9
EKONOMIA
KRIZO
De antaǔ kelkaj jaroj la tutmonda ekonomio dronas en profunda krizo. Ĝia efiko manifestiĝas per la
kresko de la senlaboreco en la industriaj landoj kaj la pliintensiĝo de la mizero en ampleksaj zonoj de la
planedo. Oftas kaj abundas la teorioj kaj eksplikoj de la fakuloj de la ekonomika scienco intencante
klarigi la kaŭzojn kaj originon de tiu grava fenomeno, same kiel ties amplekson, gravecon kaj eblan
daǔron. Ne tiel estas ambicia la celo de la pritemado de tiu afero en ĉi tiu numero de nia revuo. Krome la
afero estas nek klara nek facila: la ekonomikistoj mem malkonsentas inter si pri la kaŭzoj kaj ebla
disvolviĝo de la krizo, sed ili ĉefe malkonsentas pri la aplikendaj disponoj cele super-pasi la krizon. La
politikistoj kaj regantoj de la nacioj evidentigas similan perplekson kaj malkapablon solvi la problemon.
Nia eseo pli estas laboro de historiisto ol de ekonomikisto. Fakte, ni detale trastudos la evoluon de la
kapitalisma ekonomio ekde la granda krizo de la jaro 1929 ĝis nun.
Tamen, el nia teksto eblas eltiri instruon, ion kio pretendas esti instruo. Ne estas alia la celo de la
historio: instrui pri pasintaj okazintaĵoj por inspiri estontajn procedojn. Kvankam la historio ne ripetiĝas,
en la disvolviĝo de la eventoj estas inter ili ia rilato de kaǔzo kaj efiko. Ĝuste tiu rilato estas la instruo de
la prihistoria raportado. Do, nia raporto enportas ian interpretadon de la historio, kaj neniu historia inter-
pretado neŭtralas en mondo kaj en ekonomia sistemo kie la sociklasoj kontraǔ-batalas. Apriora teniĝo nia
estas tiu ke la ekonomio devas esti serve de la homaro kaj ne male. Ĝuste tiu formulado trafe esprimas
nian radikalan malakordon kun tiuj, ekonomikistoj ne, kiuj volas kaj celas la plukonservadon de la
kapitalismo, tiu sistemo kiu kulpas je ĉiuj krizoj, kontraǔdiroj kaj putraĵoj de nia socio.
Sed la fakto ke ni rifuzas kaj kondamnas la nunan produktad-sistemon, kiu baziĝas sur la kapitala profito
kaj ne sur la interesoj de la homaro kaj la plenumado de la homaj necesoj, ne signifas ke estas klara
alternativo. Ni devas ne forgesi ke la ĝis nun praktikita alternativo de ŝtata kontrolo kaj gvidado de la
ekonomio kaj la produktad-procezo evidentigis mankojn kaj misfunkciojn kiuj igis fiaski la eks-
perimenton. Do ni troviĝas antaŭ problemo kiu, almenaǔ provizore kaj eventuale, ŝajnas sensolva.
Krome aperas problemoj novaj, kiel la iompostioma elĉerpiĝo de la energifontoj kaj la senĉesa fuŝiĝo de
la naturmedio, kiuj efikas kontraŭ ĉiu produktad-sistemo, ĉu kapitalista aǔ alternativa.
Nu, temas pri problemaro kiun nia homa specio devas alfronti, kaj indas ke ni, kiuj zorgas pri alia
problemo la lingva pritraktu per nia Esperanta solvo tiun gravan aferon kun la deziro iamaniere
kontribui al ties solvado.
Kvankam nia priekonomia eseo dediĉas plian atenton al tio kio koncernas al nia lando, ni klopodas
enkadrigi la studon en la funkciado de la tutmonda ekonomio kun kiu pli kaj pli interligiĝis, dum la lasta
jarcento, la hispana ekonomio.
Verkis: Faustino Castaño
EKONOMIA
KRIZO