La 17-an de julio, en Palacio de Convenciones, kiu estis la Kongresejo de la 95a U K, ni ricevis, post
longa vico, la kongresajn dokumentojn. Dum la vojo al la giĉeto por ricevi ilin kaj dum la atendado,
ni havis eblecon saluti plurajn amikojn kaj konatulojn de pasintaj UK, tio kio ĉiam estas tre agrabla
parto de la internaciaj eventoj.
Tralegante la kongresan programon mi jam konstatis la multnombrajn kunsidojn kaj variajn
programerojn, do, mi jam pensis ke kiel okazas en ĉiu UK oni ne povas ĉion partopreni. Venas la
malfacila momento elekti.
Interesa estis la Movada Foiro kun multaj standoj el diversaj naciaj, regionaj kaj fakaj asocioj, kiujn
oni starigis en la granda halo.
La 18-an okazis la Solena Inaŭguro de la Kongreso en Salono Zamenhof. Post bonvenigaj vortoj de
la Prezidanto de UEA, S-ro Probal Dasgupta, kiuj prezentis la podianojn, sekvis bela kaj sentema
paroladeto de la Prezidanto de LKK S-ro Hernández, invitante la gekongresanojn ĝui la Havanon kaj
la kongreson.
Profitante la tagon de Nelson Mandela, S-ro Vergara legis tekston per kiu Esperanto aliĝas al tiu
speciala Tago, starigita de UN ĝuste por ĉiu 18-a de julio, kaj li promesis sendi mesaĝon al Nelson
Mandela. Ankaŭ li havis gratulajn sentojn por la unuafojaj kongresanoj, kiuj ĉijare estis multnombraj,
ĉar junaj latinamerikaj esperantistoj havis ĉifoje okazon ĝui la Universalan Kongreson. Sekve, S-ro
McGill, Prezidanto de ILEI menciis la ILEI Kongreson okazinta en Matanzas, kaj S-ro Osmo Buller
anoncis la novan estraron. Sekvis la salutoj de reprezentantoj de Landaj Asocioj, salutante nome de
Hispanio, Rafaela Urueña, kiu, laŭ propono de Vergara, saluti ĉiuj en la propra lingvo, per difinita
frazo, ŝi salutis kastil-lingve per la jena frazo: “el hombre es un ser sociable por naturaleza y libre
de ir de un lugar a otro. El derecho de comunicación es un derecho natural y principio de
solidaridad”, de Francisco de Vitoria, Patro de la Internacia Juro.
Post diversaj kantoj de junulara kuba koruso finiĝis la inaŭguro.
Posttagmeze, Dro Tonkin, rektoro de Internacia Kongresa Universitato (IKU) prezentis la
prelegontojn, kiuj, skize, prezentis la temojn de iliaj prelegoj, kaj sekve li mem prelegis pri
Shakespeare kaj la paralelismo inter li kaj Zamenhof kiel aŭtoro de Esperanto; ĉar ambaŭ transiris la
limon de iliaj naskiĝurboj kaj fariĝis universalaj.
Je la 5-a mi ĉeestis al prelego de S-ro Besada pri Kubo. Li elstarigis la personojn kiuj kontribuis al la
nacia propra kuba kulturo. Félix Varela, Manuel Zequeira, Gertrudis Gómez de Avellaneda ktp, kiuj
antaŭenigis la filozofion de la moderneco. Fine vespere, en la Teatro Mella okazis la Nacia arta
vespero.
La 19-an, kadre de la Kleriga Lundo okazis la Kunsido pri UN kaj Unesko prezidate de D-ro Tonkin.
En la sino de IKU prelegoj, la vico estis por mi mem, kiu prelegis pri la “Protektado de la Medio kaj
daŭropova evoluo”, ĉar ĉijare mi decidis prelegi en IKU kaj en du sesioj de AIS.
Vespere, mi vidis la Kabaredon, bela spektaklo en kiu ni ĝuis diversajn dancojn kaj muzikojn tipe
kubajn.