Ĵaŭdo (24a de ok-
tobro de 1929) kaj tiu nomita
Nigra Mardo (29a de la sama
monato). Pro la kolapso de de la
prezo de la akcioj multaj invest-
istoj perdis, en la daŭro de kelkaj
tagoj, sian monon, kiu en multaj
kazoj estis prunteprenita de la
bankoj kaj pro tio ĉi tiuj ne povis
rembursi ĝin al ties deponintoj.
La paniko okazigita de tiuj pro-
cezo rapide etendiĝis al la tuta
mondo, kaj efikis sur ĉiuj landoj
ĉu riĉaj aŭ malriĉaj. En Usono la senlaboreco
pligrandiĝis al 25 procento kaj en iuj landoj
atingis eĉ 33 procenton. La sektoroj de la pro-
duktado sur kiuj plej efikis la krizo estis la peza
industrio, la konstruado kaj la agrokulturo.
Tiu estis la unua pura krizo de kapitalismo, la
krizo de superproduktado. La altaj interezaj taksoj
de Usono, kune kun deflaciiga politiko, celanta
disvendi la troon de la komerco, kiu aperis post la
milito kaj la krizo de 1921, kaj eviti la eliron de
kapitaloj, altiris al Usonaj Borsoj investojn de la
tuta mondo. Tio rezultis en periodo de financa
spekulado, kiu atingis grandegajn proporciojn. La
prezo de akcioj estis multe pli alta ol ilia vera
valoro, kaj oni kreis falsajn entreprenojn nur por
aĉeti kaj vendi akciojn. Samtempe, la plibonigo de
produtad-kapablo de la Fordisma sistemo pli-
grandigis la kvanton de produktoj. Oni oferis
senliman krediton por ebligi la vendojn kaj
stimuligis la konsumismon per propagando, sed la
ofero daŭris tre supera al demando kaj la merkato
restis saturata.
La Neoklasika ekonomika skolo, kiu tiam estis la
sola ekonomika teorio kiel alternativo al la
marksisma teorio, diris ke ekonomiko estas la
scienco pri la malabundeco. Do, ne estas taŭgaj
teorioj por la troo de produktado.
Tiel, bankrotis la unua angla
entrepreno, kaj oni retiris rapide
la anglajn kapitalojn de la Borso
de Novjorko la 24an de oktobro
1929, la Nigran Ĵaŭdon, la plej
fatalan tagon de la historio de
kapitalismo. Tro granda kvanto
da akcioj estis oferata, kaj iliaj
prezoj falis. La sindikato de
bankistoj kaj la usona registaro
intervenis, sed la deflacio en
prezoj de akcioj iĝis neinversig-
ebla. Al tiu financa krizo kun-
iĝis alia ekonomia, artikloj kaj
tropikaj produktoj (kafo, kaŭĉu-
ko, kotono) perdis postulon, tuj
poste tiuj ekonomiaj sektoroj
estis afektataj. Tiu bankrotaro
ne nur malgrandigis la rentojn, sed ankaŭ
malpligrand-igis la povon de aĉeto kaj, sekve,
malkreskigis la dungitecon. Ankaŭ la ekonomia
komerco eniris recesion kaj pligrandigis la
internaciajn vendojn de usona produktado.
La bankroto de multaj entreprenoj kaj la manko
de investo igis la krizon daŭri longan tempon. La
bankaro estis la sektoro plej atingita de la krizo.
La "crash" (disrompo) de Novjorka Borso kaŭzis
ankaŭ la retiron de usonaj kapitaloj investitaj en
eksterlando, kaj la konfida krizo igis la privatajn
investantojn nuligi siajn bankajn deponaĵojn kaj
aĉeti oron. Tio kaŭzis krizon en kredito. En
majo de la jaro 1931 bankrotis la ĉefa aŭstra
banko, regata de la Rothschild-familio: malaperis