Do, konstatinte ke la funkciado de la kapitalisma
produktad-procezo senĉese korodas la propran
bazon de sia profiteco okazigante periodajn
krizojn, ni povas rimarki ke krom la normala
periodo de ĉiu kriz-daŭro (prospera epoko kun ties
sekva recesio) ekzistas ankaŭ la krizoj de longa
skalo, kiuj ampleksas kompletajn sinsekvajn
fazojn de ekonomiaj ekspansioj kaj recesioj. Ni
volas montri ke ekde la granda krizo de la jaro
1929 ĝis la nuntempo okazis du el tiuj longskalaj
krizoj, kaj en ĉi tiu studo, laŭlonge de la sekvaj
paĝoj, ni pristudos sufiĉe detale tiujn du periodojn
kiuj, eĉ se distingeblaj, havas inter ili sufiĉan
interrilaton. La mezpunkto inter ambaŭ periodoj
estis, kiel supozeble, la Dua Mondmilito.
Ni insistas pri tio ke la reale okazinta procezo ne
estas mekanika, antaŭvidebla, tio estas, en la his-
torio estas neniu determinismo, neniu aŭtomat-
ismo (provu diveni aŭ antaŭvidi la titolan tekston
de la ĵurnaloj eldonotaj post unu jaron, post dek
jarojn…). Eĉ se ekzistas iaj nepraj kaj bone kon-
ataj elementoj, kiel la kapitalista tendenco subfosi
la bazon de ĝia ekzistado, ne estas antaŭvidebla aŭ
antaŭanoncebla la disvolviĝo kaj estonta evoluado
de la sistemo. La longskalaj krizo-procezoj estas
rezulto ne nur de la objektivaj kaj neŝanĝeblaj
ecoj de la kapitalista dinamiko sed ankaŭ de fak-
toroj kaj fortoj kiuj ne dependas nur de la logiko
de la kapitalo. Tiu logiko havas ian aŭtonomion
kaj ĝia antaŭvidebla efiko tendencas al la ruinigo
de la profito, sed tamen la tendenco estas influita
ankaŭ de cirkonstancoj kaj agantoj de ĉiu historia
momento, inter ili, kaj ĉefe, la klasbatalo.
Kiel plej multe, oni povas identigi la ekonomian
rilaton inter la kulmino de iu ekspansia fazo de
longskala periodo kaj la sekva falo de recesio. Sed
eĉ tiukaze agadas ankaŭ aliaj influaj faktoroj, kiel
la ĉiam-estanta kaj ĉie-estanta klasbatalo, kiuj ofte
determinas la rezulton kaj pluan evoluon de la
procezo. Sed oni konas neniun certan elementon
aŭ meĥanismon kiu nepre okazigu la alvenon de
ekspansia fazo kiu metu finon al la kriza recesio
kadre la longskala periodo. Ĉiam, kiam okazis
tiutipaj resaniĝoj de la kapitalista sistemo, tio estis
rezulto de eksterekonomiaj cirkonstancoj kiel mi-
litoj, malkovro de de novaj riĉ-fontoj aŭ energi-
fontoj, enkonduko de novaj teritorioj en la
tutondan merkaton, politikaj aŭ sociaj ŝangoj…
Do ni povas denonci la senracion kaj la eksplu-
atadon de la kapitalista sistemo, sed nenio per-
mesas anonci la neeviteblecon de la kolapso de la
kapitalismo kaj la starigo de la socialismo. La so-
cialismo, se ĝi alvenos, estos frukto de la konscia
homa agado kaj la organizita batalado de multaj
personoj, ne de iu aŭtomata meĥanismo de la
ekonomia funkciado.
La socialismo, se ĝi alvenos, estos frukto de la konscia homa agado kaj la organizita batalado de multaj personoj.