8
LA 18-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO
OKAZIS EN COMA-RUGA, KATALUNIO (HISPANIO) 2-9-an de Oktobro 2010.
RESUME
Al ĝi aliĝis 133 gesamideanoj (el kiuj ĉeestis 130) el diversaj landoj de Eŭropo kaj de Suda Koreio. La evento
okazis en la sama hotelo, kie estis gastigataj ĉiuj partoprenantoj. La etoso estis mirinda kaj ĉiam regis plej bona
harmonio. Feliĉe la bona vetero nin akompanis kaj ĉiuj ĝuis la plezuron troviĝi apud la Mediteranea maro.
La inaŭguron prezidis la magistratano S-ro Raul Buira, Vicurbestro de El Vendrell (municipo al kiu apartenas
Coma-Ruga). Ni havis la okazon lin danki pro la helpo, kiun ni ĉiam ricevis de la menciita magistrato. Siavice li
deziris al ni grandan sukceson en nia agado, por ke almenaŭ estu lingva interkompreno en la mondo.
Prelegoj.
Nia S-ano Renato Corsetti prelegis laŭteme “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas paroli ĝin eŭrope”. Serioza
analizo pri la lingvo problemo en la mondo kaj precipe en Afriko, kie oni devas meti plian intereson kaj agadon.
S-anino Anna Löwenstein, sub la temo “Romo antaŭ 2000 jaroj”, transigis nin al tempo de la romia imperio,
kvankam ŝi dediĉis sian lecionon precipe al la vivo, de mezaj kaj altaj sociaj klasoj tiutempaj.
S-ano Gian Carlo Fighire, alportis al ni la esencon de la japana kino, per la filmo: Rashmon” Filmo pri la kvar
veroj. Interesa filmo, kiu meritas gravan atenton por ĝin bone kompreni. Ankaŭ Gian Carlo parolis pri Kelkaj
noveloj de Boccacio”.
S-ano. Antoni Marco Botella, sub la temo Centjara datreveno de granda poeto Miguel Hernández, rememorigis
al ni pasintajn malfeliĉojn okaze de la hispana intercivitana milito. Miguel poeto, kiu mortis en la karcero.
La geedzoj Michéle kaj Hubert, sub la titolo, Belgujo, lando de arto, scienco kaj folkloro”, kronologie montris al
ni la historion, monumentojn kaj sciencaĵojn de la nuna kaj antikva Belgujo.
Niaj korea s-ano An Jong, instruis nin pri la agado de la Esperanto–movado por la paco, al kiu aliĝas homoj, kiuj
ne estas esperantistoj. Lia ĉarma edzino Ko Kyun Ja, entuziasmigis nin per koreaj dancoj kaj kantoj kaj multe pli
ĉar ŝi surmetis elegantan tipan vestaĵon de la tradicia folkloro korea.
Fine s-ano Wolfang Guhenter, montris al ni, sian “Kioskon de Levante”, almanako 400 paĝa, kiu konsistas el
artikoloj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Li insistis, ke UEA devos akcepti la ekologion kiel unu el ĝiaj taskoj.
La Premio Ada Sirkorska Fighiera estis aljuĝita al Rafaela Urueña. Iam prezidanto de Hispana E-Federacio kaj
de la Esperanta Jura Asocio. Ŝi ĉiam tre agema en la enlanda movado kaj ofta preleganto en diversaj eventoj.
Ekskursoj. Ni vizitis Muzeon de Pau Casals, unu el la plej famaj violonĉelistoj de la mondo.
Plej grava ekskurso estis al Vendrell, kie ni malkovris strat-tabulon en la fasado de la urbodomo mem. Al tiu
aranĝo ĉeestis s-ro Benet Jane i Palau, urbestro de El Vendrell, al kiu ni donacis platon, kiel rememoraĵon.
Ni ekskursis al Monaĥejo de Montserrat. Religia institucio plena je historio, kaj konsiderata kiel identigo de la
kataluna popolo. Aparte menciinda estas la mirinda pejzaĝo kaj kampa panoramo rigardata ekde ĝia altano.
Kaj menciinda estas la nokto de la folkloro, en kiu muzika emsemblo ludas muzikon el Kubo, inter aliaj. Tiu
folkloro estas akompanata de la fama (cremat) rumo bruligita kun aliaj specaĵoj. Ni okazigis du interkonajn
vesperojn, en kiuj ne mankis ĉampano Esperanto kaj aliaj trinkaĵoj kaj frandaĵoj.
La Esperantan-kurson, gvidis Stano Marĉek, redaktoro de la UEA organo Esperanto. Estis libro-servo.
En la programero dediĉita al Esperanto, troviĝis la demando: Kio pri la Esperanta gramatiko, ĉu vi realigus
modifojn? Varma debato. Iuj konsideris, ke ne estas bezonata studi la gramatikon por posedi Esperanton. La
artikolo la ricevis gravajn batojn, ĉar iuj opiniis, ke ĝi ne estas ĝuste aplikata. Fine oni venis al konkludo, pri la
nepra bezono respekti la Fundamenton, ĉar alimaniere Esperanto displektiĝos.
Restas multo por rakonti kaj fotoj, sed mankas spaco. Venu, kaj vidu ĝin persone.
Luis Serrano Pérez